Keywords

esperanto
evangelio
(148)
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

293 visits

evangelio- jaro C-29a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

29a ORDINARA DIMANĈO - C

El la evangelio laŭ Luko 18, 1-8
En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj parabolon,
por instrui kiel oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi.
Li diris:
“En iu urbo estis juĝisto, kiu neniun respektis:
nek Dion, nek homojn.
En tiu sama urbo estis ankaŭ vidvino.
Ŝi iradis al tiu juĝisto insiste petante:
,Faru por mi laŭ justeco kontraŭ mia malamiko!‘
Dum kelka tempo la juĝisto ne volis interveni; sed fine li pensis:
,Kvankam mi neniel timas Dion nek zorgas pri homoj,
tamen mi agos laŭ justeco por ĉi tiu vidvino,
por ke ŝi ne plu ĝenu kaj turmentu min.‘”
Poste la Sinjoro aldonis:
“Vi aŭdis, kion diris la maljusta juĝisto.
Nu, ĉu Dio ne faros laŭ justeco por siaj elektitoj,
kiuj tage kaj nokte vokas Lin?
Ĉu Li longe atendigos ilin?
Mi diras al vi:
Rapide Li agos por ili laŭ justeco!
Tamen, kiam venos la Filo de la homo,
ĉu Li trovos ankoraŭ kredon sur la tero?”

Comments