La 2-a de aŭgusto

 

Ekde mia alesto al la hejmo de Midori, ĉiutage mi veturas inter Arao, Nagasu kaj Kumamoto, neniam haltigante miajn paŝojn. Ĉiutage malsama persono akompanas min; ĉiutage estas malsama loko, kiun mi vizitas. Povas dirite esti kulmina la prizorgemo de la japanaj amikoj.

 

Finfine mi havis duontagan senokupitecon povi ripozeti en hejmo --- ĉu tio ne estas intenca “plano”? Mi sidis antaŭ la fenestropordoj, legante libron donacitan de mia amiko. Subite, susure pluvetis. Iome post iom la pluveto densiĝis kaj fine fariĝis pluvonebulo. La fono de la pluvonebulo estas malklara konturo de la monteto, malprecizaj profiloj de la ekzotikaj arboj kaj nebula vasteco de la sovaĝejo. La bildo kvazaŭ estus miraĝo. Mi haste formetis mian libron, puŝis la pordon kaj eliris. Mi staris en la pluvo. Ryujiro urĝe sekvis min, kunportante grandan nigran ombrelon, kaj tenis ĝin super mia kapo. Pluvon sekvas nova vetero. Ĉu al homo ne okazas la samo? Vere mirinde, mi jam havis multajn tagojn en Japanio, ĉiutage klopodis vagi ekstere, neniam renkontis pluvon, sed hodiaŭ kiam mi ripozetas, mi ĝuis la miraklon de pluvo. Ne estas malvera, ke bona pluvo konas “ĝustan tempon”.

 

Antaŭ tagmanĝo, venis aŭto, el kiu aperis kvin homoj. Jen familio: geedzoj, kiuj estas esperantistoj, kaj iliaj tri gefiloj. La edzo havas bonan Esperantan nomon: Printempo. Krom la japanan kaj Esperanton li parolas ankaŭ la anglan, la mandarenan kaj la kantonan. La edzino estas elmigrinta ĉino. Ili konatiĝis en Hongkongo, kiam ili tie lernis Esperanton. Tiel ekestis tiu ĉi internacia geedziĝo.

 

Post tagmanĝo, la familiaro kaj mi veturis al la naskiĝloko de modernepoka amikeco inter Japanio kaj Ĉinio --- Muzeo pri la fratoj Miyazaki. La pluvo ankoraŭ falis, ĉie estus kvazaŭ lavite. La aero freŝis, la vidaĵoj amindis. Printempo ŝajne forgesus la vojon kaj, farinte kelkajn ĉirkaŭveturojn, finfine trovis la pordeton nerimarkindan. Ĉe la enirejo estas homalta steleo, sur kiu estas la epigrafo skribita de LIAO Chengzhi: “La loko, kiun iam vizitis sinjoro SUN Zhongshan”. La muzeo estas malgranda, sed tre kvieta. Krom ni kelkaj, neniu turisto restis tie. Ene troviĝas nur la malnova loĝejo, en kiu antaŭe loĝis la familio de Miyazaki, kaj vico da du duetaĝadomoj kunligitaj, kiuj estas materialejoj. SUN Zhongshan dufoje vizitis en Arao la hejmon de Miyazaki. Unuafoje estis en la jaro 1897, kiam SUN fuĝis al Londono kaj estis tie arestita de la ambasadorejo de Qing-dinastio. Post multaj riskoj li fuĝis al Jokohamo kaj poste en Arao pasigis dusemajnan fuĝantan vivon. Duafoje en 1913, post la lanĉiĝo de la Revolucio de 1911 kaj la stariĝo de la Ĉina Respubliko li faris oficialan viziton al Japanio. La fratoj MIYAZAKI (Torazo, Tamizo kaj Yazo) estis “hereoj, kiuj asistis al SUN Zhongshan kaj dediĉis sin al la revolucio”, kaj intimaj fratoj de SUN Zhongshan. SUN iam diris: “Estas la fratoj Miyazaki, kiuj oferis sin por la revolucio.” MIYAZAKI Tamizo estis ankaŭ unu el kvar japanoj, kiuj ĉeestis ĉe la lasta horo de SUN Zhongshan.

 

Primtempo alportis min al la hejmo de Yasumura, kaj, adiaŭinte al la mastroj, venis siahejmen kun siaj edzino kaj gefiloj. Post vespermanĝo, Midori diris al mi, ke Hashi telefaksis mesaĝon, ke morgaŭ tajfuno surteriĝos al la insulo Kyushu, kaj ke li rekomendis, ke ni pretu kontraŭpluvilon kaj manĝaĵon --- ĉar morgaŭ ni forflugos al Jokohamo. Mi ordigis la envalizajn objektojn, kiam Midori eniris kun du grandaj plastaj toloj --- unu por kovri la korpon kaj la alia por envolvi la valizon --- kaj eĉ kun ok tinoj da tujmanĝeblaj nudeloj por mi!

 

Tempo fluas rapide. Mi ĉiam restas en hastado. Morgaŭ mi devos fari adiaŭon al Arao, la aminda loko, la aminda hejmo!