La 27-an de julio

    Posttagmeze 4:29h mi estis en la ekspresa trajno D106 iranta al oriento. Mi devus veturi per aviadilo, sed mi volis sperti novtipan superekspresan trajnon --- kvazaŭ iu neniam vizitis metropolon kiel provinculo. Reale plaĉis al mi tia trajno: kvieta kaj komforta, rapidega kaj sekura. Post malpli ol ses horoj, nome 10:22h mi jam atingis la cel-stacion --- Ŝanhaja Suda Stacio. Tuj post kiam mi elvagoniĝis, mi vidis viglegajn tremlumojn de fotiloj kun kraketado. Ankaŭ min tia etoso influis, kaj mi petis, ke iu fotu min en la fono de mia vagono.

    Kiam mi ekstaris ekster la stacio, jam estis preskaŭ la 11-a horo. Mi devis tranokti en la flughaveno Pudong, sed nun malestis ĉiuj aŭtobusoj al la flughaveno. Neniel alie ĉe mi, krom tio, ke mi alvokis taksion. Venis unu, kaj mirigis min la prezo --- pli ol 200 juanoj. Ĉe mia hezito, alvenis al mi virino, laŭaspekte, honesta, kiu diris, ke ŝi povos postuli malpli da pago: 150 juanoj. Mi marĉandis, kaj fine la prezo 120 juanoj estis fiksita. Ŝi poŝtelefonis, kaj aŭto venis. Jen panbul-aŭto. Tiam mi ekkonsciis, ke ĝi estas “kaŝaŭto”. Sed en tiu ĉi situacio anstataŭ trovi ian pretekston mi eniris en la aŭton. Antaŭ enaŭtiĝo, mi memoris la licencplatan numeron en mia kapo por eventualaĵo. Ankaŭ la virino sekvis min en la aŭton kaj sidis post mi. La veturiganto estis ŝia edzo, henan-ano. La aŭto nun veturis sur fermita ŝoseo, tiam ĝi flugis --- nur lia aŭto superantaŭis aliajn, sed la aliaj ne la lian. Mi timis, ke la veturilo diskorpiĝos, kaj mia koro altiriĝis al la gorĝo. Mi postulis, ke li iom malrapidu, sed li diris, ke ne grave; ĉiutage mi faras tiamaniere. Li eĉ poŝtelefonis per unu mano por helpi min kontakti hotelon. Mi ŝvitis de timo. Danke al Dio, nenio okazis survoje. Ni atingis la hotelon, sekure. Nun jam estis postnoktmeze.

    Registrite kaj enloĝigite. Estis bona ĉambro kun unu lito. Nur la prezo nediskuteblis --- 220 juanoj, nur por malpli da noktoduono!

    La koro trankviliĝis, mi endormiĝis.