March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

October 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (3)
March 2008 (7)
February 2008 (14)

March 2nd, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (6)

La 1-a de aŭgusto

 

En la hejmo de Yasumura mi dormas ankaŭ sur japana tradicia tatamo, sed ĝi estas pli granda ol tiu de Hashi. La tri flankoj de la ĉambro, kie mi dormas, estas lignaj muroj, du el kiuj povas esti puŝeblaj flanken, kaj la alia flanko al ekstero estas vico da fenestropordoj neniam ŝlositaj, de kie mi povus korpeturniĝi en la “naturon”. Kiel en la hejmo de Hashi, ankaŭ en tiu de Yasumura ne estas klimatizilo, nur malgranda elektra ventumilo. Fakte, ĝi estas malofte uzata; kiam mi dormas, mi devas min kovri per maldika litkovrilo. Nokte mi ŝatas sidi ĉe la fenestropordoj por fumi, aŭskulti ĉirpon de someraj insektoj en la bosketo. Kelkafoje mi povas aŭdi sonon de piedpaŝoj de besteto --- mi leĝere puŝis la kulvualan fenestron, elkore esperante, ke ĝi eniru sidi por akompani min, sed ĝi ŝajne ne volus amikiĝi kun mi, forkuris en la sovaĝejon sub la lunlumo. Rigardante la brilan lunon, mi pensis, ke la lunlumo estas sama, la naturo estas sama, la homa koro ankaŭ estas sama, sed kial ekzistas tiom da malpaciĝoj kaj konfliktoj en la hamaro. Esperanto ne povas solvi ĉiujn problemojn de la homaro, tamen ĝi povas almenaŭ pacigi la homojn.

 

Midori eniris kaj demandis al mi afable kiel kutime: “Ĉu vi bone dormis?” Ŝi urĝis min matenmanĝi, ĉar sinjoro Kino atendos min en Kumamoto. Post matenmanĝo denove mia duvorta amiko veturigis min al la stacio Nagasu. Kiam mi atingis Kumamoton, s-ro Kino svingis malgrandan verdan flagon. Tio estas nia flago, kun ĝi esperantistoj neniam perdis sian orientiĝon. Kino, iom malalta, iom dika, aspektas kiel la budho Majtrejo. Je unua vido oni povas konstati, ke li estas afabla homo.

 

Antaŭ mia ekiro al Japanio, miaj japanaj amikoj rekomendis, ke mi kunportu pluvombrelon, sed dum kvin tagoj en mia restado en Japanio mi ne vidis eĉ unu guton da pluvo; ĉiutage la suno brilas, la temperaturo ĝenerale estas ĉirkaŭ 30 celsiaj gradoj, kiuj taŭgas por mia korpo. Hodiaŭ denove estas serena vetero. Tre bona tago por ekskurso. Ni aŭte veturis al Ĝardeno Suizenjhi. Enironte en ĝin, mi jam vidis vaste verdan vegetalaron. Kiam ni eniris, ege surprizis min la vidaĵo: nenie ne estas verdo. Ĉiuaĵoj estas verdaj: la monteto, la akvo, la arboj, la herboj, kaj eĉ la malnovaj tegmentoj sur kiu kreskas musko. Vere eksterordinara majstroverko farita kvazaŭ de iu superhoma, kvankam ĝi havas homfaran spuron. Mi ekstervole kriis: “Hommonda paradizo!” La ĝardeno antaŭe estis privata, kiun vasalo HOSOKAWA Tadatoshi konstruigis antaŭ ĉirkaŭ 300 jaroj. En ĝi troviĝas miniatura Fuĵi-monto, kiun komplete kovras lanuge egalelongaj verdaj herbetoj. Ĉirkaŭ la monteto estas diversspecaj pintfoliaj arboj, lageto, fontano kaj forme groteskaj ŝtonoj. En la fontano movas multaj grupoj de karpoj, pri kiuj mi ekinteresiĝis --- mi kaŭris ĉe la akvobordo, sed la fiŝoj ŝajnis pli interesiĝi al mi ol mi al ili. Ili amase naĝis al mi. Ĉu ili atendas, ke mi ĵetu nutraĵon? Mi elprenis fotilon, ili komprenis kunlaboron kaj ja amasiĝis kune por ke mi bone fotu.

