Keywords

esperanto
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

278 visits

evangelio- jaro C-25a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

El la evangelio laŭ Luko 16, 1-13
En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:
“Iam estis granda riĉulo,
kiu havis administranton.
Sed kelkaj denuncis al la riĉulo,
ke lia administranto malzorgas liajn bonaĵojn.
La sinjoro do alvokis kaj demandis la administranton:
,Ĉu estas vera tio, kion mi aŭdis pri vi?
Portu al mi la kontojn,
ĉar ekde nun vi estas maldungita.‘
Tiam la administranto diris en si:
,Kion mi faru, ĉar mia sinjoro maldungis min?
Plugi mi ne povas,
kaj mi hontas peti almozon.
Sed mi bone scias, kion mi faros!
Mi agados tiel,
ke ĉiam troviĝu iu, kiu akceptos min en sian domon,
eĉ se mi estos eksigita el la administra ofico.‘
Poste li alvokis al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro.
Al la unua diris: ,Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro?‘
Tiu respondis: ,Cent barelojn da oleo.‘
Sed la administranto diris al li:
,Prenu vian kontrakton, sidiĝu ĉi tie kaj skribu: kvindek.‘
Poste li diris al alia: ,Kaj vi, kiom vi ŝuldas?‘
Tiu diris: ,Cent sakojn da tritiko.‘
Sed la administranto diris:
,Prenu vian kontrakton kaj skribu: okdek.‘”
La Sinjoro admiris la maljustan administranton,
ke tiu prudente agis:
“Ĉar la filoj de ĉi tiu mondo, fakte,
estas kun siaj kunuloj pli zorgemaj ol la filoj de la lumo.
Mi do diras al vi:
Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco,
por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn
Kiu estas fidela en la plej malgrandaj aferoj,
tiu estas fidela ankaŭ en la gravaj.
Sed kiu estas malhonesta en la plej malgrandaj,
tiu estas malhonesta ankaŭ en la plej gravaj.
Se do vi ne estis fidelaj en uzado de la mondaj riĉecoj,
kiu konfidos al vi la verajn?
Kaj se vi ne estis fidelaj en administrado de la bonoj,
kiuj apartenas al aliaj homoj,
kiu donos al vi tion, kio estas por vi?
Neniu povas servi al Dio kaj al mamono,
ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian,
aŭ aliĝos al unu kaj malestimos la alian.
Vi ne povas servi al Dio kaj al la mono!”

Comments