February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

October 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (5)
May 2008 (1)
April 2008 (3)
March 2008 (7)
February 2008 (14)

February 4, 2008

Dek Klasike Honestaj Paragrafoj

Tiuj ĉi dek paragrafoj ege popuraliĝas en ĉinaj retejoj. Mi tradukis ilin por ĝuigi esperantistojn en Ipernity.com.

Bonan ĉion al vi.

Published at 07:07 / 2 comments / 637 visits
This post is public

February 6, 2008

Grandan Saluton al Vi en La Printempa Festo!

Ekde morgaŭ la Printempa Festo komenciĝos en Ĉinio. Ĝi estas la plej grava tradicia festo por la ĉinoj. En la baldaŭ venonta jaro la festo iros de la 1-a ĝis la 15-a de la unua monato 2008 laŭ la ĉina lunkalendaro (de la 7-a ĝis la 21-a de februaro 2008 laŭ la Gregoria kalendaro). Kial jarkomenco okazas tiam, kiam frostiĝas? Ĉar tiam niaj kamparanoj restas en morta sezono de agrokulturaj laboroj, ĝuste koincida kun la komenco de printempa sezono.

En la Printempa Festo oni devas eksplodigi petardojn. Tia ago celas forpeli diablojn kaj bonvenigi feliĉon. Laŭ legendo, en la antikveco vivis en profunda montaro kruela monstro en homa figuro. Je ĉiu jarfino ĝi eliras persekuti homojn kaj brutojn. Sed ĝi timas lumon kaj bruon. Kaj tial oni eksplodigas petardojn por fortimigi la monstron kaj havigi pacon -- feliĉon.

Tiam ĉiuj familioj havas la kutimon glui sur pordo bildojn de imponaj pordodioj kaj printempajn versparojn. La bildoj kun pordodioj rolas kiel pordogardistoj, kiuj gardas ĉe la pordo la familianojn kontraŭ ĉiuj malbonaĵoj. La versparoj kun bondeziroj por la nova jaro celas bonvenigi al la familianoj ĉiujn bonaĵojn.

Ĉar la Printempa Festo daŭras dum longa tempo, oni povas aranĝi multegajn aferojn. Ekzemple: ĉiuj homoj, ĉu viroj aŭ virinoj, ĉu infanoj aŭ maljunuloj, ĉu milionuloj aŭ preskaŭ-nululoj sin vestas entute novaj; laŭvice oni manĝas abunde ĉe siaj parencoj kaj amikoj; oni vizitas proksimulojn kun donacoj; oni eliras promeni kun siaj familianoj aŭ amikoj, trastratumi, ludi tamburade aŭ leondance, spekti cirkaĵojn aŭ ĵonglaĵojn; infanoj estas la plej feliĉaj, kiuj nur ludas kaj ridas sen nenion fari; maljunuloj estas la plej ĝojaj, ĉar ĉiuj familianoj nun restas en la hejmo; -- mi ne povas listigi ĉiujn. Sed la plej grava el tiuj estas novjara saluto inter homoj.

Nun mi adresas mian grandan saluton al vi, ĉiuj amikoj tra la mondo sojle de la Printempa Festo:

Feliĉan Printempan Feston!

Published at 12:47 / 3 comments / 905 visits
This post is public

February 7, 2008

Funebre al La Hamstro

Funebre al La Hamstro

        Mia filino estas ludema. Ŝi aĉetis hamstron pretekstante la jaron de la rato, ĉar en kiu mi naskiĝis.

 Antaŭe mi neniam vidis hamstron, tamen ĝi vere estas aminda. La korpo estas malgranda kaj graspufa. La rondaj okuloj estas brile facilmoveblaj. Ĝi konstante sin volvas ŝajne en vilan buleton malpli grandan ol ovo. La besteto kuras tre rapide, ŝajne sen piedoj, kvakaŭ ĝi fulme moviĝus aeroglite. Ĝi ŝatas stari, kaj la atara aspekto estas ege ridinda: “du manoj” streĉe retiriĝas al si; la korpo rektiĝas; kaj la okuloj rigardas ĉirkaŭen. Arakidoj, melonsemoj kaj fruktoj estas ĝiaj frandaĵoj, sed ĝia ĉiutaga manĝaĵo estas tre malgranda, ke du-tri arakidoj jam sufiĉas. Ĝi kutimas dormi tage kaj malŝatas alies ĝenadon.  

 Vere estas aminda dorlotato. Mi nomas ĝin Bebo.

