La 31-a de julio

 

Enlitiĝi frue, ellitiĝi ankaŭ frue. Je mateniĝo mi senbrue forŝteliĝis, ne ĝenante la mastrojn. En la domo loĝas nur tri personoj: la geedzoj kaj la olda patrino 93-jaraĝa de Midori --- kiu ĉiam kuŝas dumtagnokte. La gefiloj havas sian vivon en diversaj lokoj. Tiam kvazaŭ staris nur mi inter la Ĉielo kaj la Tero, kaj ĉiuj aliaj estaĵoj ankoraŭ restis en sia dormo, tiel dolĉa kaj tiel kvieta. Mi paŝis sur la vojo inter kampoj kun matena sunbrilo. La plantoj sur la kampoj plejparte estas rizo, sed strange, ke en la rizejoj ne estas akvo, kvankam la tero estas malseka. Mi rigardis retroen, ke kunfandiĝas la arbaretoj kun vilaĝaloĝejoj. La vilaĝoj ne similus al vilaĝoj, ĉar sen evidentaj limoj. La loĝejoj kun siaj kortoj, kiuj havas sian pordon, estas apartaj unu disde alia, sin dismetas sur la kamparo.  

 

Kiam mi revenis, Midori preparis matenmanĝon. Ŝi familiare demandis al mi: “Promenis?” Midori estas tre bonkora kaj afabla, ĉiam kun serena rideto kaj ĉe ŝia parolado ĉiam kun milda voĉo. Miajn vestojn ŝi ĉiutage lavas, sekigas en la suno, faldas en ordon kaj metas ĉe mia litaĵo. Mian ĉiutagan manĝaĵon ŝi atenteme preparas kaj ĉiufoja manĝaĵo ne estas sama. La edzo de Midori, s-ro Yasumura Ryujiro estas bona amiko de la ĉina popolo kaj konsilano de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en Kumamoto. Li donacis al mi libron eldonitan de la ĉina Arkeologia Eldonejo Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj serion da poŝtakartoj kun la sama titolo. La donacoj reale surprizis min. Mi povas resti en la familio Yasumura danke al ilia plaĉo al Ĉinio.

 

Post matenmanĝo, Ryujiro veturigis min al la stacio Nagasu. Li ne komprenas Esperanton, do ni nin signis per ĉiuj korpopartoj. Li aĉetis por mi bileton kaj mi mem veturis trajne al Kumamoto. En la trajno neniu parolis, nur kvieto regis. Sola mi rigardis eksteren tra fenestro. Nur post duonhoro mi jam estis en Kumamoto, kie akceptis min surloka esperantistino NAKAJAMA Kuniko. Ni veturis per aŭtobuso, en kiu komence estis nur ni ambaŭ. Mi iom zorgis, ĉu ĝi perdus sian kapitalon --- laŭ la tuta vojo nur kelkaj klientoj suraŭtiĝis. Ni atingis la cellokon, kie troviĝas vasta placo, ĉe kies fino estas Kastelo Kumamota kiun ni vizitas. La malnova Kumamoto estas unu el la plej tri famaj urboj. Ĉiusezone tie ne mankas turistoj movoplenaj. Ĝi estas konstruigita dum-sep-jare de KATO Kiyomasa por sin defendi kontraŭ fremdaj malamikoj. En la kastelo de 12 kvdrataj kilometroj restas forlasitaj tranĉeoj, urbomuregoj kaj ŝtonbaraĵoj konstruitaj laŭ la naturaj riveretoj. La ĉefa domego altas ĝis nuboj, tegmentorandoj flugas en ĉielo. La dombazo estas fortika, dika, alta kaj dekliveforma. Ni ascendis sur la plej alta etaĝo kaj superrigardis la tutan panoramon de Kumamoto.

 

Elirinte el la kastelo, ni piediris tra stratoj grandaj kaj malgrandaj. Interalie ni vizitis Muzeon pri Manmetiaĵoj, kie riĉe kolektiĝas ekspoziciaĵoj. Tagmeze ni manĝis en forte romantika manĝejo, kun milda kaj sentema muziko.

 

Post la manĝo ŝi gvidis min trabutiki diversajn vendejojn. Mi nur observis, sed nenion aĉetis. Ĉirkaŭ la 4-a horo ŝi kondukis min al oficejo de etaĝodomo. Mirigis min, ke Ryujiro tie atendas nin. Tio estas la oficejo de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en Kumamoto. Ryujiro unufoje venas ĉi tien ĉiusemajne.

 

Mi ne scias, ĉu tio estas intenca aranĝo aŭ okaza hazardo: alveni per trajno kaj reveni per aŭto. Tielmaniere mi povas pli multe observi Japanion de malsamaj flankoj kaj anguloj. Mi elkore dankas al la japanaj geamikoj pro ilia prizorgema aranĝo. Sur la vojo al hejmo estis nur mi kaj Ryujiro. Li ege fervore prezentis al mi la pejzaĝojn laŭ la vojo, sed mi nenion komprenis, eĉ unu vorton. Poste li ŝanĝis la lingvon kaj uzis la anglan. Fakte, ankaŭ li ne lertis en tiu lingvo, nur balbutante kelkajn limigitajn vortojn. Survoje mi komprenis nur du vortojn: orange kaj sea. Poste Midori ridis al ni pri tio, ke ni estas “duvortaj amikoj”. Mi kaj Ryujiro ĝojis pri tia titolo. Sed interkomunikiĝo sen komuna lingvo estas vere granda bedaŭrinda. Kiel povus funkcii la mondo sen Esperanto?

 

Post unuhoro ni finis tiun ĉi neordinaran vojaĝon.