Keywords

esperanto
evangelio
(148)
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

479 visits

evangelio- jaro C-28a ORDINARA DIMANĈO - C


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

28a ORDINARA DIMANĈO - C

El la evangelio laŭ Luko 17, 11-19
En tiu tempo, dum Jesuo vojiris al Jerusalemo,
Li pasis tra Samario kaj Galileo.
Kaj kiam Li eniris en vilaĝon, iris renkonte al Li dek lepruloj,
kiuj haltis malproksime kaj levis sian voĉon, dirante:
“Jesuo, Sinjoro, kompatu nin!”
Tiam Jesuo diris al ili:
“Iru al la pastroj kaj montru vin al ili.”
Ili iris, kaj dum la irado iumomente ĉiuj resaniĝis.
Unu el ili, ekvidante sin resanigita,
revenis, glorante Dion per laŭta voĉo.
Poste li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, por danki Lin.
Li estis loĝanto de Samario.
Tiam Jesuo rimarkigis:
“Ĉiuj dek estis purigitaj. Kie estas la aliaj naŭ?
Kial ili ne revenis por doni gloron al Dio?
Neniu faris tion, krom ĉi tiu fremdulo.”
Poste Jesuo diris al li:
“Leviĝu kaj iru: via fido savis vin.”

Comments