Bela Ŝoforino

     En mezbuso sur montara vojo tri kanajloj tenantaj pafilojn okulsekvis belan ŝoforinon kaj trudis al ŝi haltigon de la buso. Ili ŝin elbusigis, intencante ŝin seksatenci. Okaze de tiu ĉi danĝero, la ŝoforino alvokis savhelpon, sed la tuta mazbuso da pasaĝeroj silentis kiel aŭtuna cikado. Nur unu marasma mezaĝulo heroe leviĝis, sed li estis tuj batfalita surplanken. La viro kolereĝis kaj laŭte alvokis, ke la pasaĝeroj bridu la perforton, sed nenia reago okazis. La ŝoforino estis trenita en arbaron. Post duona horo, la tri kanajloj kaj la ŝoforino en jam transformitaj vestoj revenis.
    Stironte, la ŝoforino postulis, ke elbusiĝu la malgrasa mezaĝulo ankoraŭ sanganta. La viro obstine sin tenis en neado.
    “Vej, vi elbusiĝu, mi ne veturigas vin.”
    La mezaĝulo urĝis, dirante: “Mi volis savi vin. Ĉu tio estas erara? Vi estas sendankema?”
    “Savu min? Je kio vi savis min?”
    La sbsoluta insisto de la ŝoforino provokis ŝtelridon de kelkaj pasaĝeroj. La viro furioziĝis kaj riproĉis sin ne havi forton de giganto. “Kvankam mi ne sukcesis savi vin, tamen el tio ne rezultis, ke mi peliĝus el la buso. Cetere, mi jam aĉetis busobileton kaj havas rajton veturi en la buso.”
    La ŝoforino senkompate persistis, ke se li ne forlasos la buson, ŝi ne ekstiros. Neatendite, la tutaj veturantoj, kiuj ĵus nenion rigardis en la perforto, nun kvazaŭ elvekiĝinte, unuanime persvadis la viron deforiĝi. “Rapidu elbusiĝi. Ni havas ruĝan aferon senprokrantan…” Kelkaj fortaj el la pasaĝeroj eĉ memvole paŝis por peli lin. La tri kanajloj kontente ridis kun larĝiĝanta buŝo. Unu el tiuj fiuloj eĉ senhontinde diris: “Ni kontentigis ŝin per seksumo.” La aliaj du sensencaĵe komentis: “Ŝi estas mia amatino, nenia rilato al vi.” Post disputado, la vojaĝopakaĵoj de la viro estis forĵetitaj el la buso kaj li mem ankaŭ elpuŝita.
    La mezbuso denove stabile veturis sur la montara vojo. La ŝoforino aranĝis sian hararon kaj ŝaltis la radion. La vizaĝo de la ŝoforino aspektis eksterordinare trankvila; la paro da manoj firme tenis la stirilon; el ŝiaj okulo fluis brilaj larmoj. Unu el la aĉuloj ŝajnis antaŭsenti ion, dirante: “Malrapidu, malrapidu! Kion vi volas?” La ŝoforino silentis sen respondo; la mezbuso pli kaj pli rapidiĝis. La kanajloj intencis preni la stirilon, tamen la buso jam impetiĝis en krutvalon…
    En la sekvanta tago, la loka ĵurnalo raportis: “Unu mezbuso kraŝis en krutvalo. Ŝoforino kaj dek tri pasaĝeroj en la mezbuso, neniu el ili postvivis la akcidenton.”
    La mezaĝulo, kiu survoje estis pelita el la mezbuso, leginte la ĵurnalon, ploris. Neniu sciis, je kio kaj pro kio li ploris.