Keywords

esperanto
(0)
evangelio
vangelo
quaresima
karesmo
ueci


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

377 visits

5a DIMANĈO DE KARESMO- jaro A


La videoevangelio estas cxi tie:
http://www.youtube.com/user/laparoladidio#p/c/A5B1AF1EF0B4B941

http://www.ueci.it

5a DIMANĈO DE KARESMO (10. Apr. 2011)
El la evangelio laŭ Johano (11, 1-45)

En tiu tempo malsaniĝis homo nomata Lazaro,
el Betania, la vilaĝo de Maria kaj de ŝia fratino Marta.
La fratinoj sendis anoncon al Jesuo:
„Sinjoro, tiu kiun Vi amas, estas malsana. “
Jesuo, aŭdinte tion, diris:
„Ĉi tiu malsano ne estas mortiga;
sed ĝi montros la gloran povon de Dio kaj de lia Filo. “
Jesuo amis Martan, ŝian fratinon Marian kaj Lazaron.
Kiam Li sciiĝis, ke Lazaro estas malsana,
Li atendis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie Li troviĝis;
poste Li diris al la disĉiploj: „Ni reiru en Judeon. “
Kiam Jesuo alvenis, Lazaro jam kvar tagojn estis entombigita.
Tuj, kiam Marta eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas,
ŝi iris al Li renkonte; dum Maria restis en la domo.
Tiam diris Marta al Jesuo:
„Sinjoro, se Vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta!
Tamen ankaŭ nun mi scias,
ke kion ajn Vi petos de Dio, tion Dio donos al Vi“.
Jesuo diris al ŝi: „Via frato reviviĝos.“
Marta respondis: „Jes, li reviviĝos en la lasta tago.“
Jesuo diris al ŝi: „Mi estas la reviviĝo kaj la vivo.
Kiu kredas je Mi, eĉ se li mortus, vivos;
eĉ, ĉiu kiu vivas kaj kredas je Mi, ne mortos poreterne.
Ĉu vi tion kredas?“
Kaj ŝi respondis: „Jes, Sinjoro, mi kredas ke Vi estas la Mesio,
la Filo de Dio, kiu venas en la mondon.
Li profunde emociiĝis kaj demandis: „Kie vi lin metis?“
Ili diris al Li: „Sinjoro, venu kaj vidu.“
Jesuo ploris.
La Judoj do diris: „Jen kiel Li lin amis!“
Sed kelkaj diris:
„Ĉu Li, kiu malfermis la okulojn de la blindulo,
ne povis kaŭzi, ke ankaŭ tiu ne mortu?“
Tiam Jesuo denove emociiĝis kaj venis al la tombo.
Ĝi estis groto kun ŝtono antaŭ la enirejo.
Jesuo diris: „Forigu la ŝtonon.“
Marta, la fratino de la mortinto, diris al Li:
„Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie jam kvar tagojn.“
Sed Jesuo diris al ŝi:
„Ĉu Mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?“
Oni forigis la ŝtonon.
Jesuo levis siajn okulojn kaj diris:
„Patro, Mi dankas al Vi, ĉar Vi elaŭdis Min.
Mi ja scias, ke Vi ĉiam elaŭdas Min;
sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso Mi tion diris,
por ke ili kredu, ke Vi Min sendis.“
Dirinte tion, Li laŭte vokis: „Lazaro, elvenu!“
La mortinto elvenis,
kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj,
kaj la vizaĝo ĉirkaŭligita per viŝtuko.
Jesuo diris: „Malligu lin kaj lasu lin iri.“
Multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria kaj vidis, kion Jesuo faris,
ekkredis je Li.

Comments