See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

352 visits

Interreto el via telefono al ajna wifi-prena ilo

Interreto el via telefono al ajna wifi-prena ilo
Kiam mi aĉetis mian unuan Androidan telefonon unu el la unuaj aferoj kiujn mi provis estis ĉu mi povus kundividi mian interreton al mia komputilo. Mi sukcesis ligante ambaŭ per mian USBan kablon. Mi faris tion longan tiempon ĝis kiam mi malkovris, ke mi povas fari same, sed sen la kablo, igante mian telefonon al ret-donilo Wi-fia. (fia?? de nun mi nomos ĝin sendrata reto)

Tio estas funkcio kiu ekzistas ĉiam en la Androidaj agordoj, sed multaj uzantoj ne scias. Uzantoj kiuj uzis tiun utilecon povas ekzemple konekti komputilon sur la strato, retumi kun la ekran-komputilo (jen ĵus-elpensita nomo) aŭ permesi al iu amiko profitiĝi de nia interreto per ties telefono.

Vi nur devas transformi vian datumkonekton 3G-a al ret-donilo aera por kundividi kun aliaj iloj. Nun ni vidas la paŝojn

*Iru al la "Agordo"-ejo de la telefono
*Elektu la "sendrataj retoj kaj retoj "
*Elektu "modem usb kaj mia sendrata retzono"
*Se ĉi tiu estas la unua fojo ke vi konektas, do mi sugestas al vi meti vian nomon kaj pasvorton por sendrata ret-signalo: Tiel vi malhelpos al nerajtigitaj uzantoj ŝteli vian interreton. Tion faru en agordoj de sendrata retzono.
*Fine elektu ĉu per usb ĉu per sendrata reto.
*Nun vi nur devas aktivigi la sendronan retkatpilon de via komputilo aŭ aliaj iloj kaj konekti al la reto antaŭe agordita.

Ege zorgeme uzu tiun ĉi agordon, plimulto el la 3Ga datum-planon havas limon, do por ne eluzi la interreton aŭ eviti pliajn mon-pagojn mi sugestas al vi modere uzi ĉi tiun agordon.

Interret' telefon' il'
Esperanto artikolo
App ne bezonatas!
internet

u1.ipernity.com/25/04/07/14440407.ff9fae26.jpg?download=Interreto%20el%20via%20telefono%20al%20ajna%20wifi-prena%20ilo.jpg

Comments