 

Promenante, ni renkontis turiston el Taiwan. Junulo, studanta en Chengdu. Li rigardis min kiel lertulon pri la japana lingvo, ĉar mi parolas kun Kino tiel libere. Poste mi fariĝis lia gvidanto. Kino prezentis, mi interpretis. Evidente, li ekhavis grandan intereson pri Esperanto. Li diris, li certe lernos Esperanton, kiam li revenos hejmen. Ĉe la elirejo de la ĝardeno, ni ĝisis la junulon.

 

La aŭtomobilo jam veturis eksteren de la urbo. Unue videblis ebenaĵo kaj poste montaro. Ĉi-foje estis relative longa vojaĝo. Duonsurvoje ni tagmanĝis en restoracio de kazino. Post iom da ripozo ni daŭrigis nian vojon. Transgrimpinte kelkajn montojn, ni vidis senliman deklivan herbomarĉejo. Kino kelkafoje haltigis sian aŭton, por ke mi sate rigardu. Blua ĉielo, verda herbejo, senlima vasteco. Mi vere volus enfandiĝi en la marĉejon…

 

Post ĉirkaŭ du horoj da veturado, ni finfine atingis la cellokon --- Vulkano Aso. Ni eliris el la aŭto, kaj niajn rigardojn ekrenkontis pleno da lafo. Ĉio estas nuda, sen iom da verdeto, kvazaŭ en alia mondo. Antaŭ ni estas vico da alarmaj lampoj kun malsamaj lumoj. Kino diris, ke la lampoj estas alarmiloj; se al la vulkano okazas io ajn malnormala, ili ekfajfas kaj turistoj povas tuj evakuiĝi. Ĉirkaŭ la kratero estas konstruitaj multaj “fuortoj”, kiuj estas ŝirmejoj, en kiuj turistoj povas sin ŝirmi, kiam la vulkano ŝprucas. Ni venis al la rando de la kratero kaj rigardis suben al la profundaĵo. Mi tuj kapoturniĝis kaj okuloblindumiĝis, ĉar la kavego estas tro profunda. En la fundo estas densa flaveverda solvaĵo, el kiu ŝprucas blanka fumo supren super la kratero. Kino diris al mi, ke tiu fumo havas venenon. Feliĉe ni staris dorse de la vento. Vulkano Aso estas simbolo de Kumamoto kaj famekonata turismejo. Ĝi estas la plej granda tavolo-sur-tavola aktiva vulkano en la mondo. La sep krateroj sur ĝi areas 4 kvadratajn kilometrojn kaj profundas 150 metrojn. La temperaturo de lafo ŝprucanta atingas 1000-1200 celsiajn gradojn.

 

Mi (ni) nevolonte forlasis Vulkanon Aso, ĉar ni devis haste reveni al partopreno en bankedo. Post pli ol kvina horo ni atingis la familieskan restoracion de TAKESHI Yoshida, amiko de Kino. Mi vere dankas al sinjoro Kino, kiu, 69-jaraĝa, stiris pli ol 4 horojn por mi. Mi povis iom kuŝi, se mi laciĝis, sed li ne povis tion fari.

 

Tio estis bankedo aranĝita de kumamotaj esperantistoj por mi kaj Hazairin el Indonezio. Ankaŭ Ryujiro venis por alporti min al hejmo. Ankaŭ Norma venis, kiu estas prizorganto de Hazairin. La bankedo plenis de varmeco kaj amikeco. Ĉeestis ĝin pli ol dek geesperantistoj en- kaj eksterlandaj. Ni parolis saman lingvon, rakontis malsaman rakonton. La mastrino, bela kaj gastama,  kiu atenteme prizorgis nin ĉiujn, estis tre ŝatata de ni. La mastro komprenas iom pri la ĉina lingvo kaj eĉ scias, kie estas Jiangxi (nomo de ĉina provinco, kie mi loĝas)!

