Keywords

esperanto
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

339 visits

evangelio- jaro C-30a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

30a ORDINARA DIMANĈO - C

El la evangelio laŭ Luko 18, 9-14
En tiu tempo Jesuo diris ĉi tiun parabolon por kelkaj,
kiuj sin taksis justuloj, malestimante la ceterajn.
Li diris:
“Du homoj venis en la templon por preĝi: fariseo kaj impostisto.
La fariseo, starante, tiel preĝis en sia koro:
,Dio, mi Vin dankas, ĉar mi ne estas kiel la ceteraj homoj
ŝtelistoj, trompistoj, malĉastaj, aŭ kiel tiu impostisto.
Mi fastas dufoje en la semajno,
kaj mi pagas dekonaĵojn el ĉio, kion mi gajnas.‘
Sed la impostisto restis malantaŭe,
kaj eĉ ne kuraĝis levi la okulojn al la ĉielo
sed frapadis sian bruston, dirante:
,Dio, kompatu al mi, pekulo!‘
Mi diras al vi“, konkludis Jesuo,
“ĉi tiu impostisto revenis al sia domo pravigita, male de la alia.
Ĉar, ĉiu kiu sin altigas, estos humiligata;
sed kiu sin humiligas, estos altigata.”

Comments