Keywords

148
evangelio
vangelo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

364 visits

16a ORDINARA DIMANĈO.jaro A


16a ORDINARA DIMANĈO
El la evangelio laŭ Mateo  (13, 24-43)
En tiu tempo Jesuo proponis al la homamaso ĉi tiun parabolon:
„La regno de la ĉielo similas al bona semo,
kiun iu dissemis en sia kampo.
Sed nokte, dum ĉiuj dormis,
iu malamiko de la estro venis,
semis malbonan herbon meze de la tritiko, kaj foriris.
Kiam la tritiko kreskis kaj aperis ĝiaj spikoj,
aperis ankaŭ la herbaĉo.
Tiam la servistoj diris al la domomastro:
,Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo?
De kie venis do la herbaĉo?‘
Li respondis: ,Iu malamiko faris tion.‘
Diris al li la servistoj: ,Ĉu vi volas, ke ni iru ŝiri ĝin?‘
Sed la estro respondis: ,Ne, por ke, elŝirante la malbonan herbon,
vi hazarde ne elradikigu ankaŭ la tritikon.
Lasu ke ambaŭ kune kresku ĝis la tago de la rikolto.
Tiam mi diros al la rikoltistoj:
Kolektu unue la malbonan herbon
kaj ligu ĝin laŭ faskoj por bruligi ĝin;
sed la tritikon kolektu en mian grenejon.‘“

Comments