 

La bankedo finiĝis. Ni respektive revenis hejmen. Mi estis iom laca, ankaŭ iom ebria. Enaŭtiĝinte, mi jam ekdormis. Kiam mi vekiĝis, mi jam estis en la hejmo de Yasumura.

 

Published at 16:34 / 2 comments / 618 visits
This post is public

March 5, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (7)

La 2-a de aŭgusto

 

Ekde mia alesto al la hejmo de Midori, ĉiutage mi veturas inter Arao, Nagasu kaj Kumamoto, neniam haltigante miajn paŝojn. Ĉiutage malsama persono akompanas min; ĉiutage estas malsama loko, kiun mi vizitas. Povas dirite esti kulmina la prizorgemo de la japanaj amikoj.

 

Finfine mi havis duontagan senokupitecon povi ripozeti en hejmo --- ĉu tio ne estas intenca “plano”? Mi sidis antaŭ la fenestropordoj, legante libron donacitan de mia amiko. Subite, susure pluvetis. Iome post iom la pluveto densiĝis kaj fine fariĝis pluvonebulo. La fono de la pluvonebulo estas malklara konturo de la monteto, malprecizaj profiloj de la ekzotikaj arboj kaj nebula vasteco de la sovaĝejo. La bildo kvazaŭ estus miraĝo. Mi haste formetis mian libron, puŝis la pordon kaj eliris. Mi staris en la pluvo. Ryujiro urĝe sekvis min, kunportante grandan nigran ombrelon, kaj tenis ĝin super mia kapo. Pluvon sekvas nova vetero. Ĉu al homo ne okazas la samo? Vere mirinde, mi jam havis multajn tagojn en Japanio, ĉiutage klopodis vagi ekstere, neniam renkontis pluvon, sed hodiaŭ kiam mi ripozetas, mi ĝuis la miraklon de pluvo. Ne estas malvera, ke bona pluvo konas “ĝustan tempon”.

 

Antaŭ tagmanĝo, venis aŭto, el kiu aperis kvin homoj. Jen familio: geedzoj, kiuj estas esperantistoj, kaj iliaj tri gefiloj. La edzo havas bonan Esperantan nomon: Printempo. Krom la japanan kaj Esperanton li parolas ankaŭ la anglan, la mandarenan kaj la kantonan. La edzino estas elmigrinta ĉino. Ili konatiĝis en Hongkongo, kiam ili tie lernis Esperanton. Tiel ekestis tiu ĉi internacia geedziĝo.

 

Post tagmanĝo, la familiaro kaj mi veturis al la naskiĝloko de modernepoka amikeco inter Japanio kaj Ĉinio --- Muzeo pri la fratoj Miyazaki. La pluvo ankoraŭ falis, ĉie estus kvazaŭ lavite. La aero freŝis, la vidaĵoj amindis. Printempo ŝajne forgesus la vojon kaj, farinte kelkajn ĉirkaŭveturojn, finfine trovis la pordeton nerimarkindan. Ĉe la enirejo estas homalta steleo, sur kiu estas la epigrafo skribita de LIAO Chengzhi: “La loko, kiun iam vizitis sinjoro SUN Zhongshan”. La muzeo estas malgranda, sed tre kvieta. Krom ni kelkaj, neniu turisto restis tie. Ene troviĝas nur la malnova loĝejo, en kiu antaŭe loĝis la familio de Miyazaki, kaj vico da du duetaĝadomoj kunligitaj, kiuj estas materialejoj. SUN Zhongshan dufoje vizitis en Arao la hejmon de Miyazaki. Unuafoje estis en la jaro 1897, kiam SUN fuĝis al Londono kaj estis tie arestita de la ambasadorejo de Qing-dinastio. Post multaj riskoj li fuĝis al Jokohamo kaj poste en Arao pasigis dusemajnan fuĝantan vivon. Duafoje en 1913, post la lanĉiĝo de la Revolucio de 1911 kaj la stariĝo de la Ĉina Respubliko li faris oficialan viziton al Japanio. La fratoj MIYAZAKI (Torazo, Tamizo kaj Yazo) estis “hereoj, kiuj asistis al SUN Zhongshan kaj dediĉis sin al la revolucio”, kaj intimaj fratoj de SUN Zhongshan. SUN iam diris: “Estas la fratoj Miyazaki, kiuj oferis sin por la revolucio.” MIYAZAKI Tamizo estis ankaŭ unu el kvar japanoj, kiuj ĉeestis ĉe la lasta horo de SUN Zhongshan.

