Mia Vojaĝo en Japanio

 

Mia realiĝo vojaĝi en Japanio kaj partopreni en la Jokohama Kongreso dankas al Japana Esperanto-Instituto, kiu finence invitis min pro mia aktiveco en Esperantumado, kaj al miaj japanaj prizorgantoj ĉefa kaj subĉefaj, kiuj donis al mi hejmecan kaj malavaran helpon. Dum mia 15-taga fascina restado en Japanio mi ĉiam impresiĝis pulse kaj impulse.

 

La unua persono, kiun mi renkontis en Japanio, estis sinjoro Hashiguchi Shigejuki en Fukuoka. Li estas serioza, delikata kaj prizorgema. Antaŭ mia ekiro al Japanio, li ellaboris por mi treege detalan vojaĝohoraron. Dum la tutaj du tagoj en la urbo, mi loĝis en lia domo, manĝis en lia hejmo kaj diversaj restoracioj, dormis sur tatamo kun japana negliĝo, promenis inter verdaj arboj, laŭiris trotuarojn, vizitis muzeojn, templojn kaj pitoreskejojn, ripozis ie ajn, kie certe ne mankis al mi interesoj, ĝuis banadon en endoma termika fonto, festenis kun surlokaj esperantistoj… Oh, mi anhelas. Tiuj ĉi verboj sufiĉe klarigis la intencon de Shigejuki, ke mi laŭeble konu japanajn aspektojn en tiel mallonga tempo… Kaj nun, kiam mi estas en mia propra hejmo, lia prizorgado ankoraŭ ne ĉesis: antaŭ kelkaj tagoj li sendis al mi fotaron prikongresan en lumdisko, kiun li mem faris.

 

En la tria tago, en Arao-trajnostacio mia ĉefhelpanto, sinjorino Jasumura Midori kaj ŝia edzo bonvenigis min. Nun mi restis en la hejmo de Midori en Kumamoto. La loĝdomo duetaĝa, kie mi fartis, staris aparta, japaneska, kun multe lokaj ornamaĵoj preskaŭ el ligno. Ĉirkaŭ ĝi kreskas malsame specaj kaj formaj plantoj. Iom fore etendiĝis kampoj delikataj kulturitaj. Mateniĝe aŭdiĝis venteto kaj pluveto, posttagmeze klare ĉirpis insektoj, nokte sonetis mia meditado. Ĉarma loko. Bela medio. Ĉie kvietis kaj puris. Mi ekhavis impreson, ĉu la cirkonstancioj helpas japanojn havi longan vivdaŭron. Sinjorino Midori donis al mi multe finencan helpon, delikatan prizorgon kaj serenan patrinecon. Ĉe ŝi mi sentis min familiara kaj grande amikeca.

 

En la sekvanta tago, al alia helpanto, sinjorino Nakajama Kuniko vicis ĉiĉeroni min. La tago belis, la suno brilis kaj mi viglis. Ni veturis per aŭtobuso, en kiu komence sidis nur ambaŭ ni. Mi diris, ke ĝi estas nia speciala veturilo. Elaŭtobusiĝante, mi jam ekvidis imponan, grandiozan kaj evidente antikvan kastelon, tio ja estas Kumamota Kastelo. Ni ascendis laŭ la ŝtuparo kaj staris sur la plej alta etaĝo, superrigardante la tutan panoramon de Kumamoto. Mirigis min japanaj antikveco kaj moderneco.

 

Alian tagon, la unuan de aŭgusto, Sinjoro Kino akceptis min kun sia aŭto. Li cetere estis mia kontaktanto en la reto por mia vojaĝo anstataŭ s-rino Midori, ĉar ŝia komputilo ne funkciis. La ekskurso plenis je naturaj aferoj: en Antaŭakva Templa Ĝardeno --- mi nomis ĝin homa paradizo --- la montetojn kronas smeraldaj herboj kaj nigreverdaj arboj, malgrandaj kaj varie formaj; en la akvo libere naĝas fiŝoj, kiuj amase sin direktas al vi, se vi ilin fotas; la vojetoj zigzagas, ĉiam sin kondukante al nova pli mirinda loko, kie oni nepre haltas pro ĝia allogeco; nu, eĉ pli gapige --- nun ni staris ĉe la rando de la kratero de Vulkano Aso, la plej granda kratero tra la mondo. Tiumomente el ĝi ŝprucis fumoj, kiuj --- Kino diris --- estas venenaj. Li diris ankoraŭ: “la ŝpruco de fumoj estas malofta, sed vi renkontis la fenomenon.” Mi ridete respondis: “Esperanto kaj Zamenhof favoras min!” Vespere ni havis grande intiman bankedon kun surlokaj samparolantoj kaj s-ro Hazairin el Indonezio en la familia restoracio de s-ro Takeshi Joshida, kiu estas amiko de Kino.

 

Mi loĝis kvar tagojn en la domo de s-rino Midori. Je la 3a ni kune flugis al Jokohamo, mia fina celloko. Kie mi enloĝis en marista hotelo, Escale Yokohama. Samĉambranoj estis Tadacuna el Japanio, Hazairin el Indonezio, Song Jingquan kaj mi el Ĉinio.

 

La kongresa vivo grande diferencis. Ĉi tie troviĝis alistilaj ĉarmoj: Kunveno post kunveno. Prelego, denove prelego. Vesperoj, jen nacia, jen internacia. Ĉie paperoj, kurieroj, propagantiloj, gazetoj, dokumentoj kaj ioj aliaj similspecaj. Kongresanoj klopodis babili, disduti, paroli, paroligi, prelegi, oratori, kanti, klarigi … kaj eĉ fluege kaj verve anonci ĉe aŭkcio. Intense, serioze, bonorde, efike kaj plene sukcese. La kongreso plene montris talenton, fervoron, saĝon kaj gastamon de nia japana samideanaro.

 

Tuj post la UK mi laŭvoje vizitis kelkajn urbojn en mia lando, kiaj Shanhajo, Suzhou, Hangzhou, Duobao Templo kie aktivas bonzaj esperantistoj, por raporti miajn spertojn kaj pensojn en mia restado en Japanio.

 

Mi dankas. Mi sincere dankas al tiuj, kiujn mi menciis ĉi-supre, precipe al s-rino Midori, kiu donacis al mi librojn volorajn al dek mil enoj kaj multe aliajn helpojn. Kaj kun danko mi ne povas forgesi s-ron Hori Yasuo, estrarano de UEA, kiu sendis al mi siajn librojn Raportoj el Japanio por ke mi konu Japanion, antaŭ mia ekveturo, kaj s-ron Harada Tsukuru, tre famkonata vicitano en Skajpujo, kiu multe helpis min en la reto por mia vojagho.  

   

Aparte mi dankas al JEI kaj japana esperantistaro, kiuj donis al mi tiom belegan bonŝancon koni Japanion, sperti la kongreson kaj konatiĝi kun tiom belaj kaj neforgeseblaj amikoj.