France-Inter, Jaûdon, de Aprilo 17, 2014, 11am 18 ĉiutaga radio-dissendo "On va tous y passer" (~"Ni ĉiuj iru tien.") La ĉefa gasto estas Patrice Leconte. La fama franca realiganto venis por promocii sian lastan filmon, "Une promesse" ("Promeso"). Ĉi nova filmo estas romaneca 100% Brita filmita en la angla. La rakonto estas bazita sur romano de Stefan Zweig en la seksa deziro.

La tono de la radiofonia spektaklo "On va tous y passer" estas ŝerca (Same kiel la titolo kiu tradukas samtempe "Ni ĉiuj iru tien" kaj « Ni ĉiuj mortos » . Oni provas kaj ofte sukcesas malstreĉiĝi la aŭskultanton per la interveno de pluraj komikuloj. Sed meze de la spritaĵoj kelkfoje miksiĝas gravaj demandoj. Je la 11:18 oni pridemandis la realiganton, ĉu krei filmon kun fremdaj ludantoj kies lingvoj estas diversaj ne kaûzas problemojn por li. La respondo de la enscenigisto surprizis min.
En esenco: la problemo ne ekzistas "tra la Universala Lingvo ... la angla, pli bona ol Esperanto" ... Kaj tiam oni rapide moviĝis al aliaj temoj sen alia iesa reago al tiu komento kiu hazarde estis glitinta kiel evidenteco. Mi ne scias se esperantistoj aŭskultis la dissendon de France-Inter je ĉi tiu momenteto. Ĉiuokaze, ekzistas nenia preteksto por diskutado sed tiu komento de talenta artisto, defiis mian pripenson…

Sciendaĵo :
La internacia kino kreiĝas ofte en la lingvo de Skakespeare pro kialoj ambaŭ ekonomian kaj teknikan.
Ekonomiaj kialoj estas rilatantaj al la origino de la investoj kaj al rapida vendado de la filma varo al la plej larĝa publiko : la anglo-parolanta.
La teknikaj kialoj rilataj al la dublado. Se dublaj studioj ekzistas kaj funkcias tre bone en la senco de USA al Eŭropo, en la alia direkto, de Eŭropo al Usono, ne estas reciproko.

Fakte, la lingvo anglo-usona ne trudis sin nur en la kina industrio, ĝi ankaû konkeris la financon, transportojn, la komercon, la ĵurnalismon, la spektaklan muzikon, la informadikon, ĉi tial, ĉiuj aliaj lingvoj, sen ekcepto, estas reklasifikitaj je la rango de endanĝerigitaj lokaj lingvaĵoj.
La kulturo « made in USA » kviete premegas ĉiujn la aliajn. Ni vivas pli kaj pli, sen ekkonscii pri tio, en lingva bulimio « fast-food-eca » lingvomortiga.

Ĉiu ŝajnigas ke oni mastras sen malfacileco la lingvon de la superregantoj de la mondo, same kiel la kortego ŝajnigis ke ĝi admiris la novajn vestaĵojn de la imperiestro en la fabelo de Andersen.
Cetere la burĝaj ricûloj bone tion komprenis. De longe ili penas, per elspezegoj, instruigi al siaj gefiloj la « sukcesigan lingvon » en « internaciaj » lernejoj kies ĉefa celo estas la instruado de la anglo-usona.

Nu, problemo de lingvo neniel estas...
Ĉiu tion bone scias, la anglo-usona estas la Universala Lingvo.
Des pli malbone se la esperantistoj aliiel opinias pri ĉi tiu demando ĉar neniu aûdos ilin.
Sed ĉu ĉi tiuj samaj esperantistoj pridemandas sin pri la maniero laû kiu ilia kara zamenhofa lingvo estas perceptata de la okuloj kaj de la oreloj fremdaj je ilia marĝena komunumeto ?
Je la legado de la argumentoj kaj de prezento de la esperantista propagando, la dubo restas permesita.