 

Primtempo alportis min al la hejmo de Yasumura, kaj, adiaŭinte al la mastroj, venis siahejmen kun siaj edzino kaj gefiloj. Post vespermanĝo, Midori diris al mi, ke Hashi telefaksis mesaĝon, ke morgaŭ tajfuno surteriĝos al la insulo Kyushu, kaj ke li rekomendis, ke ni pretu kontraŭpluvilon kaj manĝaĵon --- ĉar morgaŭ ni forflugos al Jokohamo. Mi ordigis la envalizajn objektojn, kiam Midori eniris kun du grandaj plastaj toloj --- unu por kovri la korpon kaj la alia por envolvi la valizon --- kaj eĉ kun ok tinoj da tujmanĝeblaj nudeloj por mi!

 

Tempo fluas rapide. Mi ĉiam restas en hastado. Morgaŭ mi devos fari adiaŭon al Arao, la aminda loko, la aminda hejmo!

 

Published at 12:16 / 0 comments / 700 visits
This post is public

March 11, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (8)

La 3-a de aŭgusto

 

La tajfuno surteriĝis al la insulo Kyushu jam hieraŭvespere kaj ĝis tagiĝo la ŝtormo ankoraŭ furiozis. La hejmo de Midori situas ĉe la bordo de la interna maro Ariake, for de la marlinio havas nur dekkelkajn minutojn da veturado. Kiam la tajfuno atingis ĉi tien, ĝia forto jam reduktiĝis. Japanio estas lando kun multaj naturaj katastrofoj, tertremoj, cunamoj kaj tajfunoj vizitas la landon de tempo al tempo.

 

Midori ellitiĝis certe frue, ĉar ŝi devas bone aranĝi ĉiujn hejmajn aferojn kaj cetere prepari matenmanĝon. Post manĝo, venis panbul-aŭto, kiu akceptas la 93-jaraĝan patrinon de Midori. Ŝi devas forlasi la hejmon almenaŭ 9 tagojn, la patrino ne estos prizorgata --- Ryujiro sole ne povos tion fari. Tial ili provizore loĝigas ŝin en komuna domo de maljunuloj.

 

Post foriro de la patrino de Midori, ankaŭ ni survojiĝis. Duonsurvoje, la ŝtormo eĉ pli furiozis kaj aŭtoj sur la ŝoseo apenaŭ videblis. Ryujiro gardeme stiris. Tiam Midori iom maltrankviliĝis: Ĉu la aviadilo povos ekflugi akurate? Ĉu ni devos restadi kelkajn tempojn en la aerodromo? Sed kiam ni atingis la flughavenon, la vento jam velkis, la pluvo jam ĉesis. Midori diris, ke mi estas feliĉa homo (vere, en Japanio mi renkontis multajn feliĉaĵojn!). En la aerodromo ni kolektiĝis kun alia kumamota esperantistino. Ni adiaŭis s-ron Ryujiro, mia duvorta amiko kaj forflugis je la akurata horo 11:05, ne influite de la tajfuno.

