Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution

775 visits


Sinkopo - Kanto de Ligo


Bundeslied - Fama kanto de W.A.Mozart
en E-traduko de L.L.Zamenhof,
en prezento de kvarteto Sinkopo

- prezentita dum la 70a Hispana E-Kongreso (2011)

konvertite el:
www.youtube.com/watch?v=kWUyCGqYWu4

(Youtube licenco - Atribuo)

muziknotoj elŝuteblas en kantaro.ikso.net/kanto_de_ligo


Teksto:

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni'!

Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.