 Ĉiutage post manĝo mi nepre amuzas min kun Bebo. Manĝinte, mi ne forgesas doni al ĝi manĝi. Ĉiufoje, kiam Bebo prenas … ekzemple arakidon, ĝi tuj ĉirkaŭbrakas ĝin kaj kaŭre sidas ie por manĝi. Iamfoje ĝi enmetas duonon da arakido en sian buŝon kaj tiam ĝia vango pufiĝas, kaj tuj poste la etulo kuras ien, kie neniu ĝin ĝenas, por “ŝtele” manĝi. Laŭ onidiro, la nomo de “hamstro” devenis de tio, ke en ĝiaj vangoj estas po unu longa saketo, en kiuj ĝi povas konservi manĝaĵon. Finmanĝinte la arakidon, ĝi prenas iom da frukto, kiun mi donas detranĉinte. Ĝi satas kaj nun kuras ĉie, jen sur tablo, jen sur sofo, aŭ jen sur homa korpo. Bebo emas sin movi, tre sprite. Ĝi nun restas ĉi tie, kaj momentete poste jam malaperiĝas, kio klopodigas min ĉie serĉi ĝin. La hamstro emas sin kaŝi en malluma loko. Se mi forprenas iun kovraĵon, ĝi ja estas sub la ŝirmilo, aŭ kuŝante surventre, aŭ kaŭrante, aŭ foje ankaŭ starante. Je mia alesto, ĝi ankoraŭfoje tuj rapidas for.

        Sate amuzite, mi enmetas Bebon en la kaĝon, kiu estas aĉetita samtempe kun la hamstro kaj tiom malgranda kiom muzika skatolo. En la nesteto estas nur tolpecoj kaj unu jam eluzite lanfadena ganto, kiel la litaĵoj de la Bebo. Kiam ĝi dormas, ĝi eniras en la ganton, kiu havas truon. Se ekstere okazas io brua, la kapeto elŝoviĝas tra la truo por observi; se la okazaĵo ne interesiĝas, ĝi denove retiras sian kapon kaj daŭre dormas.

 Mi ofte retumas. Kiam mi laciĝas, mi ankaŭ surmetas ĝin sur la komputilan tablon.Verŝajne Bebo tre ŝatas resti ĉi tie, ĉar ĝi ronĝas ion ajn, kiun ĝi renkontas tie, precipe librojn. Kelkafoje ĝi stariĝas por ĝui la ekranon, sed el kiu ĝi ne trovas ion amuzigan kaj en palpebruma daŭro jam malaperiĝas – jen ĝi kaŝas sin sub la fotaparato de la komputilo.  

 Kun la tempa paso mi ne povas disiĝi de Bebo. Ĉiutage mi devas surmeti ĝin sur mia mankavo, karesi ĝin, surmeti ĝin sur la komputila tablon, allasi ĝin rampi sur mia korpo. Ĝi estas pura, sana.

 Hieraŭ frumatene, kiam mi ankoraŭ kuŝis en la lito, mia edzino diris: “Bebo mortis.”

 Kial mi ne ekpensis pri tio, ke la vetero estas tiel malvarmega…

 2008-02-04

 

 

 

 

Published at 11:23 / 9 comments / 909 visits
This post is public

February 9, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (1)

De la 28-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2007 mi vojaĝis en Japanio kaj partoprenis la 92-an UK en Jokohamo danke al la financa helpo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj la reala prizorgado de japanaj geamikoj. Ĉi-okaze mi speciale kaj sincere dankas al JEI, sinjorinoj YASUMURA Midori, NAKAJAMA Kuniko, sinjoroj HASHIGUCHI Shigejuki, HORI Yasuo, KINO Eiji, HARADA Tsukuru. Nun mi publikigas la tagnotojn laŭtage po unu.

Published at 13:26 / 0 comments / 774 visits
This post is public

February 10, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (2)

La 28-an de julio

Post matenmanĝo, la 8-a horo baldaŭ venintos. La hotelo distancis dekkelkajn minutojn da veturado for de la flughaveno. Je 8:30h la hotelmastro mem veturigis min kaj aliajn tri klientojn al la flughaveno Pudong. Tio estis hieraŭvespera promeso de la hotelmastro --- la ĉambra prezo 220 juanoj inkluzivis transveturigon al mi al la aerodromo. Tio estas natura favoro de merkata ekonomio al la klientoj, ĉar ĝi alportas al ili almenaŭ oportunon, kvankam lano venas de ŝafo.

Mia aviadilo estis MU517 de Orienta Aerlinia Kompanio. Ĉio iris en ordo, la aviadilo ekflugis akurate je 10:40h. Survoje, mi parkeris japane kelkajn ĉiutagajn frazojn. Kiel rapide, nun japanio jam kuŝis sub la aviadilo. Ĉie troviĝis insuloj inter akvoj. La vetero tiom ĉarmis kun serena ĉielo, ke mi povu klare vidi blankajn velojn sur blua maro kaj vilaĝajn domojn sur kamparo. Vere proksime, post flugo de unu horo kaj duono mi jam atingis Japanion apartigitan for de Ĉinio per strio da akvo. Mia celloko estas la urbo Fukuoka de la gubernio Kumamoto en insulo Kyushu la plej suda el la kvar grandaj insuloj de Japanio. La aviadilo glate surteriĝis en Fukuoka flughaveno.

