| February 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
Mi vizitis kun mia edzino la varman Kanariaj Insuloj 21.1 – 4.2. 2009. Ĉiuvintre ni iras al iu varma loko, ĝenerale ĝuste al la Kanariaj, tio estas plej facile, ĉar oni povas vojaĝi per rekta flugo el nia hejmurbo Kuopio. Multe ni aŭtobusis de loko al loko, multe vagadis en la montaro kaj sur la plaĝoj.
|
| Patalavaca |
Jen bildo el Patalavaca, kie ni grimpis al kruco, kaj de tie piediris al Puerto Rico (Urbeto en Gran Canaria) kie ni pasigis du semajnojn antaŭ unu jaro. Sur la dunoj ni ankaŭ multe promenis, jen bildo pri mi kaj multe da sablo.
Mas Palomas
Eĉ trifoje ni ĉeestis foiron iuloke, en la bela havenurbeto Puerto de Mogan ekzemle.
Puerto de Mogan
Kaj unufoje ni aŭtobuse iris al Arinaga, kaj tie surgrimpis de la borda lumturo al ia radar-stacio sur monteto. (10 km)
La du semajnoj rapide pasis, la veteroj estis por ni konvenaj, nur unufoje iom pluvis. Oni daŭre multe novkonstruas, tre ni bedaŭris, ke nian iaman vizitlokon, Bahia Feliz (1994), oni ŝanĝis en ian “Paradizon”, kiu al ni aspektis Infero.
Hejmveturante ni trovis neĝan kaj malvarman Finnlandon, kaj restas atendi la finnan someron.
Send a message
Search for members
























