Antaŭ du jaroj kreiĝis nova lingvolernila retejo, "Duolingo", www.duolingo.com - kaj ĝi furoras. Aktuale ĝi ofertas dekon da lingvoj. Se vi deziras, ke aldoniĝu Esperanto, voĉdonu por tio, plej laste ĝis dimanĉo, 25-a de majo, 3 PM CST (20-a horo en centra Eŭropo), ĉe
docs.google.com/forms/d/152lVIIf-KrofJrXKDPvzOJc66QswaySWoYcisaa_EbM/viewform
(anglalingva - sed sufiĉas meti punkton ĉe la vorto "Esperanto" kaj klaki al "submit").

Se vi deziras, ke ankaŭ aliaj voĉdonu por Esperanto, ne hezitu plusendi tiun ĉi atentigon!

Jen informo pri la enketo (ankaŭ anglalingva; kun malpli komplika adreso...): www.duolingo.com/comment/3035609

Okazis simila enketo pri novaj lingvoj por Duolingo jam en marto - kaj tiam Esperanto atingis la duan lokon, post la irlanda lingvo, kun 16 procentoj de la voĉoj,
docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AnwlOkOScIPPdER2ZmxSZ2VRMzZOcEpadGNkSF85eGc#gid=0

Cetere: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio - jen la paĝo por anonci vin, incubator.duolingo.com/apply
Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto :)

Eble iam vi ŝatos lerni plian lingvon - nu, tio eblos en Esperanto per Duolingo, post kiam ili akceptos nian lingvon por ambaŭ lernodirektoj.

Sukcesan voĉdonadon kaj multan plezuron kun Esperanto