Ĉe mia eldoganejiĝo, okazis epizodo iom malagrabla. Kun aminda rideto juna doganistino japane pridemandis ion al mi, sed mi ne trovis reeĥon; ŝi denove faris angle, ĉi-foje mi ankoraŭ ne reagis. Iom poste mi respondis al ŝi en la ĉina lingvo, jen vicis al ŝi sen-reeĥo; kaj nun mi uzis Esperanton, ŝi eĉ pli simple gapis al mi. Ŝi vidis, ke ni ne havos rezulton, kaj petis, ke mi sidu sur seĝo. Tiam pasaĝeroj ĉiuj foriris, restis nur mi mem. Mi urĝe diris, ke estas homo, kiu atendas min ekstere nun. Ŝi ne komprenis min, anstataŭe forprenis mian pasporton, venigante iun. Kiu kun la pasporto rekte eniris en oficejon kaj kelkajn minutojn poste revenis kaj redonis la pasporton al mi, dirante: “Pardonu!” --- tiun frazon japane ununuran mi komprenis. Mi pensis, ke ili suspektis, por kio vi alvenas al Japanio ne komprenanta la anglan nek la japanan. Sed ili ne sciis, ke mi parolas Esperanton!

Elirinte el la aerodromo, ĉe la elirejo, je unua vido mi rigardis bonvenigan panelon el kartono, sur kiu estas skribita en Esperanto: “Bonvenon al s-ro Xiong Linping”. La akceptanto nature estis antaŭdifinita sinjoro HASHIGUCHI Shigejuki (Hashi). Li ne emis multe paroli, mezstatura, iom malgrasa, sed energia, kvankam li jam aĝis 65 jarojn. Origine, li ne troviĝis en la nomlisto de miaj prizorgantoj, sed pli ol unu monaton antaŭ mia ekiro mi subite ricevis lian retmesaĝon, ke li mem volu akcepti min por du tagoj en Fukuoka. Kompreneble mi mem ŝatus viziti pli multajn lokojn kaj ties esperantistojn. Sed venis alia problemo: la vojaĝa plano jam estis difinita de mia ĉefprizorganto sinjorino YASUMURA Midori. Pro tio mi kaj Hashi petis opinion de Midori. La konsento de Midori ĝojigis nin ambaŭ. Sekve ekestis la “nova itinero” ellaborita de Hashi.

Tamen mi ne sentis fremdecon, eĉ nek aleston en alilando, kvankam tio estis unua intervidiĝo kun Hashi. Ĉio prezentiĝis tiel natura, intima kaj amika. Esperanto ja sentigas malkaŝecon! Intersalutinte, ni sidiĝis en la aŭtomobilo de Hashi. Ĉar nun estis tempo tagmanĝi, li veturis rekte al tipa japana restoracio. Ene troviĝis nur kvar-kvin tabloj, tamen ĝi aspektis kvieta, delikata kaj lumbrila kaj sentigis veran komforton. Kelnero alvenis. Ĉe ĉiu frazo de Hashi, li nepre kriis: “Haj…haj…”. Post pli ol dek “haj” nia menuo pretiĝis: du bovloj da sup-nudelo kun aldonaĵoj kaj unu telero da printempa pasteĉo: sume kvin -- ili estis menditaj por mi. Nur unu bovlo da nudelo kostis 840 enojn (100 enoj proksimume egalis al 6.2 juanoj) -- preskaŭ valoris kiel 50 juanoj! Sed tio ne mirigis min, ĉar antaŭ ekvizito al Japanio mi jam konis la staton ĉi-rilate.

Denove ni enaŭtiĝis. Hashi veturigis min rekte al sia hejmo, kiu situas apud monteto, rande de la urbo, Ĉirkaŭe regis kvieto. Ni metis la valizon, ripozis ĉirkaŭ 15 minutojn kaj denove eliris. Survoje ni enaŭtigis esperantistinon MUTOU Tacuko kaj poste veturis viziti ŝintoan templon en la urbo Dazaihu-ŝi. Ĝi estas malgranda, sen homa gardo; vizitantoj mem povas libere ĝui en ĝi, sed ili devas demeti ŝuojn por eniri, ĉar en la templo sterniĝas plene ligna planko pura. Pluen, estas korto, kvieta kaj aminda, kie divers-specaj plantoj verdas kaj prosperas. Ŝajnas manki antikvaĵoj, krom malnova puto kaj kelkaj ŝtonaj lampoj. Sole la templo mem sin rivelas impona antikveco kaj pensigas al pasinta pratempo.

Adiaŭinte la templon ni iris al Dazaihu, kie turistoj evidente multiĝis. Estas malgrandaj pontoj, akvofluoj, kortoj, templaj ĉambroj, memorigaj portaloj, sed pli multe estas floroj, herboj kaj arboj. Kompreneble, ĝi estas turismejo. Ni fotis kelkajn fotojn kaj haste foriris. Fine ni vizitis al Kyushu Nacia Muzeo, kie ni ankaŭ hastis, fulmrapide trairis pro la bonveniga bankedo.

