Keywords

esperanto
evangelio
(148)
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

236 visits

evangelio- jaro C-31a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

31a ORDINARA DIMANĈO - C

El la evangelio laŭ Luko 19, 1-10
En tiu tempo Jesuo eniris en Jeriĥon, por pasi tra tiu urbo.
Tie vivis viro, nomata Zakĥeo. Li estis ĉefimpostisto, tre riĉa.
Li klopodis vidi Jesuon, sed li ne povis pro la homamaso,
ĉar li estis malalta je staturo.
Tiam li kuris iom antaŭen kaj grimpis sur arbon,
en loko, kie Jesuo devos pasi.
Tiel li esperis, ke li sukcesos vidi Lin.
Alveninte tien, Jesuo levis la okulojn kaj diris al Zakĥeo:
“Rapidu malsupreniri, ĉar hodiaŭ Mi devas loĝi en via domo.”
Zakĥeo tuj malsupreniris de la arbo,
kaj kun granda ĝojo akceptis Lin en sia hejmo.
La ĉeestantoj, vidante tion, murmuradis kontraŭ Jesuo.
Ili diris: “Li iris loĝi ĉe uzuristo.”
Sed Zakĥeo, starante antaŭ la Sinjoro, diris al Li: “Sinjoro,
duonon de miaj posedaĵoj mi donacas al la malriĉuloj;
kaj se mi ŝtelis al iu, mi redonos al li kvaroblon.”
Tiam Jesuo diris al Zakĥeo:
“Hodiaŭ venis la savo en ĉi tiun domon.
Ankaŭ vi estas filo de Abraham.
Nu, la Filo de la homo venis ĝuste por serĉi kaj savi tiujn,
kiuj estis perditaj.”

Comments