Kara Paulo! La recenzata libro devas esti vere leginda. Jam la nomo de la aŭtoro instigas kaj aldone via recenzo ... Mi konstatis dum la 77-a Itala Kongreso de Esperanto, kie funkciis ankaŭ libroservo, ke ne nur la lingvo esperanto estas danĝera, ankaŭ tiaj lokoj kiel Libroservo estas danĝeraj, precipe por poŝo. Ĉiam, kiam mi vizitas Libroservon dum esperantaj aranĝoj, dum UK-oj, mi forlasas ĝin kun ĝojo kaj malĝojo; ĝojo, ĉar ĉiam mi ion aĉetas kaj malĝojo, ĉar mi ne povas aĉeti ĉion, kion mi dezirus ...
Dankon pro la recenzo.
La libro vere estas leginda kaj amuza, sed por plene ĝui ĝin, oni devus rekoni la stilon de la imititaj aŭtoroj - do eble ne plene taŭgas al komencantoj, se ili ne ankaŭ legas la koncernajn aŭtorojn.
Simile amuza libro kun aludoj al la movado (krom aliaj verkoj de Sten JOHANSSON kiel "Ĝis revido, krokodilido") kaj diversaj agantoj estas "La postdomo" de Istvan ERTL ("Ivan TASTL"), kiun mi rekomendus en simila grupo da libroj.
Dankon pro la recenzo, kiu esprimas klaran kaj laŭ mi ĝustan opinion, tre favoran.
En la libro ankaŭ mi estas prisatirata, lerte. La tuta libro estas vere bona kaj amuza, kaj vere estas grave tion rimarki kaj rimarkigi. La prezentmaniero de la recenzo estas tre simpatia, kvankam
plia, pli detala konigo kaj analizo restas ebla.
Simile (al Pasteĉo) bonaj, pli fruaj libroj estas El la Verda Biblio (de L. Lejzerowicz, [lejzeroviĉ])
kaj Specimene (de Henri Baupierre, [onri bo:per?]), sed Pasteĉo estas, efektive, ankaŭ novelo, malgraŭ mult/stileco, unueca; kaj - konsiderinde longa. Mi ricevis ĝin donace, dankinde, antaŭ jaroj, de Katalin KOVÁTS [kova:ĉ], tiu ĉe Edukado.net.
Kara Paulo Sérgio Viana,
tre agrable vidi kaj aŭdi vian ĉiam klaran kaj klerigan prezentadon de literatura verko, kiun bedaŭrinde mi ne konas. Oportunon tian mi nur trafis en la pasinta jaro okaze de BKE, kiam vi malkaŝis sekretojn pri via majstra tradukaĵo de unu el la literaturaj juveloj de nia "sorĉisto" Machado de Assis.
Mi kaptas ĉi tiun komenton por gratuli vin pro la distingo de "Rulseĝo" en la ĵusa UK.
Saluton, kara Paulo, kaj koran dankon pro viaj favoraj vortoj pri "Pasteĉo"! Kia bona ideo fari "vivan" recenzon! Saluton ankaŭ al Blazio! Mi ĝojas ke vi ŝajne ne koleras pro mia pastiĉo. Fakte, ĉiuj aŭtoroj kiuj komentis la verkon estis pozitivaj, sed la eventualaj ofenditoj supozeble silentas...
Mi ŝatus atentigi ankaŭ pri alia verko, la unua al kiu Paulo kaj mi ambaŭ kontribuis (kune kun - inter multaj aliaj - la du sanktaj Georgoj: Jorge Camacho kaj Giorgio Silfer, kio estas amuza koincido). Temas pri la novelantologio "Vizaĝoj", vidu ĉe http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/vizag.html
La libro vere estas leginda kaj amuza, sed por plene ĝui ĝin, oni devus rekoni la stilon de la imititaj aŭtoroj - do eble ne plene taŭgas al komencantoj, se ili ne ankaŭ legas la koncernajn aŭtorojn.
Simile amuza libro kun aludoj al la movado (krom aliaj verkoj de Sten JOHANSSON kiel "Ĝis revido, krokodilido") kaj diversaj agantoj estas "La postdomo" de Istvan ERTL ("Ivan TASTL"), kiun mi rekomendus en simila grupo da libroj.
Kompreneble restas la problemo, ke paperaj libroj kostas kaj pezas aparte por flugvojaĝantoj.
Ekzistas retejo de Sten kun pliaj informoj, ankaŭ pri aliaj aŭtoroj:
http://www.esperanto.net/literaturo/roman/johansson.html
En la libro ankaŭ mi estas prisatirata, lerte. La tuta libro estas vere bona kaj amuza, kaj vere estas grave tion rimarki kaj rimarkigi. La prezentmaniero de la recenzo estas tre simpatia, kvankam
plia, pli detala konigo kaj analizo restas ebla.
Simile (al Pasteĉo) bonaj, pli fruaj libroj estas El la Verda Biblio (de L. Lejzerowicz, [lejzeroviĉ])
kaj Specimene (de Henri Baupierre, [onri bo:per?]), sed Pasteĉo estas, efektive, ankaŭ novelo, malgraŭ mult/stileco, unueca; kaj - konsiderinde longa. Mi ricevis ĝin donace, dankinde, antaŭ jaroj, de Katalin KOVÁTS [kova:ĉ], tiu ĉe Edukado.net.
http://eo.wikipedia.org/wiki/El_la_%22Verda_Biblio%22
http://esperanto.net/literaturo/np/specimenrec.html
tre agrable vidi kaj aŭdi vian ĉiam klaran kaj klerigan prezentadon de literatura verko, kiun bedaŭrinde mi ne konas. Oportunon tian mi nur trafis en la pasinta jaro okaze de BKE, kiam vi malkaŝis sekretojn pri via majstra tradukaĵo de unu el la literaturaj juveloj de nia "sorĉisto" Machado de Assis.
Mi kaptas ĉi tiun komenton por gratuli vin pro la distingo de "Rulseĝo" en la ĵusa UK.
Mi ŝatus atentigi ankaŭ pri alia verko, la unua al kiu Paulo kaj mi ambaŭ kontribuis (kune kun - inter multaj aliaj - la du sanktaj Georgoj: Jorge Camacho kaj Giorgio Silfer, kio estas amuza koincido). Temas pri la novelantologio "Vizaĝoj", vidu ĉe http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/vizag.html
Kun amikaj salutoj
/Sten
Salutas vin
Elma
Sign-in to post a comment.