Keywords

esperanto
evangelio
(148)
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

419 visits

evangelio- jaro C-27a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

El la evangelio laŭ Luko 17, 5-10
En tiu tempo la apostoloj diris al la Sinjoro:
“Kreskigu en ni la kredon!”
La Sinjoro respondis:
“Se vi havus kredon tiel malgrandan kiel semero de sinapo,
vi povus diri al ĉi tiu morusarbo:
,Elradikiĝu kaj ekplantiĝu en la maron‘,
kaj ĝi obeus al vi.
Se iu el vi havas serviston plugantan en la kampo
aŭ paŝtantan la ŝafojn,
ĉu vi dirus al li,
post kiam li revenis el la kampo:
,Venu tuj kaj sidiĝu por manĝi kun mi‘?
Tute ne; sed vi diras prefere:
,Preparu al mi manĝon,
refaldu viajn manikojn kaj servu al mi,
ĝis mi satmanĝos kaj trinkos;
kaj poste manĝos kaj trinkos vi.‘
Kiam la servisto plenumis la ordonojn,
la domomastro ne havas devojn al li.
Tiel estas ankaŭ kun vi!
Kiam vi faris ĉion, kio estis ordonite al vi, diru:
,Ni estas nur senutilaj servistoj:
ni faris tion, kio estis nia devo.‘”

Comments