Waiting for moderation in:
Suggested groups:
Chanajki Klezmer Band
La bjalistoka grupo, kiun fondis junaj muzikistoj ravitaj pri la klezmera muziko de Podlaĥio. La multetneco de ĉi tiu regiono instigis la grupanojn por serĉi propran esprimomanieron, kiu venas el la tradicia juda muziko. En la prezentataj muzikaĵoj aŭdiĝas rusaj kaj balkanaj tonoj, sed ankaŭ motivoj el la bjelorusa folkloro. Dum la lastaj du jaroj ili kunlaboris kun la plej eminentaj klezmeroj el Usono (Bob Cohen), Hungario (Di Naje Kapelye), Rusujo (Kharkov Klezmer Band), Zenya Łopatnik, Marek Rawski (elstara basulo, kiu kantas jide) kaj kun la fama konanto de la judaj dancoj Leon Blank. Chanajki Klezmer Band gajnis la unuan premion dum la Festivalo de la Judaj Muziko kaj Kulturo en Kazimierz ĉe Vistulo. En la repertuaro troviĝas instrumentaj muzikverkoj en propra aranĝo kaj jidlingvaj kantoj. Nun estas preparata la unua disko Chanajki. En la grupo muzikas: Rafał Grabowski (akordiono), Radosław Koper (aldoviolono, violono), Rafał Makarski (kontrabaso), Alicja Grabowska (kanto) kaj Maciej Dziemski (perkutilo).
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.