Ho Chi Minh estis granda patrioto kaj revoluciulo de Vjetnamio. Dum tridek jaroj li travojaĝis mondon por ke trovu nacisavan vojon. Li vivis, laboris kaj dediĉis sin al revoluciaj aktivecoj en multaj landoj: Francujo (1911,1917-1923), Usono (1912-1913), Anglujo (1914-1917), Rusio(1923-1924,1933-1938), Ĉinio

(1924-1927, 1931-1933,1938-1941), Germanio (1928), Italujo (1928), Thajlando (1929-1930). Krome, li travojaĝis multajn aliajn landojn de Azio, Afriko, Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Oceanio.

Ĉiam havinte intimajn rilatojn kun lokanoj, ĉie , kie li estis, Ho Chi Minh senhalte studis lokajn kutimojn, atente serĉesploris revoluciajn spertojn kaj diligente lernis nacilingvojn.



En 1935, en la Kvina Kongreso de Komunista Internacio, kiu okazis en Rusio, respondinte la demandon de organiza komitato “ Kiajn lingvojn vi scias?”, li skribis en la deklarlisto: Francan, Anglan, Ĉinajn ( Pekinan kaj Kantona dialektojn, Germanan, Italan, Rusan kaj Vjetnaman”. Fakte li scipovis pli, ekzemple: Hispanan. Thajlandan kaj aliajn. Ho Chi Minh uzis tiujn ĉi lingvojn por skribi gazetartikolojn, novelojn, poezion, eĉ dramon.





Nuntempe, apoginte sur fidindaj fontoj de informoj ni malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto.



Sinjoro Dao Nhat Vinh (1899-1987), estinta vjetnama maristo kaj proksima amiko de Ho Chi Minh de dua jardeko de pasinta jarcento, informis: de 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglujo. Krom anglan lingvon, li studis ankaŭ Esperanton, partoprenis en Sindikata movado kaj Skoltisma organizo de Anglujo. En tiu tempo anglaj skoltoj ŝatis paroli esperante en iliaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

Post la Aŭgusta Revolucio en nia lando en 1945, paralele kun franca, angla kaj ĉina lingvoj, radioelsenda stacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por dissendi novaĵojn al la mondo. Tiamaniere Vjetnamio estis unua azia lando, uzinte internacian lingvon en amasinformi-loj. Ĉiutaga radioelsendo en Esperanto daŭriĝis de Septembro de 1945 ĝis eksploro de agresmilito de francaj koloniistoj en Vjetnamio en Decembro de 1946.



En 1954, post subskribo de Ĝeneva Konvencio pri paco en Hindoĉinio, internacia kontrola delegacio, kiu konsistis el reprezentantoj de Indio (Prezidanto), Kanado (membro) kaj Pollando



(membro) alvenis al Vjetnamio por etendi siajn funkciojn. La delegacio estis akceptita de Prezidento Ho Chi Minh. En la renkontiĝo Prezidento Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte al pollandaj delegitoj li subite demandis : “Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, patrujo de Ludoviko Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon. Do, kiu el vi povas paroli esperante?.” Du el ili etendis la brakojn supren. Ho Chi Minh estis ĝoja kaj de tiu momento ekkontaktis kun pollandanoj per Esperanto. Sinjoro Vu Dinh Huynh, estro de Protokola Departemento de Ministerio de Eksterlandaj aferoj estis okulatestanto de tiu interesa konversacio kaj poste rakontis pri la renkontiĝo al niaj ĵurnalistoj kaj verkistoj.

En 1956 eminenta vjetnama esperantisto Nguyen Van Kinh (poste fariĝis honora Prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio) volis scii la opinion de Prezidento HoChi Minh pri la intenco pri fondiĝo de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio, li tuj diris: “Necese estas tuj fari tiun laboron. Mi subtenas vin!”. Nguyen Van Kinh ankaŭ rakontis, ke Ho Chi Minh fojfoje prikantis pri internacia lingvo: “Esperanto estas belsona lingvo!”

Firme kredinte pri esprimkapableco de Esperanto, Ho Chi Minh konsentis transdoni al distingita esperantisto kaj poeto Dao Anh Kha nuntempe estas akademiano de Esperanto Akademio- traduki lian “Tagkajeron el Prizono” en Esperanton. Fakte, tiu ĉi literatura verko estis varme akceptita de esperantistoj en tutmondo.

En 1968, unu jaro antaŭ lia forpaso, en lia vizito al militaviadistoj de Popola armeo, en intima interparolo li klarigis al la gvardianoj de l’ĉefurbo Hanojo pri Esperanto. Ho Chi Minh diris, ke “Internacia lingvo Esperanto estas artefarita lingvo de homaro.Ĉiuj nacioj, krom iliaj parenclingvoj bezonas studi nur Esperanton por ke povu egalrajte kontakti unu la alia. Esperanto estas facila por ellernado, kompare kun naclingvoj…”



Ni, vjetnamoj, estas fieraj, ke Ho Chi Minh, nia granda gvidanto, nia karega onklo Ho, kiun UNESCO honoris kiel “heroo de nacliberigo kaj elstara homo de kulturo”(okaze de centjara datreveno de lia naskiĝtago en 1900) ne nur estis varma subtenanto, helpanto de Esperanto-Movado, sed estis esperantisto, kiu uzadis internacian lingvon en procezo de revolucia agado.



Okaze de Kvindekjara datreveno de fondiĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2006).



TRAN QUAN NGOC



Vjetnamio