La 29-an de julio

Je 5:30h, kiam mi vekiĝis, jam ektagiĝis. Mi puŝis flanken la fenestropordon, freŝa aero karesis al mi la vizaĝon. En la aero enmiksiĝis kantetoj de birdoj kaj insektoj --- tio ja estas sonoj de Naturo, kiujn mi jam delonge ne aŭdis. En mia memoro tiujn ĉi kantojn mi aŭdis nur en la montaro de Dean, kie mi loĝis en mia infanaĝeco. Mi loĝas en la ĉambro, kies du flankoj estas garnitaj per fenestropordoj, ekster kiuj estas floroj, herboj kaj arboj --- do mi dormas en la sino de Naturo. Mi povis libere iri kaj reiri inter la ĉambro kaj la ĝardeno. Kiam mi dormas, la fenestropordoj ne estas ŝlositaj, kaj estas nur fenestroj garnitaj per kulvualo, kiuj gardas kiel ŝirmilo. Pri tio mi iom maltrankviliĝis, ĉar mi havis lecionon --- mia propra loĝejo, kvankam sur tria etaĝo kaj garnita per kontraŭŝtelaj pordo kaj fenestroj, tamen ne povis malhelpi dufojan invadon de ŝtelistoj.

Hashi eniris kaj demandis, ĉu mi jam pretas. Mi diris, ke jes. Ni eliris por promeni. Trairinte kelkajn stratetojn, ni jam estis sur la posta monto. Laŭ la serpentanta pado ni supreniris kun bona humoro. Tiu estas asfaltita vojo, sed tiel brila kaj pura, kvazaŭ kiel silka rubando sen ia makulo. La aero estis des pli freŝa; mi plurafoje faris profundan spiradon, ĉar mi volus forporti tiun ĉi puran aeron. Ambaŭflanko de la pado, kvazaŭ serpentanta vojeto sin kondukanta al ermitejo, estas borderita per densa arbaro. Ĉie tra la montaro estas smeraldaj verdaĵoj, inter kiuj sin ornamas tie kaj tie montaj sovaĝaj floroj. Ĵus jen aŭdiĝas pepo de fazano, kaj subite jen leviĝas ĉirpo de cikado. Harmonia kaj belsona muziko! Senkonscie, ni jam staris sur la duondeklivo de la monto. Antaŭ ni estis blua lageto inter montaj ŝtonoj, ĉirkaŭ kiu kreskas prosperaj akvoherboj kaj sur kiu naĝas kelkaj akvaj birdoj. Ĉar la birdoj estis proksimaj al ni, do mi volis intimiĝi kun ili. Okazis stranga afero: kiam ni proksimiĝis al ili, tiuj tuj naĝis al ni anstataŭ tuj ekforflugi. Mi prenis fotilon, tiam ili jam staris ĉe miaj piedoj kaj scivoleme rigardis kun kapo supren mian fotilon. Poste Hashi klarigis al mi, ke ili estas sovaĝaj anasoj; kiam vi prenis la fotilon, ili misopiniis, ke vi donus al ili nutraĵon. (Pardonu min, mi ne portas manĝaĵon!) Somere ili nenien iras, nur restas ĉi tie. Se iu alvenas, ili fulme alnaĝas. Mirinda mondo! Ni atingis la pinton de la monto, kiu ne altas. En la aŭroro ni superrigardis la tutan urbon Fukuoka, kie ni ne trovis domegojn, nur tegmentojn estetike kaj grandioze surmetitajn. Ni revenis laŭ la sama vojo. Mi vere dankas al mia amiko s-ro Hashi, kiu aranĝis tro atenteme por mia vojaĝo. Se homo havis tian promenon, li jam sufiĉis por sia tuta vivo.

Reveninte hejmen, Hashi hastis prepari matenmanĝon. Mi dankas lin, kiu sin okupis por mi pri diversaj aferoj. Je 8:00h ni veturis rekte al Fukuoka Civitana Muzeo, kie ni vagis tra la tuta mateno. Tagmeze ni manĝis tie en delikata kaj eleganta manĝejo. Posttagmeze ni trabutikumis. Mi aĉetis nenion, ĉar la artikloj estis alte kostaj kaj krome aĉeteblaj enlande. Reveninte hejmen, mi iom dormetis.

Poste ni denove eliris por vespermanĝo. Tio estas laŭantikva restoracio elegante dekorita kun forta gusto de originaleco. Hashi demendis al mi, ĉu mi jam mendis la bankedon de la UK. Mi diris, ke s-rino Midori volis por mi mendi, tamen mi opinis ke ĝi ne tiel valorus (65 eŭrojn!). Poste anstataŭ ĝi --- mi aĉetis kaj kunportis enlanden librojn valorajn al pli ol 20000 enoj. Tial li diris, ke ni do prenu “bankedon” hodiaŭ. Aŭdinte tion, mi multe kortuŝiĝis.

Manĝinte, ni veturis nin bani en varmofontejo. Japanaj varmofontoj ĝuas famon. En ĉiu loko troviĝas tiaj ejoj, aŭ subĉielaj, aŭ endomaj. Kiun ni prenis, estas endoma. Ĝi situas sur duondeklivo de monteto, havas sian parkon. La eksteraĵo aspektas impona. Antaŭ ĝi staras kelkaj vicoj da ruĝaj lanternoj, kiujn oni povas rigardi de malproksimo. Tuj kiam ni deponis portaĵojn kaj demetis vestojn, iu mezaĝa virino jam eniris, senafekte kaj senstrabe. Mi tuj min turnis je la postaĵoj kontraŭ ŝi kaj ekpensis, kiel kio okazis. Sed mi rimarkis, ke aliuloj ne evitas ŝin kaj daŭre iras nude. En baseno mi demandis al Hashi, kial ankaŭ virino povas eniri. Ŝi estas servistino, povas libere en- aŭ eliri. (Ne temas nur pri tio. En la sekvanta tago, kiam mi pisis en komuna necesejo, virino ankaŭ eniris, kaj revenigis mian urinon!) Pro la termofonto, reveninte hejmen, mi tuj endormiĝis.