Ni atingis la restoracion, kie jam kelkaj esperantistoj atendis nin. Tio estis aranĝo de la amikoj de Fukuoka Esperanto-Societo, kiuj bonvenigas per tiu ĉi vespera bankedo la gaston, kiu venis de malproksima loko. La enhavo sur la tablo estis simpla: rizaĵo, biero kaj kelkaj pladoj legomaj kaj viandaj. Iom mirigis min, ke mi ĉi tie manĝis grandan viandan bulon. Japanoj emas esti kvietaj, eĉ en tia etoso, ili ne faras grandan bruon; kiam ni tostis unu al alia, la krio ankaŭ estis milda. Ĉiu el ili demandis al mi pri la stato de mia esperantumado, de ĉina EM kaj de mia regiona EM. Mi laŭvice klarigis al ili. Evidente, ili malmulte konis pri Ĉinio kaj ĉina Esperanta stato. Laŭ mia opinio, Esperanto povas ludi gravan rolon en interkomunikiĝo inter Ĉinio kaj eksterlandoj. Bela tempo ĉiam estas mallonga. La bankedo dum pli-malpli du horoj finiĝis en intima kaj amika etoso. Kvin homoj ĉeestis. Mi scias, ke probable ni havis nur tiun ĉi renkontiĝon dum nia vivo, tamen nia amikeca floro neniam velkos. Mi metis en miaj tagnotoj tiujn ĉi belajn memoraĵojn.

Tio estas mia unua tago en Japanio, tiel mi multe atentas aferojn, kiujn mi renkontis. Aŭ iri, aŭ veturi tra kelkdekaj stratoj, tamen en Fukuoka mi apenaŭ trovis domegojn. Kio forte diferencis de mia antaŭa imago pri Japanio. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj, precipe loĝejoj prezentiĝas delikataj, puraj kaj enordaj. Japanaj loĝejoj ĝenerale staras apartaj unu de alia; la muroj ĉirkaŭ loĝejoj estas malaltaj sed belaspektaj; la pordoj havas diversajn formojn, sed malgrandajn kaj plaĉindajn. La stratoj ordinare estas mallarĝaj, sed ne obstrukcitaj. Stratoj puraj, kvazaŭ lavitaj per broso. Sur ŝoseoj maloftege okazas superantaŭado kaj aŭta sirenado; des pli strange, ke ne videblas eĉ unu trafika policano, tamen la trafiko bone funkcias. Mi fumas, sed en Japanio tio fariĝis problemo. Ekde elaviadiliĝo mi nur fumis unu cigaredon en la hejmo de Hashi, kie ni ripozis dek kvin minutojn. Preskaŭ ĉie estas ne permesita fumado, eĉ sur strato --- ĉar oni ne rajtas forĵeti cigaredan cindron straten.

Reveninte hejmen, Hashi hastigis, ke mi banu min. Post tio mi surportis japanan negliĝon, kiun Hashi pretis al mi, kaj sidiĝis sur tatamo. Li alportis teon, kaj ni babilis ĝis la dekunua horo. Tatamo estas komforta kaj tiom laŭaree granda kiom la planko. Kiel ajn vi dormas, ĝi ĉiam sekuras. Lulate de somera lunbrilo mi senkonscie eniris en sonĝan hejmon.

Published at 11:33 / 0 comments / 453 visits
This post is public

February 10, 2008

Bela Ŝoforino

La prototipo de tiu ĉi rakonto estas el iu retejo. Antaŭ du jaroj mi adaptis ĝin en Esperanto. Nun mi metas ĝin en Ipernity, iom ŝanĝitan. Vi ne bedaŭrus post la lego.

Published at 15:32 / 2 comments / 838 visits
This post is public

February 11, 2008

Ĉu oni povus esperantigi la vorton Ipernity?

En Esperanta kunteksto la vorto Ipernity ege pikas min. Ĉu oni povus esperantigi la vorton Ipernity? Mi iam vidis IP-n; ĉu povos esti aliaj ebloj? Dankon.

Published at 14:42 / 7 comments / 797 visits
This post is public

February 13, 2008

Ĉu Pentraĵoj Aŭ Skribaĵoj?

La donba hieroglifo estas skribsistemo ĝis nun ankoraŭ uzata ie en Ĉinio. La donba, kiu naskiĝis ĉirkaŭ la 11-a jarcento, havas nur proksimume 1.600 vortojn, sed ili kapablas esprimi ĉion, kion oni volas. Relativa parto el la vortoj reliefiĝas absolutaj desegnaĵoj. Ĝi estas la nuntempe ununura kaj plej primitiva hieroglifo vivanta en la mondo, kaj 'vivanta fosilio' de skriba kreiĝo kaj evoluiĝo en homara socio.

Por koni la hieroglifaĵojn bonvolu malfermi mian fotalbumon.

Ĉiuj materialoj devenis el la libro Donba Kaligrafarto de s-ro He Pinzheng.

