Mesaĝo de Frank Merla por proponi novan aliron al PER :
«
Kara esperanto !

Multaj esperantistoj neglektas/forlasas esperanto.com kaj ipernity.com kaj trans/iras al facebook.com kaj tie perdiĝas en abundego de informoj. Kelkaj jam rezignis pri la eblecoj de la interreto.
Dume en PER atendas anoncetoj pri konkreta kunfarado vian atenton. Eble ankaŭ vi ŝatas havi ĉiĉeronon en via vizitota urbo aŭ pretas publike oferti vian pretecon esti ĉiĉerono por esperantistoj - ekzemple. Eble vi deziras uzi ne tiom da tempo trarigardi la anoncetojn.

Por ricevi informojn el PER en digestebla kvanto mi proponas aboni novaĵojn: Instalu en via retpoŝtprogramo konton kun la ligilo http://per.esocom.de/feed.xml kaj vi ricevos de tempo al tempo ligilon al interesa ebleco kunfari. Se vi klakas al http://per.esocom.de/feed.xml, tio malfermas vian legilon kaj vi povos aboni tie. Povas tamen esti, ke vi tie vidos nur strangan kodon. Tiam via legilo ne estas preparita por aboni, vi bezonos aplikaĵon, kiu ebligas la abonadon.

Krome mi petas plusendi mian informon al viaj konatoj, precipe al tiuj, kiuj ne partoprenas en interretaj sociaj retoj. Eĉ estas multaj esperantistoj, kiuj ne havas aliron al la tuttera teksaĵo, nur povas sendi kaj ricevi retleterojn aŭ pertopreni en novaĵgrupoj. Pensu ankaŭ pri ili. Kaj nepre ne forgesu viajn kursanojn kaj homojn, kiuj vin demandis kion fari per Esperanto.

Informu plej eble multajn homojn pri mia maklerejo ne nur pri via temo. Ju pli konata PER estas des pli granda la ŝanco, ke helppetantoj ricevos helpon, ke muzikŝatantoj aĉetos vian kompaktdiskon kaj tiel plu.

Se vi havas demandon, ne hezitu skribi al mi. Se vi malŝatas amasleterojn, tiam mi petas vian indulgon.
Salutas amike Frank Merla »