 

Post unu horo kaj duono ni atingis la flughavenon Haneda, kiu estas granda, ĉe maro. Ni tagmanĝis tie kaj poste veturis per interurba ekspresa trajno al Jokohamo --- la loko, kie okazos la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Denove post pli ol unu horo ni atingis la urbon Jokohamo.

 

Mi estis loĝigita en la hotelo Escale Yokohama. La ĉambro estas ankaŭ japaneska, la dormilo ankaŭ tatamo. Midori kaj ŝia amikino loĝas en alia hotelo. Miaj samĉambranoj estas: TADACUNA Nomra, Hazairin R.JUNEP kaj SONG Jingquan.

 

Vespere je sepa horo, ni ĉiuj invititoj kaj ĉiuj prizorgantoj ĉeestis en nia hotelo al interkonatiĝa vespero organizita de JEI. Ĉiuj invititoj prezentis sin kaj sian okazapenson en sia restado en Japanio.

 

Published at 14:20 / 0 comments / 851 visits
This post is public

March 17, 2008

Mia Vojaĝo en Japanio

Mia Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio jam finiĝis. Tiun ĉi artikolon mi verkis je la 16a de septembro 2007, kiu estas pli konciza kaj taŭga por tiuj, kiuj ne havas tempon por legi longan tekston. Dankon pro via legado.

Published at 15:59 / 0 comments / 612 visits
This post is public

March 22, 2008

Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta

Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta

 

ŝercaĵo

 

Kelkajn jarojn antaŭe mi edziĝis al vidvino, kiu havas jam plenkreskintan filinon. Poste mia patro edziĝis al mia edzina filino, kiu do fariĝis mia duonpatrino kaj mia patro fariĝis mia duonfilo. Du jarojn poste mia edzino naskis al mi filon, kiu do estas frato de mia duonpatrino. Mia filo nomas min patro kaj mi nomas mian filon onklo. Mia duonfilino naskis al mia patro filon, kiu do estas mia frato, sed li devas nomi min avo. Mi estas edzo de mia edzino, dum mia edzino estas patrino de mia duonpatrino, t.e. mia avino, kaj tial mi estas avo de mia memo. Nu, mi volas min mortigi…

一个男性自杀者的遗书: 

几年前,我跟一个寡妇结了婚,她有一个已成年的女儿,后来我父亲跟我妻子的女儿结了婚,我女儿就成了我的继母,我父成了我婿。两年后我妻子为我生了个儿子,他是我后母同母异父的弟弟,我儿子管我叫爸,我管我儿子叫舅舅。我女儿又为我的父亲生了一个儿子,他是我的弟弟,但他又必须得叫我外公。同时我是我妻子的丈夫,我妻子即是我后母的母亲是我的外婆,所以我是我自己的外公。于是我想到了死……

 

Published at 05:51 / 3 comments / 211 visits
This post is public

March 22, 2008

La Aferoj, Kiujn Okcidentaj Turistoj Vidis en Lasao, Tibeto

El The Daily Telegraph (18an de marto): 25-jaraĝa Claude Balsiger el Svisio diris: “Junuloj plenumis agojn kaj maljunuloj subtenis la agojn per akraj krioj, kiuj elbuŝiĝis kvazaŭ tiuj el lupoj.”

Balsiger rememorante diris: “Mi vidis, ke almenaŭ 7-8 hanoj estas atakataj per ŝtonoj kaj pugnoj, ke iu maljuna hano estas savita el budaanoj de kelkaj maljunaj tibetanoj, kaj ke alia hano saviĝis sub la helpo de kanada turisto.”

Kanada turisto 19-jaraĝa John Kenwood diris, ke li vidis, ke unu hano mortis atakite. Kenwood rivevis telefonan intervujon de Toronto Star. Li tiutempe priskribis, ke kiam li estis permesita forlasi hotelon, li vidis, ke sur la ĉefa Strato Pekino en Lasao troviĝis ankoraŭ amasoj da rubaĵoj kaj kelkaj aŭtoj ankoraŭ bruliĝantaj. Multaj butikoj estis bruligitaj.

