La 30-a de julio

Plezuriga la dormo! Ĝis 7:00h mi vekiĝis. Tio estas mia lasta tago en Fukuoka. Matenmanĝinte, mi enmetis mian valizon en la aŭton de Hashi. Hodiaŭ Hashi havos ĉeeston baloti por surlokaj parlamentanoj. Ni veturis al lernejo, ĉar la balotejon oni metas en la aŭditorio de la lernejo. Estis tie pli multaj laborantoj ol balotantoj, eble ni venis tro frue. Hashi lasis min atendi ĉe la pordo, kaj post kelkaj minutoj li eliris. Sekve ni vizitis la estron de la urbeto Sue-machi. Kiam ni eniris en la ofican domon, en kiu ege kvietas, ni trovis neniun. Kiam ni venis sur la trian etaĝon, iu oficistino bonvenigis nin. Hashi klarigis al ŝi nian alvenan intencon kaj ŝi kondukis nin al la oficejo de la estro, sinjoro NAKASHIMA Yuushi. La celo de Hashi estis propagandi Esperanton pere de mi. Li laŭvice raportis al la estro pri la celo de mia vizito al Japanio, la signifo de Esperanto, la stato de la Jokohama Kongreso kaj tiel plu. La konversacio daŭris ĉirkaŭ duonhoro. Ĉe nia foriro, la estro ĝentile donis al mi sian vizitkarton kaj esperis, ke mi denove vizitu al Sue-machi.

Elirinte, ni trastratumis, tagmanĝis, denove trastratumis. Travaginte tri tagojn, mi trovis, ke Japanio estas vere pura, ke mi neniel povis trovi ion tian, kia estas rubujo, tamen sur la stratoj ne troviĝas io ajn forĵetaĵo. Oni havas tian impreson, ke sur iu ajn loko oni povas sidi senĝene.

La trian horon de posttagmezo, ĉe la informejo de trajnostacio, ni renkontiĝis kun sinjoro Tadacuna Nomra (kiu estas malnova amiko de ĉinaj esperantistoj kaj eĉ dumviva membro de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj sinjoro Hazairin R.JUNEP (ankaŭ li estas invitito). Post kelkaj salutaj vortoj, Hazairin forsekvis s-ron Hashi, kaj mi, akompanate de Nomra, aliris al mia alia celloko --- urbeto Arao en Kumamoto. Adiaŭ Fukuoka! Adiaŭ sinjoro HASHIGUCHI Shigejuki!

Je 3:51h ni sidis en la ekspresa trajno al Nagasu. Post unuhora veturado mi atingis la stacion Nagasu kaj Norma daŭrigis sian vojon --- li akompanis min nur dum tiu ĉi distanco ĝuste sur sia vojo. Tuj elvagoniĝinte, mi jam vidis du maljunulojn, kiuj svingis manojn al mi kun rideto. Sendube, tiuj ja estas geedzoj Yasumura. La stacio estas malgranda, nur fera palisaro apartigis min disde la geedzoj. Mi ascendis sur viadukto kaj eliris laŭ ĉirkaŭvojo. Ĉe la elirejo, ni finfine premis la manon unu al la alia. Sinjorino Yasumura Midori estas mia ĉefprizorganto nomumita de JEI --- ŝi prizorgas pri ĉiuj aferoj en mia restado en Japanio.

Post enaŭtiĝo, ni havintos ankoraŭ dekkelkaminutan veturadon. La veturiganto estis ŝia edzo, s-ro Yasumura Ryujiro. La gesinjoroj havas saman aĝon de 66 jaroj. Sed laŭ la maniero de lia manipulado de la aŭto, li ŝajnas esti kiel junulo, tre facilmova kaj tre turniĝema.

Je atingo de la hejmo de Yasumura, ni ekprenis manĝon. Tiel frue manĝi, ĉar iliaj filo, bofilino kaj du nepinoj baldaŭ flugos al sia hejmo en Tokio. La filo laboras tie en filmofarejo. Ili restis ĝis nun nur por vidi min. La manĝaĵo ĝuste plaĉis al mia gusto. Precipe plaĉa al mi estis tiu plado (fiŝaĵo) --- kiel kuiri ĝin mi ne scias ---, kiu havas eksterordinaran bonodoron. Pro ĝi mi multe manĝis rizaĵon. Ĉe la tablo la ridoj varme serenigis, la etoso facile ĝojigis. La familiaro devis foriri. Ni akompanis ilin eksteren. Ili enaŭtiĝis, kaj Ryujiro veturigis ilin al flughaveno.

Gesinjoroj Yasumura vivas en kamparo en la urbeto Arao. Kampoj, montetoj, vilaĝodomoj; arbaretoj, herbejoj, birdoj --- fabela pejzaĝo! La domo de Yasumura estas longakuba “skatolo”, duetaĝa kaj ligne struktura. Ĉirkaŭe kreskas ekzotikaj floroj kaj karendaj herboj; iom antaŭe sterniĝas iom vaste grundo kun densaj sovaĝaj herboj; ankoraŭ plue troviĝas monteto kovrita de densa arbareto, kiu ĉirkaŭiras ĝis la dekstra flanko de la domo de Yasumura. La hejmo ja estas parto de tiu ĉi naturo.

Japana hejmofarto estas komforta, kie homo povas ricevi malstreĉitecon de koro ĝis korpo: li povas nudpiede iri, ĉie sidi kaj kuŝi; ie ajn legi kaj tetrinki; fenestroj kaj pordoj sin almetas tuj proksime al la grundo. Mi ofte sidis ĉe la fenestropordoj --- do mi sidas en la naturo --- aŭ por mediti, aŭ por rigardi malproksimen, aŭ por legi.

Tio estas mia tria tago en Japanio, sed mi jam havis nemalmultajn okazapensojn. Japanio estas lando, kie ĝia civitanaro ĝuas longan vivdaŭron: la unuan lokon en la mondo okupas la virina averaĝa longviveco, la duan okupas la vira. Pri la kialo de la longviveco mi konkludis jenajn kelkajn: 1) La japanoj emas kvieti, ĉu ĉe manĝado, veturado, irado aŭ ĉe parolado. Ĉie prezentiĝas kvieto. Kvieto atingigas al bondezirita celo; meditado kulturas altan animon. 2) Ili intimiĝas al naturo: iliaj loĝejoj ĉiam harmonias kun la natura medio. 3) La dietoj ĝenerale estas sobraj, legomoj ofte prenataj, teo plej ŝatata. 4) higieno alte atentata. 5) Ili emas legi --- en iu ajn familio mi povas vidi multajn librojn kaj periodaĵojn.