See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

864 visits

mojoseco kaj muziko, Muzaiko - app android programeto

mojoseco kaj muziko, Muzaiko - app android programeto
Kompreneble, ni havas muzaikon kiu aŭskultigas ankaŭ aliajn E-radiojn. Feliĉe la priskribon mi ne devas traduki nek elpensi, jam oni priskribas Esperante :)
play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio
Aŭskultu pli ol 10 diversajn radio-kanalojn en Esperanto!

- Muzaiko, la tuttempa tutmonda tutmojosa retradio en Esperanto, kun muziko, novaĵoj, informoj, raportoj, arkivaĵoj kaj multe pli.
- Kaliningrada E-radio (Rusio)
- 3ZZZ en Esperanto (Aŭstalio)
- Krokoloko (Ĉilio)
- Peranto
- Pola Retradio (Pollando)
- Radio Havano Kubo (Kubo)
- Radio Vatikana
- Radio Verda (Kanado)
- Varsovia Vento (Pollando)
- Verda Stacio (Ĉeĥio / Slovakio)
- Voĉoj el Japanio (Japanio)
- Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio)

(Ĉina Radio Internacia kaj la radio de Vinilkosmo ne elekteblas, ĉar ili elsendas en ne-kongruaj formatoj)

Por ĉiu kanalo oni povas elekti ne nur inter la diversaj lastatempaj podkastoj, sed ankaŭ legi pri la podkasto kaj spekti la hejmpaĝojn de ili.

Vi povas eĉ uzi la programon kiel vekhorloĝo, tiel ke via preferata kanalo aŭtomate ekludiĝos je via preferata horo.

"La androjda radioprogramo estas tre utila, ja multe-multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj radioelsendoj. "
- Eventoj / Ret-Info

Se vi estas kontenta pri la programo, mi petas vin enŝalti la reklamojn de la programo kaj/aŭ donaci 1 aŭ 2 eŭrojn per market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.donacoj2

Demandoj kaj proponoj por plibonigoj estas ege bonvenaj.

En la programo vi povas uzi la butonon 'Pri' por fari sugestojn aŭ demandojn kaj sendi programprotokolon al mi por ke mi povu solvi eventualajn problemojn.

La programo estas malfermfonta. Tiel aliaj rajtas kopii kaj kontribui al la programo. La fontokodo troviĝas ĉe code.google.com/p/esperanto-telefono/wiki/EsperantoRadio .
Tiuj kiuj ne uzas Guglo Play povas elŝuti la programon de tie.

app Android

bildo u1.ipernity.com/25/04/13/14440413.340d2238.jpg?download=mojoseco%20kaj%20muziko%2C%20Muzaiko%20-%20app%20android%20programeto.jpg

Comments