La 1-a de aŭgusto

 

En la hejmo de Yasumura mi dormas ankaŭ sur japana tradicia tatamo, sed ĝi estas pli granda ol tiu de Hashi. La tri flankoj de la ĉambro, kie mi dormas, estas lignaj muroj, du el kiuj povas esti puŝeblaj flanken, kaj la alia flanko al ekstero estas vico da fenestropordoj neniam ŝlositaj, de kie mi povus korpeturniĝi en la “naturon”. Kiel en la hejmo de Hashi, ankaŭ en tiu de Yasumura ne estas klimatizilo, nur malgranda elektra ventumilo. Fakte, ĝi estas malofte uzata; kiam mi dormas, mi devas min kovri per maldika litkovrilo. Nokte mi ŝatas sidi ĉe la fenestropordoj por fumi, aŭskulti ĉirpon de someraj insektoj en la bosketo. Kelkafoje mi povas aŭdi sonon de piedpaŝoj de besteto --- mi leĝere puŝis la kulvualan fenestron, elkore esperante, ke ĝi eniru sidi por akompani min, sed ĝi ŝajne ne volus amikiĝi kun mi, forkuris en la sovaĝejon sub la lunlumo. Rigardante la brilan lunon, mi pensis, ke la lunlumo estas sama, la naturo estas sama, la homa koro ankaŭ estas sama, sed kial ekzistas tiom da malpaciĝoj kaj konfliktoj en la hamaro. Esperanto ne povas solvi ĉiujn problemojn de la homaro, tamen ĝi povas almenaŭ pacigi la homojn.

 

Midori eniris kaj demandis al mi afable kiel kutime: “Ĉu vi bone dormis?” Ŝi urĝis min matenmanĝi, ĉar sinjoro Kino atendos min en Kumamoto. Post matenmanĝo denove mia duvorta amiko veturigis min al la stacio Nagasu. Kiam mi atingis Kumamoton, s-ro Kino svingis malgrandan verdan flagon. Tio estas nia flago, kun ĝi esperantistoj neniam perdis sian orientiĝon. Kino, iom malalta, iom dika, aspektas kiel la budho Majtrejo. Je unua vido oni povas konstati, ke li estas afabla homo.

 

Antaŭ mia ekiro al Japanio, miaj japanaj amikoj rekomendis, ke mi kunportu pluvombrelon, sed dum kvin tagoj en mia restado en Japanio mi ne vidis eĉ unu guton da pluvo; ĉiutage la suno brilas, la temperaturo ĝenerale estas ĉirkaŭ 30 celsiaj gradoj, kiuj taŭgas por mia korpo. Hodiaŭ denove estas serena vetero. Tre bona tago por ekskurso. Ni aŭte veturis al Ĝardeno Suizenjhi. Enironte en ĝin, mi jam vidis vaste verdan vegetalaron. Kiam ni eniris, ege surprizis min la vidaĵo: nenie ne estas verdo. Ĉiuaĵoj estas verdaj: la monteto, la akvo, la arboj, la herboj, kaj eĉ la malnovaj tegmentoj sur kiu kreskas musko. Vere eksterordinara majstroverko farita kvazaŭ de iu superhoma, kvankam ĝi havas homfaran spuron. Mi ekstervole kriis: “Hommonda paradizo!” La ĝardeno antaŭe estis privata, kiun vasalo HOSOKAWA Tadatoshi konstruigis antaŭ ĉirkaŭ 300 jaroj. En ĝi troviĝas miniatura Fuĵi-monto, kiun komplete kovras lanuge egalelongaj verdaj herbetoj. Ĉirkaŭ la monteto estas diversspecaj pintfoliaj arboj, lageto, fontano kaj forme groteskaj ŝtonoj. En la fontano movas multaj grupoj de karpoj, pri kiuj mi ekinteresiĝis --- mi kaŭris ĉe la akvobordo, sed la fiŝoj ŝajnis pli interesiĝi al mi ol mi al ili. Ili amase naĝis al mi. Ĉu ili atendas, ke mi ĵetu nutraĵon? Mi elprenis fotilon, ili komprenis kunlaboron kaj ja amasiĝis kune por ke mi bone fotu.

