Logotipo de Jeriĥo Per subskribado de komuna manifesto Eger kaj Jeriko (Palestina Aŭtonomio) iĝis ĝemelurboj - anoncis la urbestroj de la du urboj la 7an de septembro en Eger.
Eger decidis antaŭ kelkaj jaroj ke ĝi volas iĝi ponto en la interkultura dialogo. Ĝis nun Eger havis dek ĝemelurbojn, ekde hodiaŭ Jeriko estas la dekunua. La celterenoj dum la kontaktado estas ĉefe la turismo, komerco kaj edukado, en kio ĉeflernejo de Eger povas havi distingitan rolon.
Mesaĝo de palestinoj estas tiu, ke oni devas estimi la homan valoron kaj la homan dignon - citas la manifesto, kio mencias, ke Jeriko havas pli ol dudek ĝemelurbajn kontaktojn ĉie en Eŭropo.
Jeriko estas urbo, kiu situas en Cisjordanio, en la valo de Jordana Rivero.