Explore
Sign up!
Sign in
Minosun
Photos
Albums
Articles
Docs
Groups
Contacts
Minosun's articles
Archives
March 2013
(2)
October 2012
(1)
September 2012
(1)
August 2012
(5)
July 2012
(3)
June 2012
(4)
May 2012
(2)
April 2012
(6)
March 2012
(6)
February 2012
(7)
January 2012
(8)
December 2011
(22)
voir plus
November 2011
(7)
October 2008
(1)
August 2008
(3)
July 2008
(1)
June 2008
(5)
May 2008
(1)
April 2008
(3)
March 2008
(7)
February 2008
(14)
Latest published
Articles concerning specific people
Most appreciated
The most read
Most commented
Search by keywords
Search by date
See also...
Minosun's favorite articles
All articles concerning Minosun
Amo
-
2 months ago
-
5 comments
Amo Tio estas vera. Estis knabino, tre bela, el bondevena familio en vilaĝo. Multaj svatis ŝin, sed neniu el tiuj sukcesis. Tiam ŝi aĝis 15-16 jarojn. Estis printempa vespero, ŝi staris ĉe la malantaŭa pordo kaj metis la manon sur la persikarbo. Ŝi memoris, ke ŝi portis lunblankan bluzon. Tiu junulo, kiu loĝis transe, estis konata de ŝi laŭvide, sed inter ili neniam okazis saluto. Li alpaŝis; jam ne malproksime, li haltis kaj leĝere diris: “Oh, ankaŭ vi estas ĉi tie?” Nenion ŝi…
Wang Yue kaj Ŝiaj Pentraĵoj en Arbaj Breĉoj
-
March 2, 2013
Wang Yue, 23-jara ĝa studentino pri vidokomunikado en la Industria Universitato de Dalian, februare de 2013 komencis sian pentradon pri bestoj kaj pejzaĝoj en breĉoj de arboj aŭ stangoj sur la strato Jiuzhong, kie ŝia hejmo troviĝas. De tiam, la strato estas brue frekventata, kaj la arboj kaj stangoj antaŭe nerimarkendaj estas febre rigardataj, kaj ankaŭ Wang Yue, post flamaj raportadoj de amaskomunikiloj surpapere kaj enrete, fariĝis figuro kiel brila stelo en la rigardo d…
Kial? (sintakse)
-
October 23, 2012
-
5 comments
Jen ekzistas du frazoj: 1. La fermentanta projekto abortos. 2. La projekto dek tagojn fermentanta abortos. Iu diris, ke frazo la unua estas gxusta, sed la dua ne, kiu devus esti "La projekto dek tagojn fermentinta abortos." Sed li ne povas doni klarigon. Fakte, la du frazoj (1 kaj 2) en sintaksa strukturo estas tute samaj. Kial do la unua gxustas, sed la dua ne? Anticipan dankon!
Trovita Monpaperujo
-
September 9, 2012
-
5 comments
Viro sola iris spekti filmon. Kiam li eniris, la filmo ĵus komenciĝis. Palpis li en la mallumo kaj finfine atingis la sidlokon. Sidiĝante, li perceptis ion malmolan sub sia postaĵo. La sango ekimpetis en la kapon, la koro ekbatis impulse. Silente li ŝtelrigardis ĉirkaŭen. Neniu lin rimarkis. La aĵon li manesploris kaj certis, ke ĝi estas monpaperujo. Li prenis ĝin en la poŝon, tre kaŝeme kaj skrupule. Denove li gvatis la ĉirkaŭon - ja okazis nenio suspektinda. Sekve li leviĝis malrapide, foriris…
Fetoras ne nur ŝvito
-
August 29, 2012
-
5 comments
Tagmeze de la 1a de julio, kvar kamparanoj-laboristoj ĉirkaŭ 40-jaraj, kun pakaĵoj sur la dorso, eniris la aŭtobuson n. 45 en Jinan, la ĉefurbo de la provinco Shandong. Ili estis ŝvitkovritaj de la varmega vetero. En la aŭtobuso plene ŝtopiĝis homoj kaj kunportaĵoj; ili volis loki la pakaĵojn ĉe la postan pordon. Sed tiam, 24-25-jara junulo tie sidanta ne tion volis, kriante al ili: "Vi, ŝvituloj! Malbonodori mortige. Flankenmeti pakaĵojn!" Sakrante li piedbate forĵetis unu pakaĵon el la aŭtobus…
nuda, sed ne videbla
-
August 25, 2012
-
8 comments
Maljuniĝis Esperanto?
