Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro

Iunokte, la luno brilas, zefiro karesas. De malproksime, kie dormas montaro kaj Lugu-lago kiu etendiĝas ĝis la piedo de la montaro, apenaŭ aŭdiĝas ekbojo; mosa viro en rendevua kostumo alproksimiĝas sur zigzaga vojeto, kiu kondukas al vilaĝo, verŝajne kun kelkaj familioj.

 

Li hezitas antaŭ domo pro ekscitiĝo, iom poste li tamen fajfis trifoje inter fingroj kaj lipoj. Tio estas antaŭdifinita rendevua signo. La pordo malfermiĝas antaŭ belvizaĝa virino, ankaŭ en festa vesto. La viro sekvas sian koramatinon en ŝian buduaron… Ĉe la mateniĝo li foriras de sia amatino - se procize diri - sia edzino kaj aliras sian hejmon por novtaga laboro.

Tio estas oftaj scenoj en la mosaj vilaĝoj, kie troviĝas treege eksterordinara geedziĝmoro, nome ‘Viziteska Geedziĝo’, kiun havas nur la mosoj (anoj de unu el la ĉinaj minoritatoj kun kvardek mil da loĝantaro). Ili vivas en la regiono Liĝan de la provinco Junnan. La mosoj (fakte nur parto el ili) restas ankoraŭ en la matriarka socio. Viro, se li korinklinas iun virinon, devas nokte enviziti ŝian hejmon por ĝui geedziĝan vivon kaj je tagiĝo foriri de la domo, t.e. ili ne povas tagvivi kune laŭ la moro. La mosoj vivas dumvive kun sia patrino, havante patrinan familinomon. La viroj ne edziĝas kaj la virinoj ne edziniĝas, sed ili havas geedziĝan vivon nur dum nokto kaj nur ĉe virino. Ilia kuniĝo cele estas nur por generi idaron.

La infanoj naskitaj de mosoj estas nutrataj kaj edukataj de virinflanka familio kaj ne vivas kun sia patro. Mosa viro (patro) vizitas siajn fil(in)ojn kun donacoj nur kiam ili naskiĝis aŭ en festoj. Li ne havas devon nek respondecon helpi siajn gefilojn, li respondecas nur pri la gefiloj de siaj fratinoj. Kaj kiam li maljuniĝas, liaj genevoj prizorgas lin ĝis li mortas.

La viziteska geedziĝo inter moso kaj mosino entute baziĝas sur amo, kiu decidas kiom da tempo daŭriĝas ilia geedziĝa rilato. Ilia kuniĝo estas plenlibera, ne konsideranta statuson kaj eknomiajn kondiĉojn de la amat(in)o, nek dependanta de sia patrino aŭ aliaj personoj, kaj ilia disiĝo ankaŭ estas tute libera: se la amo ŝrumpas, la mosino ne plu malfermas la pordon; se la samo okazas ĉe la moso, li diras: “Estontece mi ne vizitos vin.” Tiam la geedziĝeco finiĝas deklarate.

Laŭ konigo, tiu ĉi geedziĝa sistemo estas unika poliginio nun ankoraŭ praktikanta en la mondo. Pro ĝiaj ekzoteco kaj allogeco kelkaj eksternaciaj ĉinviroj vizitas al la vilaĝoj por provi envizitadon, sed neniu sukcesis, ĉar la mosinoj rifuzas enviziton de eksternaciuloj.