Kenwood rememorante diris, en la tago, en kiu okazas la tumulto, li ĝuste estis en la centro de la urbo. Li vidis, ke tibetanoj trude haltigis publikajn aŭtobusojn kaj personajn motorbiciklojn, kiam kiuj preterpasis ilin. Ĉio, kio havas signojn kun ĉinaj ideogramoj, estis la celo atakata de ili, aŭ frakasita aŭ forrabita.

Tiam, Kenwood vidis la plej malbonan scenon: juna hano, kiu kondukas belan motorbiciklon, estis trude barita de tibetanoj, kiuj tenas ŝtonoj en la mano. “Verŝajne li ne havas percepton, kio okazas antaŭ li. Li levis siajn manoj kun la orkolora kasko sur la kapo, ne sciante, kion li devas fari.” Kenwood priparolis.

Poste bando da ĉirkaŭ 15 violentuloj kun pli ol du metroj longaj metalaj bastonoj komencis bati tiun hanon. Kiam la hano falis batite, la perfortaĵo ankoraŭ daŭriĝis ĉe la falinto. “Poste ili forprenis la kaskon kaj daŭre frapis lian kapon.” Kenwood diris.

“Kvankam mi ne povas konstati, ĉu la hano estas mortigita aŭ ne, tamen mi preferas kredi, ke li estas ĝismorta batite. Surloke plenas sango. Lia vizaĝo kovriĝas per sango kaj oni ne povas ĝin distingi.” Kenwood diris al Toronto Star.

Kenwood vidis ankaŭ kelkajn kestojn plenajn de ŝtonoj, kiuj estas proponitaj al tibetaj ĵetantoj ataki hanojn. “Mi opinias, ke la ago verŝajne estas planita. En la finiĝo de tiu taga perfortaĵo el konstruaĵoj de Lasao leviĝis grandaj fajroj. Ĉie estas densaj fumoj. Mi neniam vidis tian violenton, en kiu budaanoj partoprenas.

Serge Laĉapelle el Montrealo, Kanado, rememorante diris: “Vendejoj estas entute finbruligitaj. Multaj konstruaĵo estas detruitaj.

Times diris, ke kiam eksterlandaj turistoj forlasintaj Lasaon priparolis la dum-du-tagan tumulton okazintan en Lasao, ĉiuj sentis sin profunde ŝovita kaj timigita, precipe tiam, kiam ili vidis, ke la perfortuloj kun kriegoj batas preterpasantajn hanojn per metalaj bastonoj.

 

Published at 14:58 / 9 comments / 551 visits
This post is public

March 26, 2008

Helpu min, mi petas

Karaj geamikoj el Ipernity,

Mi preparas skribi disertaĵon pri ĉina E-movado. Por tiri profiton el viaj spertoj ĉi-rilataj mi petas, ke vi helpu min por la jenaj demandoj:

Se vi estas izolita, kiel vi aktivas por Esperanto? Kaj kiamaniere vi kontribuas al la evoluo de Esperanto?

Se vi estas klubano, ĉu vi povus prezenti, kiel via klubo funkcias? Ĉu ĝi havas laboran planon por jaro, sezono aŭ monato? Se jes, mi petas, montru la planon.

Se vi estas kunordiganto de iu organizaĵo, kiel vi gvidas kaj vigligas ĝin?

Kiam vi kolektiĝas, kion vi faras ĝenerale?

Eble vi spertis alilokajn kaj aliulajn okazojn, kiuj vin forte impresis, do dividu tiujn al mi, mi petas.

Estas bonvenaj ĉiuj proponoj, sugestoj, konsiloj kaj elpensoj.

Viaj respondoj meritas valoron, eble ne nur por mi. Mi elkore antaŭdankas.

 

 

 

Published at 15:03 / 2 comments / 324 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...