Keywords

Zamenhof
E-kanzono
G.Handzlik


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 815 visits


Georgo Handzlik - Mi volas danki vin


Kun permeso transprenite el:
http://www.ipernity.com/doc/karesema/6324788

En Esperantujo furora kanto, kiu ne rajtas manki en nia albumo "Zamenhof" ....

Refreno:
Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko,

Mi volas danki vin per ĉi tiu kant’,

Mi volas danki vin maljuna kuracisto,

Mi volas danki vin doktoro Esperant’.



Pro „Verda Koro“ de Julio,

„Streĉita Kord’ „ de Koloman,

Pro la kongres’ en Varsovio,

Pro renkontiĝo kun japan’ . Refreno


Pro la amikoj el Francio,

El Germanio kaj Kanad’ ,

El Itali’ kaj Hungario,

Pro belulin’ el Belograd. Refreno


Pro juna homo komencanto,

Kortuŝa frata melodi’ ,

Ĉar ĉio dank’ al Esperanto,

Ĉar ĉio Majstro dank’ al vi. Refreno
Translate into English

MIKELO (Michel Dereyger), Reto, Gabriella Stier have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.