Published at 17:18 / 0 comments / 326 visits
This post is public

February 14, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (3)

La 29-an de julio

Je 5:30h, kiam mi vekiĝis, jam ektagiĝis. Mi puŝis flanken la fenestropordon, freŝa aero karesis al mi la vizaĝon. En la aero enmiksiĝis kantetoj de birdoj kaj insektoj --- tio ja estas sonoj de Naturo, kiujn mi jam delonge ne aŭdis. En mia memoro tiujn ĉi kantojn mi aŭdis nur en la montaro de Dean, kie mi loĝis en mia infanaĝeco. Mi loĝas en la ĉambro, kies du flankoj estas garnitaj per fenestropordoj, ekster kiuj estas floroj, herboj kaj arboj --- do mi dormas en la sino de Naturo. Mi povis libere iri kaj reiri inter la ĉambro kaj la ĝardeno. Kiam mi dormas, la fenestropordoj ne estas ŝlositaj, kaj estas nur fenestroj garnitaj per kulvualo, kiuj gardas kiel ŝirmilo. Pri tio mi iom maltrankviliĝis, ĉar mi havis lecionon --- mia propra loĝejo, kvankam sur tria etaĝo kaj garnita per kontraŭŝtelaj pordo kaj fenestroj, tamen ne povis malhelpi dufojan invadon de ŝtelistoj.

Hashi eniris kaj demandis, ĉu mi jam pretas. Mi diris, ke jes. Ni eliris por promeni. Trairinte kelkajn stratetojn, ni jam estis sur la posta monto. Laŭ la serpentanta pado ni supreniris kun bona humoro. Tiu estas asfaltita vojo, sed tiel brila kaj pura, kvazaŭ kiel silka rubando sen ia makulo. La aero estis des pli freŝa; mi plurafoje faris profundan spiradon, ĉar mi volus forporti tiun ĉi puran aeron. Ambaŭflanko de la pado, kvazaŭ serpentanta vojeto sin kondukanta al ermitejo, estas borderita per densa arbaro. Ĉie tra la montaro estas smeraldaj verdaĵoj, inter kiuj sin ornamas tie kaj tie montaj sovaĝaj floroj. Ĵus jen aŭdiĝas pepo de fazano, kaj subite jen leviĝas ĉirpo de cikado. Harmonia kaj belsona muziko! Senkonscie, ni jam staris sur la duondeklivo de la monto. Antaŭ ni estis blua lageto inter montaj ŝtonoj, ĉirkaŭ kiu kreskas prosperaj akvoherboj kaj sur kiu naĝas kelkaj akvaj birdoj. Ĉar la birdoj estis proksimaj al ni, do mi volis intimiĝi kun ili. Okazis stranga afero: kiam ni proksimiĝis al ili, tiuj tuj naĝis al ni anstataŭ tuj ekforflugi. Mi prenis fotilon, tiam ili jam staris ĉe miaj piedoj kaj scivoleme rigardis kun kapo supren mian fotilon. Poste Hashi klarigis al mi, ke ili estas sovaĝaj anasoj; kiam vi prenis la fotilon, ili misopiniis, ke vi donus al ili nutraĵon. (Pardonu min, mi ne portas manĝaĵon!) Somere ili nenien iras, nur restas ĉi tie. Se iu alvenas, ili fulme alnaĝas. Mirinda mondo! Ni atingis la pinton de la monto, kiu ne altas. En la aŭroro ni superrigardis la tutan urbon Fukuoka, kie ni ne trovis domegojn, nur tegmentojn estetike kaj grandioze surmetitajn. Ni revenis laŭ la sama vojo. Mi vere dankas al mia amiko s-ro Hashi, kiu aranĝis tro atenteme por mia vojaĝo. Se homo havis tian promenon, li jam sufiĉis por sia tuta vivo.

Reveninte hejmen, Hashi hastis prepari matenmanĝon. Mi dankas lin, kiu sin okupis por mi pri diversaj aferoj. Je 8:00h ni veturis rekte al Fukuoka Civitana Muzeo, kie ni vagis tra la tuta mateno. Tagmeze ni manĝis tie en delikata kaj eleganta manĝejo. Posttagmeze ni trabutikumis. Mi aĉetis nenion, ĉar la artikloj estis alte kostaj kaj krome aĉeteblaj enlande. Reveninte hejmen, mi iom dormetis.

Poste ni denove eliris por vespermanĝo. Tio estas laŭantikva restoracio elegante dekorita kun forta gusto de originaleco. Hashi demendis al mi, ĉu mi jam mendis la bankedon de la UK. Mi diris, ke s-rino Midori volis por mi mendi, tamen mi opinis ke ĝi ne tiel valorus (65 eŭrojn!). Poste anstataŭ ĝi --- mi aĉetis kaj kunportis enlanden librojn valorajn al pli ol 20000 enoj. Tial li diris, ke ni do prenu “bankedon” hodiaŭ. Aŭdinte tion, mi multe kortuŝiĝis.

