Amo


Tio estas vera.
Estis knabino, tre bela, el bondevena familio en vilaĝo. Multaj svatis ŝin, sed neniu el tiuj sukcesis. Tiam ŝi aĝis 15-16 jarojn. Estis printempa vespero, ŝi staris ĉe la malantaŭa pordo kaj metis la manon sur la persikarbo. Ŝi memoris, ke ŝi portis lunblankan bluzon. Tiu junulo, kiu loĝis transe, estis konata de ŝi laŭvide, sed inter ili neniam okazis saluto. Li alpaŝis; jam ne malproksime, li haltis kaj leĝere diris: “Oh, ankaŭ vi estas ĉi tie?” Nenion ŝi diris, kaj ankaŭ li ne diris plu. Iom poste ili foriris respektive.
Tiel finiĝis.
La knabino poste estis defraŭde vendita, kiel kromedzino, de sia parenco al alia gubernio, kaj tie ankoraŭ kelkafoje transvendita. Spertinte sennombran nigran aventuron, maljuniĝinta ŝi ankoraŭ memoris, kiel okazis la afero, kaj ofte ĝin menciis: En la printempa vespero, sub la persikarbo apud la malantaŭa pordo, la junulo.
Ke vi renkontas tiun destinitan el mil kaj mil homoj en mil kaj mil jaroj, ke vi trafas tiun en la dezerto de la senfina tempo, tiel hazarde, ne frue je unu paŝo, nek malfrue unupaŝe, tio estas ja providenco, kia estas nenio alia ol saluti: “Oh, ankaŭ vi estas ĉi tie?”



La autoro de Amo: Zhang Ailing (1920-1995), ŝanhajano, tre fama moderna verkistino.

.