La 28-an de julio

Post matenmanĝo, la 8-a horo baldaŭ venintos. La hotelo distancis dekkelkajn minutojn da veturado for de la flughaveno. Je 8:30h la hotelmastro mem veturigis min kaj aliajn tri klientojn al la flughaveno Pudong. Tio estis hieraŭvespera promeso de la hotelmastro --- la ĉambra prezo 220 juanoj inkluzivis transveturigon al mi al la aerodromo. Tio estas natura favoro de merkata ekonomio al la klientoj, ĉar ĝi alportas al ili almenaŭ oportunon, kvankam lano venas de ŝafo.

Mia aviadilo estis MU517 de Orienta Aerlinia Kompanio. Ĉio iris en ordo, la aviadilo ekflugis akurate je 10:40h. Survoje, mi parkeris japane kelkajn ĉiutagajn frazojn. Kiel rapide, nun japanio jam kuŝis sub la aviadilo. Ĉie troviĝis insuloj inter akvoj. La vetero tiom ĉarmis kun serena ĉielo, ke mi povu klare vidi blankajn velojn sur blua maro kaj vilaĝajn domojn sur kamparo. Vere proksime, post flugo de unu horo kaj duono mi jam atingis Japanion apartigitan for de Ĉinio per strio da akvo. Mia celloko estas la urbo Fukuoka de la gubernio Kumamoto en insulo Kyushu la plej suda el la kvar grandaj insuloj de Japanio. La aviadilo glate surteriĝis en Fukuoka flughaveno.

Ĉe mia eldoganejiĝo, okazis epizodo iom malagrabla. Kun aminda rideto juna doganistino japane pridemandis ion al mi, sed mi ne trovis reeĥon; ŝi denove faris angle, ĉi-foje mi ankoraŭ ne reagis. Iom poste mi respondis al ŝi en la ĉina lingvo, jen vicis al ŝi sen-reeĥo; kaj nun mi uzis Esperanton, ŝi eĉ pli simple gapis al mi. Ŝi vidis, ke ni ne havos rezulton, kaj petis, ke mi sidu sur seĝo. Tiam pasaĝeroj ĉiuj foriris, restis nur mi mem. Mi urĝe diris, ke estas homo, kiu atendas min ekstere nun. Ŝi ne komprenis min, anstataŭe forprenis mian pasporton, venigante iun. Kiu kun la pasporto rekte eniris en oficejon kaj kelkajn minutojn poste revenis kaj redonis la pasporton al mi, dirante: “Pardonu!” --- tiun frazon japane ununuran mi komprenis. Mi pensis, ke ili suspektis, por kio vi alvenas al Japanio ne komprenanta la anglan nek la japanan. Sed ili ne sciis, ke mi parolas Esperanton!

Elirinte el la aerodromo, ĉe la elirejo, je unua vido mi rigardis bonvenigan panelon el kartono, sur kiu estas skribita en Esperanto: “Bonvenon al s-ro Xiong Linping”. La akceptanto nature estis antaŭdifinita sinjoro HASHIGUCHI Shigejuki (Hashi). Li ne emis multe paroli, mezstatura, iom malgrasa, sed energia, kvankam li jam aĝis 65 jarojn. Origine, li ne troviĝis en la nomlisto de miaj prizorgantoj, sed pli ol unu monaton antaŭ mia ekiro mi subite ricevis lian retmesaĝon, ke li mem volu akcepti min por du tagoj en Fukuoka. Kompreneble mi mem ŝatus viziti pli multajn lokojn kaj ties esperantistojn. Sed venis alia problemo: la vojaĝa plano jam estis difinita de mia ĉefprizorganto sinjorino YASUMURA Midori. Pro tio mi kaj Hashi petis opinion de Midori. La konsento de Midori ĝojigis nin ambaŭ. Sekve ekestis la “nova itinero” ellaborita de Hashi.

Tamen mi ne sentis fremdecon, eĉ nek aleston en alilando, kvankam tio estis unua intervidiĝo kun Hashi. Ĉio prezentiĝis tiel natura, intima kaj amika. Esperanto ja sentigas malkaŝecon! Intersalutinte, ni sidiĝis en la aŭtomobilo de Hashi. Ĉar nun estis tempo tagmanĝi, li veturis rekte al tipa japana restoracio. Ene troviĝis nur kvar-kvin tabloj, tamen ĝi aspektis kvieta, delikata kaj lumbrila kaj sentigis veran komforton. Kelnero alvenis. Ĉe ĉiu frazo de Hashi, li nepre kriis: “Haj…haj…”. Post pli ol dek “haj” nia menuo pretiĝis: du bovloj da sup-nudelo kun aldonaĵoj kaj unu telero da printempa pasteĉo: sume kvin -- ili estis menditaj por mi. Nur unu bovlo da nudelo kostis 840 enojn (100 enoj proksimume egalis al 6.2 juanoj) -- preskaŭ valoris kiel 50 juanoj! Sed tio ne mirigis min, ĉar antaŭ ekvizito al Japanio mi jam konis la staton ĉi-rilate.