Manĝinte, ni veturis nin bani en varmofontejo. Japanaj varmofontoj ĝuas famon. En ĉiu loko troviĝas tiaj ejoj, aŭ subĉielaj, aŭ endomaj. Kiun ni prenis, estas endoma. Ĝi situas sur duondeklivo de monteto, havas sian parkon. La eksteraĵo aspektas impona. Antaŭ ĝi staras kelkaj vicoj da ruĝaj lanternoj, kiujn oni povas rigardi de malproksimo. Tuj kiam ni deponis portaĵojn kaj demetis vestojn, iu mezaĝa virino jam eniris, senafekte kaj senstrabe. Mi tuj min turnis je la postaĵoj kontraŭ ŝi kaj ekpensis, kiel kio okazis. Sed mi rimarkis, ke aliuloj ne evitas ŝin kaj daŭre iras nude. En baseno mi demandis al Hashi, kial ankaŭ virino povas eniri. Ŝi estas servistino, povas libere en- aŭ eliri. (Ne temas nur pri tio. En la sekvanta tago, kiam mi pisis en komuna necesejo, virino ankaŭ eniris, kaj revenigis mian urinon!) Pro la termofonto, reveninte hejmen, mi tuj endormiĝis.

Published at 13:47 / 0 comments / 800 visits
This post is public

February 18, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (4)

La 30-a de julio

Plezuriga la dormo! Ĝis 7:00h mi vekiĝis. Tio estas mia lasta tago en Fukuoka. Matenmanĝinte, mi enmetis mian valizon en la aŭton de Hashi. Hodiaŭ Hashi havos ĉeeston baloti por surlokaj parlamentanoj. Ni veturis al lernejo, ĉar la balotejon oni metas en la aŭditorio de la lernejo. Estis tie pli multaj laborantoj ol balotantoj, eble ni venis tro frue. Hashi lasis min atendi ĉe la pordo, kaj post kelkaj minutoj li eliris. Sekve ni vizitis la estron de la urbeto Sue-machi. Kiam ni eniris en la ofican domon, en kiu ege kvietas, ni trovis neniun. Kiam ni venis sur la trian etaĝon, iu oficistino bonvenigis nin. Hashi klarigis al ŝi nian alvenan intencon kaj ŝi kondukis nin al la oficejo de la estro, sinjoro NAKASHIMA Yuushi. La celo de Hashi estis propagandi Esperanton pere de mi. Li laŭvice raportis al la estro pri la celo de mia vizito al Japanio, la signifo de Esperanto, la stato de la Jokohama Kongreso kaj tiel plu. La konversacio daŭris ĉirkaŭ duonhoro. Ĉe nia foriro, la estro ĝentile donis al mi sian vizitkarton kaj esperis, ke mi denove vizitu al Sue-machi.

Elirinte, ni trastratumis, tagmanĝis, denove trastratumis. Travaginte tri tagojn, mi trovis, ke Japanio estas vere pura, ke mi neniel povis trovi ion tian, kia estas rubujo, tamen sur la stratoj ne troviĝas io ajn forĵetaĵo. Oni havas tian impreson, ke sur iu ajn loko oni povas sidi senĝene.

La trian horon de posttagmezo, ĉe la informejo de trajnostacio, ni renkontiĝis kun sinjoro Tadacuna Nomra (kiu estas malnova amiko de ĉinaj esperantistoj kaj eĉ dumviva membro de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj sinjoro Hazairin R.JUNEP (ankaŭ li estas invitito). Post kelkaj salutaj vortoj, Hazairin forsekvis s-ron Hashi, kaj mi, akompanate de Nomra, aliris al mia alia celloko --- urbeto Arao en Kumamoto. Adiaŭ Fukuoka! Adiaŭ sinjoro HASHIGUCHI Shigejuki!

Je 3:51h ni sidis en la ekspresa trajno al Nagasu. Post unuhora veturado mi atingis la stacion Nagasu kaj Norma daŭrigis sian vojon --- li akompanis min nur dum tiu ĉi distanco ĝuste sur sia vojo. Tuj elvagoniĝinte, mi jam vidis du maljunulojn, kiuj svingis manojn al mi kun rideto. Sendube, tiuj ja estas geedzoj Yasumura. La stacio estas malgranda, nur fera palisaro apartigis min disde la geedzoj. Mi ascendis sur viadukto kaj eliris laŭ ĉirkaŭvojo. Ĉe la elirejo, ni finfine premis la manon unu al la alia. Sinjorino Yasumura Midori estas mia ĉefprizorganto nomumita de JEI --- ŝi prizorgas pri ĉiuj aferoj en mia restado en Japanio.

Post enaŭtiĝo, ni havintos ankoraŭ dekkelkaminutan veturadon. La veturiganto estis ŝia edzo, s-ro Yasumura Ryujiro. La gesinjoroj havas saman aĝon de 66 jaroj. Sed laŭ la maniero de lia manipulado de la aŭto, li ŝajnas esti kiel junulo, tre facilmova kaj tre turniĝema.

Je atingo de la hejmo de Yasumura, ni ekprenis manĝon. Tiel frue manĝi, ĉar iliaj filo, bofilino kaj du nepinoj baldaŭ flugos al sia hejmo en Tokio. La filo laboras tie en filmofarejo. Ili restis ĝis nun nur por vidi min. La manĝaĵo ĝuste plaĉis al mia gusto. Precipe plaĉa al mi estis tiu plado (fiŝaĵo) --- kiel kuiri ĝin mi ne scias ---, kiu havas eksterordinaran bonodoron. Pro ĝi mi multe manĝis rizaĵon. Ĉe la tablo la ridoj varme serenigis, la etoso facile ĝojigis. La familiaro devis foriri. Ni akompanis ilin eksteren. Ili enaŭtiĝis, kaj Ryujiro veturigis ilin al flughaveno.

