See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

368 visits

Vikipedio, libera enciklopedio - App

Vikipedio, libera enciklopedio - App
play.google.com/store/apps/details?id=org.wikipedia
Vikipedio estas la plej granda kaj plej grava kunlabora enciklopedio el interreto. Pli ol 20 milionoj da artikoloj prilaboritaj de volontuloj en pli ol 280 lingvoj estas libere disponeblaj por legi senlime. Nun, Vikipedio estas ankaŭ programeto por Android.

La androida Vikipedio donas al vi aliron al senfina enhavo de la enreta enciklopedio, ĉiam videblas la serĉilo kaj tre interesaj ebloj, kiaj via histori-listo kaj la artikola gardado (por eksterreta legado).

Vere mirinda eblo de Vikipedio por Android estas "Proksime" (vere utilas por turismado), kiu montras Vikipediajn artikolojn pri lokoj proksime al via nuna loko. Do vi povas informiĝi tre lerte pri la historion kaj kuriozaĵoj de la lokoj vizitataj.

Ĝi ankoraŭ iomete malstabilas kaj malriĉas je ebloj, sed Vikipedio por Android prenas pli kaj pli la lokon de neoficialaj programetoj, ekzemple de la bonega Wapedia.

Esperanto wikipedia
Vikipedio, la libera enciklopedio
eo.wikipedia.org

Comments