Minosun Published on June 25, 2008
by Minosun

Minosun's blog

Browse posts
jubilea nombro de 10000 vizitintoj
Posted on August 25, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Ĉina Valentena Festo
Posted on August 7, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Pekinaj Olimpikoj multe faris rekordojn
Posted on July 13, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Kiel respondi?
Posted on June 28, 2008
20 comments (latest 16 months ago)
Porko postvivis post 36 tagoj
4 comments (latest 16 months ago)
Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro
Posted on June 19, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
Kiu Tago Estas Hodiauh?
Posted on June 13, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Ovo en mano de virino...
Posted on June 4, 2008
7 comments (latest 17 months ago)
La Plej Novaj Donitaĵoj el La Tertreme Plagita Regiono
Posted on May 24, 2008
1 comment (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 375 times

Porko postvivis post 36 tagoj

Wednesday June 25, 2008 at 02:58PM

Porko postvivis post 36 tagoj

 

La fortega tertremo okazinta 21-an de majo en Wenchuan de la provinco Sichuan kaŭzis multnombran morton de estaĵoj, sed en ĝi ankaŭ kreiĝis multaj vivaj mirakloj. Porko de kamparano estis savita de armeanoj el la ruinaĵo en 17-a de junio --- jam 36 tagojn post la tertremo.

 

Tio estis dika porko, kiu pezis 150 kilogramojn antaŭ la tertremo, sed kiam ĝi elsaviĝis, la pezo malpliiĝis al 50 kilogramoj. Veterinaro Pan analizis, kial la porko povis postvivi post 36 tagoj:

 

1.      Ĝi havis 0.5 metron altan spacon post la tertremo. La alteco malpermesis ĝin stari kaj multe sinmovi, tio garantiis konservi ĝian energion.

2.      Dum esti entenata, ĝi manĝis nur lignokarbon, kiu falis ĉirkaŭ ĝi de subtegmento.

3.      Ĝia diko helpis al ĝi.

4.      Kelkaj pluvoj ĝin malsoifigis.

5.      Kaj laste, sed grave, ĝi volis vivi. Ne imageble, kiel ĝi eltenis la malfacilaĵojn dum tiel longa tempo?

 

“Ĝi estas porko korskuanta la homon. Lasu ĝin vivi ĝis ĝia natura vivfino, ĉar ĝi treege sopiras pri vivdaŭrado!” Multaj civilanoj kaj retanoj apelaciis, ke ne faru ĝin surtablaĵo. Konstruota Tertrema Muzeo laŭis la apelacion kaj aĉetis la porkon kontraŭ 3008 juanoj por vivteni ĝin ĝis ĝia natura morto.

 

Oni donis al la porko novan nomon: Zhu Jianqiang (Porka Nefleksebleco).

 

 

4 Comments / add your comment?

Favoro Zheng says:
hehe bone . mi legas artikolo cxitiu . ankau porko estas grada kaj nefleksebleco .sed tertremo estas terura .menso estas lernebla .
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Mirna Marino says:
Kara...ecx la porkoj en cxinujo estas nevelkemaj vivesprimoj! Mi admiras la cxinojn kaj nun tiun porkon! ;-D Mi estas "porko", laux la cxina tradicio de horoskopo. Mi simpatias al tiuj bestoj, kaj oni scias, ke ili estas tre sentemaj kaj amemaj bestoj, kia mi mem! (malgraux la fakto, ke kiam iu porko kolerigxas... ili krias kaj sin jxetas braveme kontraux la minacanoj! Kia mi ;-))
De tie cxi, el Brazilo, mi balotas favore al la vivado de tiu
Zhu Jianqiang..tamen, por mi, malklera okcidentulino, tiu nomo tre similas grafie al
Zhao Jianping...! ;-)))) rsrsrs...

Amike via!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Aha, ege interesa komento! Zhao Jianping fieros por Zhu Jianqiang. Kaj vi, kara, havas braveman kaj ameman beston --- porkon kaj mi --- muson, tre malgrandan kompare al la via sed spritan... Muso alte salutas al Porko...;-)))
Posted 16 months ago. ( permalink )
Miaohui says:
Ankaux mi admiras pri la porko travivinta la teruran tertremon. Tio denove provis la opinion, ke "kun firma volo oni povas konkeri cxion".
Mi jxus esperantigis rakonton, kies dua cxapitro priskribis la similan aferon. La ligilo de la tradukajxo estas www.ebudhano.cn/espero/archives/502-52,-539.-Reo-Fruktabundulo-kaj-Reino-Sivali-1-2.html
Posted 16 months ago. ( permalink )
Miaohui edited this comment 16 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...