sian propran skribaĵon, alies edzinon oni amas
(vjetnama proverbo)








Dum mia infaneco, la katolikaj fratoj ĉe kiuj mi pasigis tutan elementan lernadon ĉiam diris al mi ke mensogo estas peko, kaj oni ĉiam devas diri la veron. Kaj mi firme tion kredis. Tiel firme ke mi ege indigniĝas pro tio, ke miaj gepatroj kiuj estis komercistoj, vendis siajn varojn kun prezo pli alta ol tio, kiun ili pagis aĉetante. Precipe kiam ili diris al la kliento: ”Ni vendas al vi laŭ la aĉeta prezo”.
Sed iom post iom, kun aĝiĝo, la vivo instruas al mi, ke en multaj okazoj, mensogoj estas utilaj, eĉ vivo- kaj feliĉosavaj. La plejparton de miaj aktivaj laborjaroj, mi pasigis en hospitalo, kie okaziĝis multaj interesaj rakontindaj travivaĵoj, precipe en tiuj jaroj de milito. Trankviliĝu, al mi ne venas intenco priskribi pri la heroaĵoj faritaj de niaj soldatoj, aŭ eĉ de niaj sanlaboristoj: Tiuj temoj estas elĉerpitaj, pritraktitaj tiel multe ke oni ne plu esperas trovi ajnan novan aspekton. Mi nur rakontas du anektodojn ilustrante tion, kiun mi asertas ĉe la titolo.


* * *




Nu, iun tagon venis al la urĝa sekcio de obstetrika departmento de nia hospitalo, palega juna virino en malbona sana stato. Ŝi abunde perdis sangon pro metroragio, tio estas la medika ĵargono por nomi hemoragion el la utero. Ŝi estis akompanita de sia edzo, iu juna soldato kiu unu tagon antaŭe revenis el la fronto por forpermeso post multaj jaroj de foresto. Ĉiuj konjektis ke nia soldato estis kulpa pro troaktiveca nokta aktivado post tiom longa abstinenco. Sed la vero estis tute alia: la analizoj kaj klinikaj ekzamenoj konfirmis je trimonata eksterutera gravedeco kaj tio stato necesas urĝan ĥirurgian operacion.
Oni demandis al la malsanulino pri sia sana stato - sen la ĉeesto de sia edzo - por konfirmi la diagnozon. Sed komence ŝi obstine rifuzis diri la veron. Nur kiam oni komprenigis al ŝi, ke la diagnozo riskus esti erara kaj ŝia vivo minacita ke finfine, ĉu pro honto, ĉu pro memriproĉo, kun larmoj ŝi konfesis ke tri monatoj antaŭe, ŝi havis “aventuron” kun iu najbaro. Kompreneble, oni promesis al ŝi kaŝi la veron al ŝia edzo.




Oni do decidis ĥirurgian operacion kiu povus glate okaziĝi se ŝi ne perdus tiom da sango dum la transportado al hospitalo. Necesas sangtransfuzo por savi ŝian vivon. Sed sango estis tiel rara en tiu tempo. Ĉar la sangtipo de la edzo estas de la sama grupo, oni proponis al li doni sangon al sia edzino. Li tute bonvole faris tiun donacon. La malsanulino estis savita. Ĉiuj estis feliĉaj: la edzino pro resaniĝo, la edzo, kiu ĉiam sin kredis kulpa, pro ofero de la savinta sango, kaj la medikoj kaj flegistinoj kiuj savis ne nur la vivon de la malsanulino sed ankaŭ la feliĉon de la geedzoj. Ĉu estas necesa mensogo ?


* * *


Kiel hospitala farmaciisto, al mi ofte estas demandita konsilo. Mi ĉiam diras la veron, ĉar ne estas sekreto en la uzado de medikamentoj. Sed iufoje, mi devis mensogi. Venis al mi iu inĝeniero. Li estis malsane ĵaluza kaj suspektema. Lia edzino ĵus revenis de eksterlando post kelkaj jaroj de lernado. Li suspektis adulton, eĉ dubis ke lia edzino volis mortigi lin per venena substanco por sin liberigi je geedzaj ligiloj. Li alportis ŝian skatoleton plenan je diversaj medikamentoj kaj demandis al mi ekspliki por li ilian uzon. Estis plej parte vitaminoj, kosmetikaĵoj, tonikaj gutoj ktp. Sed mi ankoraŭ trovis duonkonsumitan pakaĵon de kontraŭkoncipaj piloloj – tiaj rimedoj estis tiutempe ankoraŭ rarege uzataj en nia lando. Oni facile komprenas por kiu celo estis tiuj piloloj. Mi serene klarigis al la edzo ke lia edzino tre amas la vivon, ke ŝi uzas rimedojn por plibeliĝi kaj plisaniĝi kaj liaj suspektoj ne havas seriozan bazon.
La ĵaluza kaj suspektema edzo dankis min kaj foriris. Mi ne scias ĉu mia mensogo kontribuis al plifirmigo de ilia feliĉo, sed almenaŭ mi jam observis la regulojn de nia deontologio.
Kaj mi rememoras la francan proverbon: Toute vérité n’est pas bonne à dire – “Ne ĉiu vero estas direnda”. Verdire, tiel kompleksa estas la vivo, ĉu ne ?


Nguyen Xuan Thu
Hanojo, Vjetnamujo