Minosun Published on April 12, 2008
by Minosun

Minosun's blog

Browse posts
Kiu Tago Estas Hodiauh?
Posted on June 13, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Ovo en mano de virino...
Posted on June 4, 2008
7 comments (latest 17 months ago)
La Plej Novaj Donitaĵoj el La Tertreme Plagita Regiono
Posted on May 24, 2008
1 comment (latest 18 months ago)
Mia Libreto EldoniÄťis
Posted on April 25, 2008
5 comments (latest 17 months ago)
Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui
4 comments (latest 19 months ago)
Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 17 months ago)
Helpu min, mi petas
Posted on March 26, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
La Aferoj, Kiujn Okcidentaj Turistoj Vidis en Lasao, Tibeto
Posted on March 22, 2008
9 comments (latest 17 months ago)
Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta
Posted on March 22, 2008
3 comments (latest 20 months ago)

Keyword tags

intervjuo
Minosun
televizia stacio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 445 times

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

Saturday April 12, 2008 at 02:46AM

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

 

Hieraŭ posttagmeze (vendrede la 11-an de aprilo) en mia propra hejmo mi akceptis intervjuon de la Televizia Stacio de la Distrikto Yushui en mia urbo Xinyu. En tiu ĉi distrikto vivas 67 cent-mil enloĝantoj.

 

La origino de la afero estas interesa. La lastan sabaton mi hazarde kaptis specialan televizian programon Vento de Yuanhe (Yuanhe estas nomo de rivero en la urbo Xinyu) de la Tetevizia Stacio Yushui. La programo ĉiusemajne prezentas unu personon, kiu faris elstaran kontribuon en iu(j) kampo(j). Dum mi rigardis la programon, kiu prezentas poeton el nia distrikto, ekvenis al mi la ideo, kial mi ne povus surtelevidiĝi – ankaŭ mi faris multon por Esperanto kaj iagrade akiris laŭdindajn atingojn. Kaj cetere, multaj ne konas pri mi, nek pri la signifo de mia laboro. Kial mi ne min prezentu al la socio kaj propagandu Esperanton profite el tio. Jen, hieraŭ antaŭtagmeze mi vizitis la stacion kaj feliĉe la estro akceptis min. Koncize kaj rekte mi klarigis al li mian alvizitan celon kaj montris miajn “grandajn” kontribuaĵojn. Tute ekster mia atendo, la estro trovis en mi “gravan homon”, kiu raras en nia distrikto, kaj siatempte tuj decidis: “Do vi vin iom preparu; posttagmeze ni intervjuos vin en via hejmo.”   

 

Je la 3a horo posttagmeze ili akurate venis. Sume tri homoj: ĵurnalisto, televizia kameraisto kaj asistantino. Ili demandis, kamerais, fotis, kontrolis kaj eĉ legis tion, kion ili ne komprenis. Mi do respondis, pozis, klarigis kaj montris miajn verkojn kaj tradukojn en paperaj kaj enretaj, leterojn el eksterlandoj kaj fotojn faritajn en alilandoj. La intervjuo daŭris unu horon kaj duonon. Ili kontentis pri mia konduto dum la intervjuo, ĉar mi pozis nature, parolis trankvile kaj bone priparolis, kio estas Esperanto, kia signifo estas mia laboro, kiujn atingojn mi akiris, kaj tiel plu.

 

La speciala programo pri mi surtelevidiĝos en la sekvantaj sabato, dimanĉo kaj post tiuj lundo (19,20,21 de aprilo).

 

4 Comments / add your comment?

Zhang Xuesongpro says:
Vere gratulinda!!!
Espereble Esperanto floros de via distrikto al via urbo.
DaĹ­rigu...
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles says:
Tre bone, amiko! Aperigi E-on sur la televidon estas ĉiam grava oportuno por ties diskonigo.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Karaj Zhang kaj Cesar, dankegon pro viaj kuraghigoj. Amike via.
Posted 19 months ago. ( permalink )
verdeca says:
Grandulon.Efetive,en cxinio trovigxas multaj entuziasmaj kaj kontribuemaj esperantistoj kiel vi .Por intersxangxo de opinioj pri diversaj tempoj inter diverslandaj esperantistoj,ili senlace kaj diligende laboras ,kompreneble kun la celo starigi amikecon de diversnaciaj popolanoj kaj garantigi la pacon de la terglobo.
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...