 

Promenante, ni renkontis turiston el Taiwan. Junulo, studanta en Chengdu. Li rigardis min kiel lertulon pri la japana lingvo, ĉar mi parolas kun Kino tiel libere. Poste mi fariĝis lia gvidanto. Kino prezentis, mi interpretis. Evidente, li ekhavis grandan intereson pri Esperanto. Li diris, li certe lernos Esperanton, kiam li revenos hejmen. Ĉe la elirejo de la ĝardeno, ni ĝisis la junulon.

 

La aŭtomobilo jam veturis eksteren de la urbo. Unue videblis ebenaĵo kaj poste montaro. Ĉi-foje estis relative longa vojaĝo. Duonsurvoje ni tagmanĝis en restoracio de kazino. Post iom da ripozo ni daŭrigis nian vojon. Transgrimpinte kelkajn montojn, ni vidis senliman deklivan herbomarĉejo. Kino kelkafoje haltigis sian aŭton, por ke mi sate rigardu. Blua ĉielo, verda herbejo, senlima vasteco. Mi vere volus enfandiĝi en la marĉejon…

 

Post ĉirkaŭ du horoj da veturado, ni finfine atingis la cellokon --- Vulkano Aso. Ni eliris el la aŭto, kaj niajn rigardojn ekrenkontis pleno da lafo. Ĉio estas nuda, sen iom da verdeto, kvazaŭ en alia mondo. Antaŭ ni estas vico da alarmaj lampoj kun malsamaj lumoj. Kino diris, ke la lampoj estas alarmiloj; se al la vulkano okazas io ajn malnormala, ili ekfajfas kaj turistoj povas tuj evakuiĝi. Ĉirkaŭ la kratero estas konstruitaj multaj “fuortoj”, kiuj estas ŝirmejoj, en kiuj turistoj povas sin ŝirmi, kiam la vulkano ŝprucas. Ni venis al la rando de la kratero kaj rigardis suben al la profundaĵo. Mi tuj kapoturniĝis kaj okuloblindumiĝis, ĉar la kavego estas tro profunda. En la fundo estas densa flaveverda solvaĵo, el kiu ŝprucas blanka fumo supren super la kratero. Kino diris al mi, ke tiu fumo havas venenon. Feliĉe ni staris dorse de la vento. Vulkano Aso estas simbolo de Kumamoto kaj famekonata turismejo. Ĝi estas la plej granda tavolo-sur-tavola aktiva vulkano en la mondo. La sep krateroj sur ĝi areas 4 kvadratajn kilometrojn kaj profundas 150 metrojn. La temperaturo de lafo ŝprucanta atingas 1000-1200 celsiajn gradojn.

 

Mi (ni) nevolonte forlasis Vulkanon Aso, ĉar ni devis haste reveni al partopreno en bankedo. Post pli ol kvina horo ni atingis la familieskan restoracion de TAKESHI Yoshida, amiko de Kino. Mi vere dankas al sinjoro Kino, kiu, 69-jaraĝa, stiris pli ol 4 horojn por mi. Mi povis iom kuŝi, se mi laciĝis, sed li ne povis tion fari.

 

Tio estis bankedo aranĝita de kumamotaj esperantistoj por mi kaj Hazairin el Indonezio. Ankaŭ Ryujiro venis por alporti min al hejmo. Ankaŭ Norma venis, kiu estas prizorganto de Hazairin. La bankedo plenis de varmeco kaj amikeco. Ĉeestis ĝin pli ol dek geesperantistoj en- kaj eksterlandaj. Ni parolis saman lingvon, rakontis malsaman rakonton. La mastrino, bela kaj gastama,  kiu atenteme prizorgis nin ĉiujn, estis tre ŝatata de ni. La mastro komprenas iom pri la ĉina lingvo kaj eĉ scias, kie estas Jiangxi (nomo de ĉina provinco, kie mi loĝas)!

 

La bankedo finiĝis. Ni respektive revenis hejmen. Mi estis iom laca, ankaŭ iom ebria. Enaŭtiĝinte, mi jam ekdormis. Kiam mi vekiĝis, mi jam estis en la hejmo de Yasumura.