Keywords

esperanto
148
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

203 visits

evangelio-jaroC-23a ORDINARA DIMANĈO


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/p

http://www.ueci.it

23a ORDINARA DIMANĈO - C
El la evangelio laŭ Luko 14, 25-33
En tiu tempo
granda homamaso akompanis Jesuon dum lia vojirado.
Kaj Jesuo instruadis, dirante:
“Se iu sekvas Min,
sed ne amas Min pli ol sian patron kaj patrinon,
ol siajn edzinon kaj infanojn,
pli ol siajn fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ pli ol si mem,
tiu ne povas esti mia disĉiplo.
Kiu sekvas Min, sed ne portas sian krucon,
ne povas esti mia disĉiplo.
Se iu el vi decidas konstrui domon, kion li faras?
Li kalkulas zorge la elspezojn,
por scii, ĉu li havas sufiĉe da monrimedoj, por atingi sian celon.
Ĉar se li metas fundamentojn,
sed poste li ne kapablas finkonstrui sian domon,
la vidantoj komencos moki lin, dirante:
,Li komencis konstrui, sed ne kapablis fini
Alia ekzemplo:
se iu reĝo volas ataki per batalo alian reĝon,
kion li faros?
Li kalkulas, ĉu li povas kun dek mil soldatoj alfronti la alian,
kiu venas kontraŭ li kun dudek mil: ĉu ne?
Se li vidas, ke tio estas neebla, li sendas ambasadoron,
dum la malamiko estas ankoraŭ malproksime,
kaj petas la kondiĉojn de la paco.
Same estas por vi.
Kiu ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, ne povas esti mia disĉiplo.”

Comments