June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

October 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (3)
March 2008 (7)
February 2008 (14)

June 4, 2008

Ovo en mano de virino...

Geedzoj Tono kaj Nana havis sian butikon de ĉiutagaj necesaĵoj. Kutime Tono vendis, sed klientoj ofte plendis, ke liaj ovoj estas malgrandaj. Pri tio li miris. Iom da tempo post observado li trovis la kialon. De tiam li lasis al sia edzino vendi ovojn kaj la afero prosperis multe.

La kialo estis en tio, ke la manoj de Tono estis grandaj kaj dikaj. Kontraste al liaj manoj la ovoj ŝajnus malgrandaj. Sama ovo en raspa mano de viro kaj en delikata mano de virino, en rigardoj de klientoj, estas ne same granda.

Published at 12:46 / 7 comments / 495 visits
This post is public

June 13, 2008

Kiu Tago Estas Hodiauh?

Kiel kutime, chi-matene mi ellitighis je la 7-a horo. Mia edzino demandis al mi kun miro: "Vi iros labori hodiauh?"

"Jes!" Mi miris pro shia demando.

"Hodiauh estas sabato." Shi klarigis.

"Ne, hodiauh estas merkredo." Mi korektis shian klarigon.

Tiam mia filino, kiu ankauh estis preta por viziti lernejon, auhdis nian konversacion kaj diris: "Hodiauh estas vendredo!"

......

Mi kaj mia edzino ridegis ghis spira perdo... Char ni tri vivas en malsama tago! (Fakte hodiauh estas vendredo!)

 

Published at 01:23 / 3 comments / 358 visits
This post is public

June 19, 2008

Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro

Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro

Iunokte, la luno brilas, zefiro karesas. De malproksime, kie dormas montaro kaj Lugu-lago kiu etendiĝas ĝis la piedo de la montaro, apenaŭ aŭdiĝas ekbojo; mosa viro en rendevua kostumo alproksimiĝas sur zigzaga vojeto, kiu kondukas al vilaĝo, verŝajne kun kelkaj familioj.

 

Li hezitas antaŭ domo pro ekscitiĝo, iom poste li tamen fajfis trifoje inter fingroj kaj lipoj. Tio estas antaŭdifinita rendevua signo. La pordo malfermiĝas antaŭ belvizaĝa virino, ankaŭ en festa vesto. La viro sekvas sian koramatinon en ŝian buduaron… Ĉe la mateniĝo li foriras de sia amatino - se procize diri - sia edzino kaj aliras sian hejmon por novtaga laboro.

Tio estas oftaj scenoj en la mosaj vilaĝoj, kie troviĝas treege eksterordinara geedziĝmoro, nome ‘Viziteska Geedziĝo’, kiun havas nur la mosoj (anoj de unu el la ĉinaj minoritatoj kun kvardek mil da loĝantaro). Ili vivas en la regiono Liĝan de la provinco Junnan. La mosoj (fakte nur parto el ili) restas ankoraŭ en la matriarka socio. Viro, se li korinklinas iun virinon, devas nokte enviziti ŝian hejmon por ĝui geedziĝan vivon kaj je tagiĝo foriri de la domo, t.e. ili ne povas tagvivi kune laŭ la moro. La mosoj vivas dumvive kun sia patrino, havante patrinan familinomon. La viroj ne edziĝas kaj la virinoj ne edziniĝas, sed ili havas geedziĝan vivon nur dum nokto kaj nur ĉe virino. Ilia kuniĝo cele estas nur por generi idaron.

La infanoj naskitaj de mosoj estas nutrataj kaj edukataj de virinflanka familio kaj ne vivas kun sia patro. Mosa viro (patro) vizitas siajn fil(in)ojn kun donacoj nur kiam ili naskiĝis aŭ en festoj. Li ne havas devon nek respondecon helpi siajn gefilojn, li respondecas nur pri la gefiloj de siaj fratinoj. Kaj kiam li maljuniĝas, liaj genevoj prizorgas lin ĝis li mortas.

La viziteska geedziĝo inter moso kaj mosino entute baziĝas sur amo, kiu decidas kiom da tempo daŭriĝas ilia geedziĝa rilato. Ilia kuniĝo estas plenlibera, ne konsideranta statuson kaj eknomiajn kondiĉojn de la amat(in)o, nek dependanta de sia patrino aŭ aliaj personoj, kaj ilia disiĝo ankaŭ estas tute libera: se la amo ŝrumpas, la mosino ne plu malfermas la pordon; se la samo okazas ĉe la moso, li diras: “Estontece mi ne vizitos vin.” Tiam la geedziĝeco finiĝas deklarate.

Laŭ konigo, tiu ĉi geedziĝa sistemo estas unika poliginio nun ankoraŭ praktikanta en la mondo. Pro ĝiaj ekzoteco kaj allogeco kelkaj eksternaciaj ĉinviroj vizitas al la vilaĝoj por provi envizitadon, sed neniu sukcesis, ĉar la mosinoj rifuzas enviziton de eksternaciuloj.

 

Published at 12:36 / 6 comments / 443 visits
This post is public

June 25, 2008

Porko postvivis post 36 tagoj

Porko postvivis post 36 tagoj

 

La fortega tertremo okazinta 21-an de majo en Wenchuan de la provinco Sichuan kaŭzis multnombran morton de estaĵoj, sed en ĝi ankaŭ kreiĝis multaj vivaj mirakloj. Porko de kamparano estis savita de armeanoj el la ruinaĵo en 17-a de junio --- jam 36 tagojn post la tertremo.

 

Tio estis dika porko, kiu pezis 150 kilogramojn antaŭ la tertremo, sed kiam ĝi elsaviĝis, la pezo malpliiĝis al 50 kilogramoj. Veterinaro Pan analizis, kial la porko povis postvivi post 36 tagoj:

 

1.      Ĝi havis 0.5 metron altan spacon post la tertremo. La alteco malpermesis ĝin stari kaj multe sinmovi, tio garantiis konservi ĝian energion.

2.      Dum esti entenata, ĝi manĝis nur lignokarbon, kiu falis ĉirkaŭ ĝi de subtegmento.

3.      Ĝia diko helpis al ĝi.

4.      Kelkaj pluvoj ĝin malsoifigis.

5.      Kaj laste, sed grave, ĝi volis vivi. Ne imageble, kiel ĝi eltenis la malfacilaĵojn dum tiel longa tempo?

 

“Ĝi estas porko korskuanta la homon. Lasu ĝin vivi ĝis ĝia natura vivfino, ĉar ĝi treege sopiras pri vivdaŭrado!” Multaj civilanoj kaj retanoj apelaciis, ke ne faru ĝin surtablaĵo. Konstruota Tertrema Muzeo laŭis la apelacion kaj aĉetis la porkon kontraŭ 3008 juanoj por vivteni ĝin ĝis ĝia natura morto.

 

Oni donis al la porko novan nomon: Zhu Jianqiang (Porka Nefleksebleco).

 

 

Published at 14:58 / 4 comments / 381 visits
This post is public

June 28, 2008

Kiel respondi?

Kiel respondi?

 

En Ĉinio ekzistas tiaj virinoj, kiuj, por sondi kiel grade li amas ŝin, emas demandi al sia amanto, kiun vi savus, se mi kaj via patrino samtempe falus en akvon kaj tiam vi povus savi nur unu.

 

 

Published at 03:30 / 20 comments / 1604 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...