-
August 23, 2012
-
14 comments
La 20a de aŭgusto ĉi-jare estis mia 52a naskiĝdatreveno, tio turnis min al la penso, ke la vivo estas efemera. Kaj samokaze, mi ekrimarkis la fenomenon en Ipernitio, t.e. plejparto de la iperniti-loĝantoj ŝajne estas iom grandaĝa. Por tion konstati, mi faris malgrandan censon. Mi elektis 20 aktivulojn el diversaj landoj kaj seksoj en Ipernitio por akiri ilian averaĝan aĝon, kaj la rezulto estas: 61,65 jaroj! Ĉu Esperanto (kvankam la censo ne estas perfekta) ne maljuniĝis laŭ la normala socia…
Antaŭe plado, poste arto
-
August 15, 2012
-
12 comments
Dum la semajnaj ferioj mi multe ĝuis pladojn preparitajn de mia edzino. Jen unu el ili (vd. la bildon). Sed post la manĝado, la restaĵon de la plado mia filino faris artaĵo, kiu tre plaĉas al mi.
Mi ferias hejme kaj semajne
-
August 9, 2012
-
11 comments
Karaj geamikoj, Mi vin salutas de mia hejmloko, Xinyu.
Fortegaj pluvoj viktimigis 111 homojn
-
July 24, 2012
-
7 comments
Fortegaj pluvoj viktimigis 111 homojn Laŭ la plej freŝa informo de la Ĉina Civilafera Ministerio, la fortegaj pluvoj, de la 20a de julio, rezultigis morton de 111 homoj kaj perdiĝon de 47. De la 20a de julio fortegaj pluvoj furiozis en partaj lokoj de Ĉinio, kiaj Pekino kaj Tianjin. Kaj pro la longedaŭraj pluvegoj leviĝis inundoj, terŝoviĝoj, kotoŝtonfluoj kaj aliaj katastrojoj. Laŭ la neperfekta statistiko, ĝis la 14a horo tiutage, preskaŭ 9 milionoj da homoj suferas de…
Mono Ĉion Subigas?
-
July 19, 2012
-
6 comments
Jen kelkaj ĉinaj popoldiroj: Al povrulo loĝata en bruoplena urbo neniu faras viziton, sed al riĉulo izolita en malproksima montaro multaj konkure kuras. Antaŭ mono veron oni diras, sen pagilo oni ja deliras. Sed vidu festenon, ke ĉiu tostas unue al riĉulo.
Dormis ne mi...
-
July 13, 2012
-
10 comments
Fakte, antaŭ pli ol dek tagoj mi aĉetis komputilon por mia loĝejo, tiel ke mi havu du komputilojn (la alia estas en mia oficejo --- antaŭe mi uzis nur ĝin dum laborado) kaj tiel povu multe aliri al la Ipernitio, sed ekster mia atendo, mia umado en Ipernitio reduktiĝis. Kaj ankaŭ mia dormo! Min ŝarĝas multaj aferoj, multaj taskoj... tiel mia spaco ĝisdatiĝas pli kaj pli malofte. Sed mi devas danki al miaj geamikoj, kiuj vizitis min kaj postlasis vortojn en mia spaco. Sincere kaj amike.
