Wang Yue, 23-jaraĝa studentino pri vidokomunikado en la Industria

Universitato de Dalian, februare de 2013 komencis sian pentradon

pri bestoj kaj pejzaĝoj en breĉoj de arboj aŭ stangoj sur la

strato Jiuzhong, kie ŝia hejmo troviĝas. De tiam, la strato estas brue

frekventata, kaj la arboj kaj stangoj antaŭe nerimarkendaj estas

febre rigardataj, kaj ankaŭ Wang Yue, post flamaj raportadoj de

amaskomunikiloj surpapere kaj enrete, fariĝis figuro kiel brila stelo

en la rigardo de la tutlanda publiko.