Gesinjoroj Yasumura vivas en kamparo en la urbeto Arao. Kampoj, montetoj, vilaĝodomoj; arbaretoj, herbejoj, birdoj --- fabela pejzaĝo! La domo de Yasumura estas longakuba “skatolo”, duetaĝa kaj ligne struktura. Ĉirkaŭe kreskas ekzotikaj floroj kaj karendaj herboj; iom antaŭe sterniĝas iom vaste grundo kun densaj sovaĝaj herboj; ankoraŭ plue troviĝas monteto kovrita de densa arbareto, kiu ĉirkaŭiras ĝis la dekstra flanko de la domo de Yasumura. La hejmo ja estas parto de tiu ĉi naturo.

Japana hejmofarto estas komforta, kie homo povas ricevi malstreĉitecon de koro ĝis korpo: li povas nudpiede iri, ĉie sidi kaj kuŝi; ie ajn legi kaj tetrinki; fenestroj kaj pordoj sin almetas tuj proksime al la grundo. Mi ofte sidis ĉe la fenestropordoj --- do mi sidas en la naturo --- aŭ por mediti, aŭ por rigardi malproksimen, aŭ por legi.

Tio estas mia tria tago en Japanio, sed mi jam havis nemalmultajn okazapensojn. Japanio estas lando, kie ĝia civitanaro ĝuas longan vivdaŭron: la unuan lokon en la mondo okupas la virina averaĝa longviveco, la duan okupas la vira. Pri la kialo de la longviveco mi konkludis jenajn kelkajn: 1) La japanoj emas kvieti, ĉu ĉe manĝado, veturado, irado aŭ ĉe parolado. Ĉie prezentiĝas kvieto. Kvieto atingigas al bondezirita celo; meditado kulturas altan animon. 2) Ili intimiĝas al naturo: iliaj loĝejoj ĉiam harmonias kun la natura medio. 3) La dietoj ĝenerale estas sobraj, legomoj ofte prenataj, teo plej ŝatata. 4) higieno alte atentata. 5) Ili emas legi --- en iu ajn familio mi povas vidi multajn librojn kaj periodaĵojn.

Published at 06:57 / 0 comments / 904 visits
This post is public

February 21, 2008

Vi estas benataj el Ĉinio

Gekaraj, en Ĉinio hodiaŭ estas Lanterna Festo, grava tradicia festo, kiu okazas en la 15-a de la unua monato ĉiujare laŭ luna kalendaro. Nun rigardu la lunon - kiom ronda kaj brila ĝi estas! Ĝi estas la unua plenplena luno en la nova jaro kaj aludas la komencon de reviviĝo de ĉiuj estaĵo sur la Tero. Nun eku kun belaj revoj kaj bonaj deziroj!

Vi estas benataj el Ĉinio.

Published at 13:47 / 2 comments / 457 visits
This post is public

February 24, 2008

Por Via Sano

En frosta vetero oni ne povas elteni malvarmegon. Tiam, kiel oni faras? Nun mia amiko Hori Yasuo el Japanio donis al ni bonegan proponon. Li diris: "Banu vin nur suban korpon pli ol 30 minutojn kaj ĉiam surportu 5 parojn da ŝtrumpetoj por varmigi viajn krurojn por ke la sango glate fluu. Tio estas senpaga kaj tre efika. Mi jam praktikas tiun manieron tri jarojn kaj treege saniĝis. Jam pli ol 3 jarojn mi neniam vizitis kuraciston."

Bonan sanon al vi.

 

Published at 10:03 / 0 comments / 328 visits
This post is public

February 28, 2008

Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio (5)

La 31-a de julio

 

Enlitiĝi frue, ellitiĝi ankaŭ frue. Je mateniĝo mi senbrue forŝteliĝis, ne ĝenante la mastrojn. En la domo loĝas nur tri personoj: la geedzoj kaj la olda patrino 93-jaraĝa de Midori --- kiu ĉiam kuŝas dumtagnokte. La gefiloj havas sian vivon en diversaj lokoj. Tiam kvazaŭ staris nur mi inter la Ĉielo kaj la Tero, kaj ĉiuj aliaj estaĵoj ankoraŭ restis en sia dormo, tiel dolĉa kaj tiel kvieta. Mi paŝis sur la vojo inter kampoj kun matena sunbrilo. La plantoj sur la kampoj plejparte estas rizo, sed strange, ke en la rizejoj ne estas akvo, kvankam la tero estas malseka. Mi rigardis retroen, ke kunfandiĝas la arbaretoj kun vilaĝaloĝejoj. La vilaĝoj ne similus al vilaĝoj, ĉar sen evidentaj limoj. La loĝejoj kun siaj kortoj, kiuj havas sian pordon, estas apartaj unu disde alia, sin dismetas sur la kamparo.  

