Keywords

148
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

220 visits

18a ORDINARA DIMANĈO


18a ORDINARA DIMANĈO El la evangelio laŭ Mateo  (14, 13-21)
En tiu tempo Jesuo, aŭdinte pri la morto de Johano,
foriris per ŝipeto al dezerta loko, for de ĉiuj.
Sed la popolo tuj eksciis pri tio,
kaj sekvis Lin piedirante el pluraj urboj.
Elŝipiĝante Li vidis tiun grandan homamason;
Li kortuŝiĝis pri ili kaj sanigis iliajn malsanulojn.
Kiam vesperiĝis, la disĉiploj iris al Jesuo kaj diris al Li:
„Estas malfrue, kaj la loko estas dezerta: forsendu la homojn;
tiel ili iros al la proksimaj vilaĝoj aĉeti por si manĝaĵon.“
Sed Jesuo respondis:
„Ne estas necese, ke ili foriru; donu vi mem al ili por manĝi.“
Ili respondis:
„Sed ni havas ĉi tie nur kvin panojn kaj du fiŝojn.“
Tiam Jesuo diris: „Portu ilin al Mi.“
Kaj Li ordonis, ke la tuta amaso sidiĝu sur la herbo.
Li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn,
levis siajn okulojn al la ĉielo, kaj dankis Dion.
Poste Li rompis la panojn kaj donis ilin al la disĉiploj;
kaj ĉi tiuj portis ilin al la popolamaso.
Ĉiuj manĝis ĝissate.
Fine oni kolektis
dek du plenajn korbojn da postrestintaj fragmentoj.
Tiuj, kiuj manĝis, estis ĉirkaŭ kvin mil viroj,
krom virinoj kaj infanoj.

Comments