Keywords

esperanto
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

337 visits

evangelio- jaro C-26a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it


El la evangelio laŭ Luko 16, 19-31
En tiu tempo Jesuo diris al la fariseoj:
“Estis iam tre riĉa homo.
Li ĉiam surhavis luksajn kaj multkostajn vestojn,
kaj ĉiutage festenis.
Estis ankaŭ iu malriĉulo, nomata Lazaro,
kiu kuŝis apud la pordego de lia palaco.
Li estis ulceroplena kaj petis almozon.
Li havis grandan deziron sin nutri almenaŭ per la panpecetoj,
kiuj falis de la tablo de la riĉulo.
Eĉ hundoj lekis liajn ulcerojn.
Iun tagon la almozulo mortis
kaj la anĝeloj portis lin apud Abrahamon en la paco.
Poste mortis ankaŭ la riĉulo kaj estis enterigita.
Li falis en la inferon, kie li terure suferadis.
Levante siajn okulojn, li vidis Abrahamon malproksime
kaj Lazaron kun li.
Tiam li ekkriis:
,Patro Abraham, kompatu min!
Sendu Lazaron, ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro
por malvarmigi mian langon,
ĉar mi tre suferas en ĉi tiuj flamoj!‘
Sed Abraham respondis al li:
,Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis multajn bonaĵojn,
dum Lazaro nur suferojn;
sed nun li ricevas ĝojon kaj vi suferas.
Krome inter ni kaj vi estas granda abismo,
tiel ke, se iu volus iri de ĉi tie al vi,
li ne povas,
kaj neniu povas transiri de tie al ni.‘
Kaj la damnito diris:
,Mi petas, patro Abraham,
almenaŭ sendu lin al la domo de mia patro.
Mi havas kvin fratojn; kaj Lazaro devus admoni ilin,
ke ili ne venu en ĉi tiun lokon de turmento.‘
Abraham respondis:
,Ili havas Moseon kaj profetojn, ĉi tiujn ili aŭskultu! ‘
La riĉulo insistis:
,Ne, patro Abraham, mi petas;
ĉar se iu el la mortintoj irus al ili, ili pentos.‘
Sed fine Abraham diris al li:
,Se ili ne aŭskultas la vortojn de Moseo kaj de la profetoj,
ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.‘”

Comments