Eble vi helpos
-
June 20, 2012
-
13 comments
Karaj geamikoj, Mi havas demandon, de kiu mi ofte estas ĝenita. Kia diferenco estas, ekzemple, inter "homaj rajtoj" kaj "homrajtoj", "rara tero" kaj "rartero" (laŭ mia intuicio kaj NPIV la ĉi-lastaj estas verŝajne malkorektaj - do kial ili eraras?)? Mi petas, ke vi donu detalan klarigon pri la demando. Antaŭdankojn Minosun
Liu Yang, la ĉina unua kosmonaŭtino
-
June 20, 2012
-
7 comments
Liu Yang [Lju Jang] naskiĝis oktobron 1978 en la urbo Linzhou de la provinco Henan, Ĉinio, bakalaŭriĝis, kaj aliĝis al armeo en aŭgusto 1997. Nun ŝi estas majoro-kosmonaŭto de la spaciala brigado de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ŝi iam estis piloto kaj sekure flugis 1 680 horojn. Maje de 2010 ŝi oficiale fariĝis unu el la kosmonaŭtoj post la unuaj ĉinaj, kaj marte de 2012 estis elektita en la skipon, kiu portas la taskon vojaĝi en la spacoŝipo Shenzhou-9. Noto: Shenzhou(神州),nome Sankta Tero,…
Tiangong-1 salutis la unuajn gastojn
-
June 19, 2012
-
2 comments
Tiangong-1 salutis la unuajn gastojn Je la 17a horo kaj 7 minutoj en la 18a de junio la ŭ la pekina tempo, la ĉ ina unua spaca laboratorio Tiangong-1, jam fluginta 262 tagojn en la spaco, renkonte salutis la unuan gaston Jing Haipeng. Li ŝ vebe eniris en la kajuton de la laboratorio, sekvis lin Liu Wang kaj Liu Yang. Tio estas la unuafoja enlo ĝ i ĝ o de homoj en la fluganta ma ŝ ino. La du viroj kaj unu virino restos tie por ses tagoj, kaj faros multajn aktivecojn por ekspe…
La tago, ne nur por infanoj
-
June 2, 2012
-
2 comments
(Humuraĵo) La infanoj de la vartlernejo hodiaŭ provludas programerojn por la Internacia Tago de Infanoj, la gepatroj estas postulitaj ĉeesti al la ludado. Kiam iliaj gepatroj eniras, devas krii sloganojn la infanoj, kiuj apartenas al tri etklasoj. La unua etklaso krias: la unua, la unua, brave la unua; la dua voĉas: la dua, la dua, unu sola sen alia; kaj la tria elbuŝigas: la tria, la tria, kun intervenantino al patro plaĉanta! Tradukita el la retbabilejo QQ
Tri pomoj ŝanĝis la mondon
-
May 24, 2012
-
14 comments
Tri pomoj ŝanĝis la mondon: unu tentis Evan, unu falis sur la kapon de Neŭtono, kaj la alia estis pece demordita de Steven Paul Jobs. Multe da pomoj mi manĝis, sed nenion ŝanĝante. Ve...
Kiu plej feliĉas?
-
May 4, 2012
-
13 comments
Iu iam starigis la demandon: "Kiu plej feliĉas en la mondo?" La plej bonaj respondoj elektitaj estis kvar: 1, patrino, kiu ĵus banis sian bebon; 2, kuracisto, kiu finis sian kuracadon por malsanulo kaj nun, starante ĉe la pordo, per sia rigardo akompanas lin foriranta; 3, infano, kiu plenumis sian sablokonstruadon sur plaĝo kaj nun fiksas la rigardon sur la majstroverkon; kaj 4, verkisto, kiu metis la lastan vorton al sia verko. Kaj por vi, kiu do estas?
previous
1
2
3
4
5
6
7
next
RSS feed
Latest articles
- Subscribe to the latest articles of Minosun
ipernity © 2007-2013
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct
|
Group guidelines
|
Privacy Policy
|
Terms of service
ipernity mobile
|
ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:
Language
English
Català
Čeština
中文
Deutsch
English
Español
Esperanto
Ελληνικά
Français
Galego
Italiano
Nederlands
Português
Polski
Svenska
Русский
More...
ipernity requires FLASH Player version 9 or above
Your browser seems too old or javascript is deactivated.
Please use a recent browser:
Mozilla Firefox
Google Chrome
Safari
Internet Explorer 9