August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

October 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (3)
March 2008 (7)
February 2008 (14)

August 7, 2008

Ĉina Valentena Festo

Ĉina Valentena Festo

 

Hodiaŭo estas ordinara kaj ĉiutageca, sed por ĉinoj ĝi estas neordinara, ĉar hodiaŭ estas ĉina Valentena Festo, kiun en Ĉinio oni nomas Qixi [Ĉiŝi] Festo.

 

Qixi Festo havas belan legendon, kiu koncernas amon. Antaŭ longlonge, laŭ la legendo, estis saĝa kaj modesta junulo en iu vilaĝo. Pro frua forpaso de la gepatroj li povis kunvivi nur kun siaj frato kaj bofratino. La bofratino estis kruela, ofte suferigis lin kaj devigis lin multe labori. Iun tagon, la bofratino postulis, ke li iru por paŝti naŭ bovojn, sed ke kiam li revenos, li devu havi dek.

 

La junulo, nomata Knabobovisto, paŝtis siajn bovojn, kiam Teksistino kaj aliaj feinoj el la Ĉielo nun sin amuzis surtere kaj sin banis en rivero. Sub helpo de maljuna bovo Knabobovisto konatiĝis kun Teksistino, kaj ili koramiĝis unu al la alia. Teksistino elŝteliĝis el la Ĉielo en la hommondon kaj fariĝis edzino de Knabobovisto.

 

Post geedziĝo, Knabobovisto kulturis, Teksistino teksis. Ili feliĉis en profunda amo kaj baldaŭ havis filon kaj filinon. Sed tiun ĉi aferon eksciis la reĝo de la Ĉielo kaj li ordonis, ke reĝino venigu Teksistinon al la Ĉielo.

 

Ne ekzistis vojo al la Ĉielo, kvankam Knabobovisto deziris suriri. La maljuna bovo tamen diris al li, kiam mi mortis, vi faru ŝuojn el mia haŭto, kaj surportu ilin, vi povos iri al la Ĉielo. Li tion faris, kaj kun siaj gefiloj li apenaŭ kaptis Teksistinon, sed tiam la reĝino elprenis oran harpinglon el sia hararo kaj svingis ĝin en aero, tuj aperiĝis rivero kun torentaj ondoj (t.e. la Lakta Vojo), kiu apartigis Knaboboviston disde Teksistino. Krom plorado ili nenion povis fari. Ilia firme neŝancelebla amo kortuŝis pigojn. Mil kaj mil da pigoj alflugis kaj formis Pigan Ponton. Tiel finfine Knabobovisto povis intervidiĝi kun Teksistino sur la ponto. Pro tio la reĝino permesis, ke ili povu renkontiĝi sur la Piga Ponto en la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato en ĉiujaro en la galaksio.

 

De tiam, en la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato en ĉiujaro amantinoj kaj amantoj amasiĝas antaŭ floroj kaj sub la luno por serĉi Knaboboviston kaj Teksistinon sur la Piga Ponto kaj por preĝi, ke ili havu lojalan amon kaj feliĉan vivon. Tiel ni havas Qixi Feston en Ĉinio.

 

Okaze de tiu ĉi tago mi bondeziras al vi ĉarman amon kaj feliĉan geamikiĝon, sincere kaj kore.

 

Published at 14:53 / 3 comments / 364 visits
This post is public

August 25, 2008

jubilea nombro de 10000 vizitintoj

En mia ipernity-spaco jam estis 10000 vizitintoj! Vere jubileindas la nombro! Okaze de tiu chi momento mi ne pensas pri mi mem, mi pensas pri tiuj, kiuj vizitis al mi. Ili donis al mi kuraghon, subtenon, amikecon kaj amon. Elkore mi dankas vin chiujn vizitintojn kaj vizitontojn kaj sincere bondeziras al vi chiaman bonan vojaghon en Ipernitio.

En la lasta monato mi estas okupita kaj eble en la venonta monato. Mi petas pardonon, se mi ne akurate respondas al vi, au se mi ne revizitas al vi.

Plej amike via

Minosun el Chinio

Published at 06:02 / 6 comments / 431 visits
This post is public

August 28, 2008

Tro Terure!

Tro Terure!
Bin Laden diris: Ĉinio estas nursola lando ne povanta esti ofendita en la mondo.
La kialo estas tia, ke la Baza Organizo iam sendis multajn teruristojn surprizataki Ĉinion, sed ĝi ricevis jenajn rezultojn:
Unu el ĝiaj teruristoj perdis orientiĝon ĉe tro kompleksa trefokruĉiĝo de aŭtovojo, kiun li interncis bombi.
Unu ne sukcesis sin enpuŝi pro homamasego en aŭtobuson, kiun li intencis bombi.
Unu volis bombi superbazaron, sed la teleregilo de la bombo estis ŝtelita.
Unu volis bombi urbodomon, sed ĉe la pordo estis forte batita de la gardistoj kun la diroj: “For de via akuzo; for de via peticio por laborsalajro!”
Unu sukcesis bombi karbominon kaj kaŭzis morton kaj vundiĝon de centoj da homoj, kaj reelŝteliĝis en la Bazon. Sed, post duona jaro, neniu raporto rilata al la afero aperis, pro tio la Baza Organizo ekzekutis lin sub la “mensoga krimo”.
Unu provis bombi en Kantono, sed tuj post kiam li eltrajnstaciiĝis, lia bombosako estis forrabita de friponoj sur fluge veturanta motorobiciklo. Li gapis dumlonge.
Unu iris bombi ĉinan ferŝtalan bazon en Tieling. Sed kiam li atingis tie, li trovis sin fraŭdita de Zhao Bensan. (Noto: Zhao Bensan, ĉina tutlande konata komikisto, naskiĝinta en Tieling, la urbo en Helongjiang provinco. Li ricevis nomon “fraŭdisto” pro tio, ke en komedio li sukcesis prifraŭdi iun sanan homon aĉeti lian paron da lambastonoj.)
Lastatempe, alia teruristino estis sendita al Chongqing por fari bombon, sed estis trompita kaj fariĝis kazin-fraŭlino.
Iu krimulo estis punpafata, sed ĉar la kugloj estis false fabrikitaj --- do malbonkvalitaj, la unua pafo ne fajris, sekve la dua, la tria… tiam la krimulo ekploris: “Mia frato, uzu tranĉilon! Tro Terure!”
Tradukita el retejo
Published at 00:39 / 10 comments / 714 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...