Denove ni enaŭtiĝis. Hashi veturigis min rekte al sia hejmo, kiu situas apud monteto, rande de la urbo, Ĉirkaŭe regis kvieto. Ni metis la valizon, ripozis ĉirkaŭ 15 minutojn kaj denove eliris. Survoje ni enaŭtigis esperantistinon MUTOU Tacuko kaj poste veturis viziti ŝintoan templon en la urbo Dazaihu-ŝi. Ĝi estas malgranda, sen homa gardo; vizitantoj mem povas libere ĝui en ĝi, sed ili devas demeti ŝuojn por eniri, ĉar en la templo sterniĝas plene ligna planko pura. Pluen, estas korto, kvieta kaj aminda, kie divers-specaj plantoj verdas kaj prosperas. Ŝajnas manki antikvaĵoj, krom malnova puto kaj kelkaj ŝtonaj lampoj. Sole la templo mem sin rivelas impona antikveco kaj pensigas al pasinta pratempo.

Adiaŭinte la templon ni iris al Dazaihu, kie turistoj evidente multiĝis. Estas malgrandaj pontoj, akvofluoj, kortoj, templaj ĉambroj, memorigaj portaloj, sed pli multe estas floroj, herboj kaj arboj. Kompreneble, ĝi estas turismejo. Ni fotis kelkajn fotojn kaj haste foriris. Fine ni vizitis al Kyushu Nacia Muzeo, kie ni ankaŭ hastis, fulmrapide trairis pro la bonveniga bankedo.

Ni atingis la restoracion, kie jam kelkaj esperantistoj atendis nin. Tio estis aranĝo de la amikoj de Fukuoka Esperanto-Societo, kiuj bonvenigas per tiu ĉi vespera bankedo la gaston, kiu venis de malproksima loko. La enhavo sur la tablo estis simpla: rizaĵo, biero kaj kelkaj pladoj legomaj kaj viandaj. Iom mirigis min, ke mi ĉi tie manĝis grandan viandan bulon. Japanoj emas esti kvietaj, eĉ en tia etoso, ili ne faras grandan bruon; kiam ni tostis unu al alia, la krio ankaŭ estis milda. Ĉiu el ili demandis al mi pri la stato de mia esperantumado, de ĉina EM kaj de mia regiona EM. Mi laŭvice klarigis al ili. Evidente, ili malmulte konis pri Ĉinio kaj ĉina Esperanta stato. Laŭ mia opinio, Esperanto povas ludi gravan rolon en interkomunikiĝo inter Ĉinio kaj eksterlandoj. Bela tempo ĉiam estas mallonga. La bankedo dum pli-malpli du horoj finiĝis en intima kaj amika etoso. Kvin homoj ĉeestis. Mi scias, ke probable ni havis nur tiun ĉi renkontiĝon dum nia vivo, tamen nia amikeca floro neniam velkos. Mi metis en miaj tagnotoj tiujn ĉi belajn memoraĵojn.

Tio estas mia unua tago en Japanio, tiel mi multe atentas aferojn, kiujn mi renkontis. Aŭ iri, aŭ veturi tra kelkdekaj stratoj, tamen en Fukuoka mi apenaŭ trovis domegojn. Kio forte diferencis de mia antaŭa imago pri Japanio. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj, precipe loĝejoj prezentiĝas delikataj, puraj kaj enordaj. Japanaj loĝejoj ĝenerale staras apartaj unu de alia; la muroj ĉirkaŭ loĝejoj estas malaltaj sed belaspektaj; la pordoj havas diversajn formojn, sed malgrandajn kaj plaĉindajn. La stratoj ordinare estas mallarĝaj, sed ne obstrukcitaj. Stratoj puraj, kvazaŭ lavitaj per broso. Sur ŝoseoj maloftege okazas superantaŭado kaj aŭta sirenado; des pli strange, ke ne videblas eĉ unu trafika policano, tamen la trafiko bone funkcias. Mi fumas, sed en Japanio tio fariĝis problemo. Ekde elaviadiliĝo mi nur fumis unu cigaredon en la hejmo de Hashi, kie ni ripozis dek kvin minutojn. Preskaŭ ĉie estas ne permesita fumado, eĉ sur strato --- ĉar oni ne rajtas forĵeti cigaredan cindron straten.

Reveninte hejmen, Hashi hastigis, ke mi banu min. Post tio mi surportis japanan negliĝon, kiun Hashi pretis al mi, kaj sidiĝis sur tatamo. Li alportis teon, kaj ni babilis ĝis la dekunua horo. Tatamo estas komforta kaj tiom laŭaree granda kiom la planko. Kiel ajn vi dormas, ĝi ĉiam sekuras. Lulate de somera lunbrilo mi senkonscie eniris en sonĝan hejmon.