min iom surprizis la kaŝemo de bildoj fare de Ipernity.
se mi vizitas paĝon kun ies bildo, ekz www.ipernity.com/doc/kallekn/355762/in/album/37830
(unu el hejm-fotoj de Kalle)
kaj volas kopii ligilon al la bildo, mi ricevas "www.ipernity.com/z.gif" - tio estas malgranda travidebla bildeto, kiu kuŝas super la vera fotaĵo kaj ne donas kopii realan ligilon.
verŝajne, tion ĉi Ipernity faras por malebligi rektajn ligilojn al fotaĵoj. ĝi instigas nin fari ligilojn al sia paĝo kun la fotaĵo, priskribo kc.
mi ne komprenas kial ili volas tiel limigi la uzantojn. ja ĉiu iom sperta uzanto facile malfermas la fontaĵon de la paĝo kaj de tie prenas la veran ligilon. do ree nur ĝeneto kaj ridinda provo malpermesadi.
Send a message
Search for members
Manolopro says:
u1.ipernity.com/u/2/75/09/330101.421ef7e61.b.jpg
kaj vi trovos ĝin tre facile. Alklaku la lupe-simbolon super la bildo; vi povos elekti plurajn grandecojn (persilente estas elektita "grandega" versio). Iru sub la bildo kaj vi trovos formuleron titolitan: aŭ kopiu la retadreson de tiu ĉi bildo. Ĝuste la tekston de la formulero vi povas kopi-algui kien vi volas.
Zmitro Lapcionak replies:
Tamen kial ili malpermesis preni ligilon al fotaĵo, mi ne komprenas :)
Roland Platteau says:
cetere eble povas la enmetinto ne sxati, ke oni uzu ligilojn, kopii sian bildon ,ktp, sed tiuj kiuj volas lasi ilin libere uzeblaj povas tion mencii en siaj agordoj, vi povas vidi flanke de la spaco de cxiu estas indikite cxu "cxiuj rajtoj rezervitaj aux pli libera indiko, laux la elekto de la ipernitiano.
,