Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

337 visits

Mia kanta ekzemplo "vivas por ŝi" (Vivo per lei) en Esperanto


Jen mia kanta ekzemplo en Esperanto de Vivas Por Ŝi (Vivo per lei).
Mi ĝojus se aliaj farus... mi esperas ke mi ne-mise kantis
Mi faris per mia poŝtelefono el sekva nur-muzik-video:
www.youtube.com/watch?v=XsMzhaKNEhM
kaj per sekva kantoteksto tradukita de Andreo Esperanto kaj prilaborita porkante de mi:

Vivas por ŝi ekde tiam

Unuan fojon renkontita

Mi ne memoras kiel, sed

Ŝi_eniris min, enkor-restita

Vivas por ŝi ĉar faras ke

mia anim’ vibru forte

Vivas por ŝi kaj ne estas ŝarĝo

Vivas por ŝi sam-ame mi

Kaj petas vin, vi ne ĵaluzu

Ŝi estas ja por ĉiu hom’

kun bezonado ĉiam forta

Kiel enĉambra muzikil’

De iu (ju) solant kaj eksciant /nun sciant’

ke ĉiesas, pro tio

Mi vivas por ŝi

(temas pri duopa kanto... la sekvajn frazojn mi ne sukcesas, malaltas, altas, remalaltas... mi bezonus iun alian kiu kunkantus unu altecon kaj mi la alian)

Ŝi estas muzo, nin invitas

Fingre tuŝi ŝin ni rajtas

Pere de bela piano

la morto ja foras

Mi vivas por ŝi

Vivas por ŝi mia spertul’

pri esti dolĉa kaj sens-ama

Foje ŝi batas kapon, sed

Ja estas pugno sen-dolora

Vivas por ŝi, invitas min

De urb’ al urbo vojaĝi

Suferas sed almenaŭ, mi vivas

Ĝi doloras, se forlasas

Vivas por ŝi kiel (kjel) hotelan’

per plezur’ ekstrema kreskas

Vivas por ŝi en-vortice

Kaj faras ŝin miavoĉe

Grandiĝi, jen amo produkte

Vivas por ŝi, havos nur ŝin

Kaj aliulojn trovos mi

Kiuj kiel mi, sur-skribis vizaĝen

Mi vivas por ŝi

Mi vivas por ŝi

Sur ĉef-loĝi’_aŭ kontraŭ muro

Vivas por ŝi ĝis mia lim’

Eĉ en severa morgaŭo

Vivas por ŝi ĉe marĝeno

Ĉiutage estos konkero

La protagonisto ĉiam estos ŝi

Vivas por ŝi ĉar alia

elirvojo ne plu haveblas

Ĉar la muzikon, vi scias

Vere mi neniam perfidis

Vivas por ŝi, ĉar donas min

Paŭzon kaj notojn en liber’

Se estus alia vivo, ĝin vivas

ĝin vivas por ŝi

Vivas por ŝi, ina muzik’

Mi vivas por ŝi

Vivas por ŝi, ŝi unikas

Mi vivas por ŝi

Mi vivas
Por ŝi

www.youtube.com/watch?v=N3WOVnTz-Yo
www.youtube.com/watch?v=06hqxmiOXIA
www.youtube.com/watch?v=t1RBRXA2JY8

Hai Da has particularly liked this photo


Comments