Keywords

148
evangelio
vangelo
ueci
jaro A


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

283 visits

SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO-jaro A


Video Evangelio: SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO



En tiu tempo diris Jesuo al la popolamaso:
„Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.
Se iu manĝos el ĉi tiu pano, li vivos eterne.
La pano, kiun Mi donos, estas mia karno por la vivo de la mondo."
Tiam la Judoj disputis inter si, dirante:
„Kiel Li povas doni al ni sian korpon por manĝi?"
Jesuo diris al ili: „Vere, vere Mi deklaras al vi:
se vi ne manĝas la korpon de la Filo de la homo
kaj ne trinkas lian sangon,
vi ne havas en vi la vivon.
Kiu manĝas mian korpon kaj trinkas mian sangon,
havas eternan vivon, kaj Mi revivigos lin en la lasta tago.
Ĉar mia korpo estas vera manĝaĵo,
kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, restas en Mi,
kaj Mi en li.
Kiel sendis Min la vivanta Patro kaj Mi vivas dank' al Li,
tiel, kiu manĝas Min, vivos dank' al Mi.
Ĉi tiu estas la pano, kiu venis de la ĉielo.
Ĝi ne estas kiel tiu, kiun viaj patroj manĝis, kaj tamen mortis.
Kiu manĝas ĉi tiun panon, vivos eterne."

Comments