See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

514 visits

Android ano - fejsbuka grupo

Android ano - fejsbuka grupo
Jen grupobildo de la grupo de Facebook Androidanoj:
www.facebook.com/groups/androidanaro

La vorto android venas el la malnova greka:
andro (homo) kaj eides (formo, aspekto), do homsimila.
Kutime signifas roboto homaspekta do... kiel nia kara verdulo.

***Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj***
La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Android, opinias la decidon grava, interalie ĉar Esperanto nun aŭtomate estos videbla en la listo de eniglingvoj. [...] www.liberafolio.org/2012/esperanto-igos-integra-parto-de-android-telefonoj

***Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto***
Esperantistaj uzantoj de la telefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple delonge malbenas la firmaon, ĉar ne eblas oportune tajpi ĉapelitajn literojn per la aparatoj. Ĉiam pli popularaj ankaŭ inter esperantistoj iĝas aparatoj kun la alternativa operacia sistemo Android, kiu havas malferman arkitekturon kaj interalie permesas instalon de modifitaj klavar-aranĝoj. Sed ĉu estas pliaj avantaĝoj aŭ malavantaĝoj? Ni demandis al Jacob Nordfalk, kiu ĵus publikigis Android-programeton por aŭskulti radion en Esperanto, kaj Chuck Smith, kiu programis popularan ludon por la aparatoj de Apple.
Legi ceteron www.liberafolio.org/2012/android-pli-malferma-ol-iphone-ankau-al-esperanto

Iom da informo vikipedia... eo.wikipedia.org/wiki/Android

androidano esperanto flago android

u1.ipernity.com/25/04/01/14440401.151a4f90.jpg?download=Android%20ano%20-%20fejsbuka%20grupo.jpg

Comments