 

Kiam mi revenis, Midori preparis matenmanĝon. Ŝi familiare demandis al mi: “Promenis?” Midori estas tre bonkora kaj afabla, ĉiam kun serena rideto kaj ĉe ŝia parolado ĉiam kun milda voĉo. Miajn vestojn ŝi ĉiutage lavas, sekigas en la suno, faldas en ordon kaj metas ĉe mia litaĵo. Mian ĉiutagan manĝaĵon ŝi atenteme preparas kaj ĉiufoja manĝaĵo ne estas sama. La edzo de Midori, s-ro Yasumura Ryujiro estas bona amiko de la ĉina popolo kaj konsilano de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en Kumamoto. Li donacis al mi libron eldonitan de la ĉina Arkeologia Eldonejo Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj serion da poŝtakartoj kun la sama titolo. La donacoj reale surprizis min. Mi povas resti en la familio Yasumura danke al ilia plaĉo al Ĉinio.

 

Post matenmanĝo, Ryujiro veturigis min al la stacio Nagasu. Li ne komprenas Esperanton, do ni nin signis per ĉiuj korpopartoj. Li aĉetis por mi bileton kaj mi mem veturis trajne al Kumamoto. En la trajno neniu parolis, nur kvieto regis. Sola mi rigardis eksteren tra fenestro. Nur post duonhoro mi jam estis en Kumamoto, kie akceptis min surloka esperantistino NAKAJAMA Kuniko. Ni veturis per aŭtobuso, en kiu komence estis nur ni ambaŭ. Mi iom zorgis, ĉu ĝi perdus sian kapitalon --- laŭ la tuta vojo nur kelkaj klientoj suraŭtiĝis. Ni atingis la cellokon, kie troviĝas vasta placo, ĉe kies fino estas Kastelo Kumamota kiun ni vizitas. La malnova Kumamoto estas unu el la plej tri famaj urboj. Ĉiusezone tie ne mankas turistoj movoplenaj. Ĝi estas konstruigita dum-sep-jare de KATO Kiyomasa por sin defendi kontraŭ fremdaj malamikoj. En la kastelo de 12 kvdrataj kilometroj restas forlasitaj tranĉeoj, urbomuregoj kaj ŝtonbaraĵoj konstruitaj laŭ la naturaj riveretoj. La ĉefa domego altas ĝis nuboj, tegmentorandoj flugas en ĉielo. La dombazo estas fortika, dika, alta kaj dekliveforma. Ni ascendis sur la plej alta etaĝo kaj superrigardis la tutan panoramon de Kumamoto.

 

Elirinte el la kastelo, ni piediris tra stratoj grandaj kaj malgrandaj. Interalie ni vizitis Muzeon pri Manmetiaĵoj, kie riĉe kolektiĝas ekspoziciaĵoj. Tagmeze ni manĝis en forte romantika manĝejo, kun milda kaj sentema muziko.

 

Post la manĝo ŝi gvidis min trabutiki diversajn vendejojn. Mi nur observis, sed nenion aĉetis. Ĉirkaŭ la 4-a horo ŝi kondukis min al oficejo de etaĝodomo. Mirigis min, ke Ryujiro tie atendas nin. Tio estas la oficejo de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en Kumamoto. Ryujiro unufoje venas ĉi tien ĉiusemajne.

 

Mi ne scias, ĉu tio estas intenca aranĝo aŭ okaza hazardo: alveni per trajno kaj reveni per aŭto. Tielmaniere mi povas pli multe observi Japanion de malsamaj flankoj kaj anguloj. Mi elkore dankas al la japanaj geamikoj pro ilia prizorgema aranĝo. Sur la vojo al hejmo estis nur mi kaj Ryujiro. Li ege fervore prezentis al mi la pejzaĝojn laŭ la vojo, sed mi nenion komprenis, eĉ unu vorton. Poste li ŝanĝis la lingvon kaj uzis la anglan. Fakte, ankaŭ li ne lertis en tiu lingvo, nur balbutante kelkajn limigitajn vortojn. Survoje mi komprenis nur du vortojn: orange kaj sea. Poste Midori ridis al ni pri tio, ke ni estas “duvortaj amikoj”. Mi kaj Ryujiro ĝojis pri tia titolo. Sed interkomunikiĝo sen komuna lingvo estas vere granda bedaŭrinda. Kiel povus funkcii la mondo sen Esperanto?

 

Post unuhoro ni finis tiun ĉi neordinaran vojaĝon.

 

Published at 15:07 / 0 comments / 867 visits
This post is public

February 29, 2008

Kio okazis kaj okazas en Darfur, Sudano?

La Darfura problemo verŝajne estas forte atentata de la internacia socio. Mi scias nur, ke iam okazis genocido kaj akra konflikto en Darfur, Sudano, sed pri la detaloj mi scias nenion. Kial ili okazis kaj kian rezulton kaŭzis? Kia situacio estas nun? Verŝajne ekzistas granda diverĝo pri la problemo inter diversaj landoj. Pro kio estiĝis la diverĝo?

Published at 17:23 / 3 comments / 988 visits
This post is public

( 14 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...