April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

October 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (3)
March 2008 (7)
February 2008 (14)

April 7, 2008

Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

K Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

 

 

la evento 3-14 (1)
la evento 3-14 (1)

L La foto maldekstra, kiun CNN aperigis en sia CNN.com, montras, ke sur strato veturas du militveturiloj, apud kiuj aŭto brulas kaj antaŭ kiuj du homoj kuras. Sed laŭ la originala foto (dekstra), CNN formankigis la alian duonon de la tuta foto, kie multaj ribeluloj forĵetas ŝtonojn al la militveturiloj kaj fone videblas densaj fumoj, kiujn ankaŭ la ribeluloj faris.

la evento 3-14 (2)
la evento 3-14 (2)

 La 17-an de marto en sia retejo BBC aperigis tiun ĉi foton kun sia aldonita ekspliko: “En Lasao troviĝas multaj armeanoj.” Sed la fakto estas, ke armitaj policanoj helpas kuracistojn kaj flegistinojn savi vunditojn. La blanka aŭto estas ambulanco, ne militveturilo.

la evento 3-14 (3)
la evento 3-14 (3)

Tiu ĉi foto aperis en Berliner Morgenpost, kiu diris, ke armitaj policanoj kaptas tibetanon. Sed la vero estas, ke ili savas hanon atakitan.

la evento 3-14 (4)
la evento 3-14 (4)
 

    La germana N-TV en sia retejo aperigis tiun ĉi foton, kiu montras, ke 4 policanoj tenantaj en mano bastonon persekutas manifestaciantojn. La ekspliko de la foto: “Ĉinaj policanoj subpremas protestantojn.” Sed la foto fakte prezentas alian aferon, ke nepalaj policanoj fordisigas manifestaciantojn en Katmanduo la 17-an de marto.

la evento 3-14 (5)
la evento 3-14 (5)

Laŭ eksterlanda amaskomunikilo, la 29-an de marto en Nov-Delhio, Hindio, Dalaj Lamao deklaris, ke ĉinaj armitaj policanoj sin pseŭdovestis lamaoj por esti tia afekto, ke lamaoj agitas tumulton. La foto estas lia nomata pruvilo, kiu do disfamiĝis inter amaskomunikiloj. Sed la fakto tuj disrompis la pruvon: tiu ĉi foto estis farita jam en 2001-j, kiam oni produktis filmon Legendo de Ĉielĉeno kaj bezonis amasajn aktorojn, kiuj devas sin vesti per la lamaaj vestoj.

 

Published at 15:10 / 9 comments / 632 visits
This post is public

April 12, 2008

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

 

Hieraŭ posttagmeze (vendrede la 11-an de aprilo) en mia propra hejmo mi akceptis intervjuon de la Televizia Stacio de la Distrikto Yushui en mia urbo Xinyu. En tiu ĉi distrikto vivas 67 cent-mil enloĝantoj.

 

La origino de la afero estas interesa. La lastan sabaton mi hazarde kaptis specialan televizian programon Vento de Yuanhe (Yuanhe estas nomo de rivero en la urbo Xinyu) de la Tetevizia Stacio Yushui. La programo ĉiusemajne prezentas unu personon, kiu faris elstaran kontribuon en iu(j) kampo(j). Dum mi rigardis la programon, kiu prezentas poeton el nia distrikto, ekvenis al mi la ideo, kial mi ne povus surtelevidiĝi – ankaŭ mi faris multon por Esperanto kaj iagrade akiris laŭdindajn atingojn. Kaj cetere, multaj ne konas pri mi, nek pri la signifo de mia laboro. Kial mi ne min prezentu al la socio kaj propagandu Esperanton profite el tio. Jen, hieraŭ antaŭtagmeze mi vizitis la stacion kaj feliĉe la estro akceptis min. Koncize kaj rekte mi klarigis al li mian alvizitan celon kaj montris miajn “grandajn” kontribuaĵojn. Tute ekster mia atendo, la estro trovis en mi “gravan homon”, kiu raras en nia distrikto, kaj siatempte tuj decidis: “Do vi vin iom preparu; posttagmeze ni intervjuos vin en via hejmo.”   

 

Je la 3a horo posttagmeze ili akurate venis. Sume tri homoj: ĵurnalisto, televizia kameraisto kaj asistantino. Ili demandis, kamerais, fotis, kontrolis kaj eĉ legis tion, kion ili ne komprenis. Mi do respondis, pozis, klarigis kaj montris miajn verkojn kaj tradukojn en paperaj kaj enretaj, leterojn el eksterlandoj kaj fotojn faritajn en alilandoj. La intervjuo daŭris unu horon kaj duonon. Ili kontentis pri mia konduto dum la intervjuo, ĉar mi pozis nature, parolis trankvile kaj bone priparolis, kio estas Esperanto, kia signifo estas mia laboro, kiujn atingojn mi akiris, kaj tiel plu.

 

La speciala programo pri mi surtelevidiĝos en la sekvantaj sabato, dimanĉo kaj post tiuj lundo (19,20,21 de aprilo).

 

Published at 02:46 / 4 comments / 444 visits
This post is public

April 25, 2008

Mia Libreto Eldoniĝis

DSCN7358
DSCN7358

 

Kun granda ĝojo mi alŝutis tiun ĉi broŝuron, kiun mi verkis. Mi bone scias, ke ĝi estas modesta en la preso, tamen sincera kaj amika en la enhavo. Mia vojaĝo en Japanio, precipe mia restado ĉe japanaj esperantistoj donis al mi tiel fortan impreson, ke mi devas ion skribi. Do mi havis mian skribaĵon, kiu aperis ĉin-esperante en la Ĉina Esperanta Forumo. Tute eksder mia atendo, ĝi kaŭzis granda sensacion ĉe la legantoj. Multaj retejoj transaperigis ĝin, multaj retanoj laŭdis ĝin… kaj la Ĉina Fervojista Esperanta Asocio eĉ volonte finance helpis min kaj eldonis ĝin en la formo de libreto. Mi estas kontenta, ke mia unua libro rilatas ĝuste al Japanio kaj ties esperantistoj. Tio estas atesto pri la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj kara memoraĵo inter mi kaj japanaj esperantistoj.

Ĉi tie mi devas danki al mia mentoro 85-jarojn aĝa, sinjoro Li Sen, kiu estas prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanta Asocio, kaj ankaŭ estas redaktoro kaj financa helpanto de mia libreto.

Published at 03:10 / 5 comments / 599 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...