November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

February 2009 (1)
November 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (2)
December 2007 (2)
November 2007 (4)

November 24, 2008

SEP FRATOJ



SEP FRATOJ

Aleksis Kivi



En lernejo mi jam tralegis jenan libron, unue eldonitan en 1870. Ĝi estas unu el la plej fruaj romanoj en la finna lingvo. Ĝi rakontas pri la vivo de sep fratoj, kiuj loĝas en kamparo. En la komenco ili estas junaj, ilia patro mortas, iom poste la patrino. Ili ne emas lerni kaj vivi en la socio, sed kelkajn jarojn restadas en arbaro, Impivaara, kien ili konstruas por si novan loĝejon. Post multaj travivaĵoj ili revenas en la vilaĝon kaj fariĝas taŭgaj viroj, edziĝas (krom unu) kaj akiras prestiĝajn postenojn. La individuan evoluon de ĉiu frato oni tre majstre priskribas. La tradukon faris Ilmari Ekström, sed la tekston finfine poluris la Granda Viro de la finna esperantistaro, Vilho Setälä. Eĉ post deko da tralegoj mi daŭre trovas ion novan kaj ĝuindan por mi. Rekomendinda legaĵo.

Sep Fratoj
Sep Fratoj

Published at 16:37 / 0 comments / 154 visits
This post is public

November 25, 2008

Mirinda amo



Vojaĝante en Finnlando ni ĉiam en nova urbo serĉas nuntempe popularajn vendejojn, kie kiu ajn povas vendi siajn uzitajn varojn (kirpputori en la finna). Mi trairas la vendatajn librojn, la edzino telerojn kaj vazojn. En iu urbo mi trovis jenan libron, certe tre raran, origine skribitan en esperanto de M. A. Luyken kaj tradukitan en la finnan far Isak Ahonen. La traduko datas en 1919. La libro nun situas en mia biblioteko, eble pli bona loko estus la biblioteko de Esperanto-Asocio de Finnlando. Mi ne legis la libron en esperanto, ankaŭ ne en la finna. En esperanto ĝia nomo estas ”Mirinda amo”.

img080
img080

La libro enhavas 387 paĝojn, kaj estas bele (post)bindita.

Mirinda amo
Mirinda amo

Published at 12:58 / 3 comments / 270 visits
This post is public

November 26, 2008

Invito al ĉielo

En 1949 aperis la libro "Invito al ĉielo" de usonano James Denton Sayers, originale skribita en esperanto. Laŭ Esperanto en perspektivo (p. 179) "Gi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto". Pro iu kaŭzo la finna religiema eldonkompanio Kuva ja sana (Bildo kaj vorto) aperigis ĝin finnlingve en 1951. La tradukisto estas J.N.Mikkola, al kiu certe plej plaĉis la religia etoso. Mia patro aĉetis la libron en nian libroŝrankon, verŝajne pro la sama kaŭzo. Kiam mi en la okdekaj jaroj interesiĝis pri sciencfikcio, mi memoris la romanon, kaj tuj kiam mi trovis ĝin en iu vendejo de uzitaj libroj, mi aĉetis ĝin. Legi ĝin mi ne sukcesis.

Invito al ĉielo
Invito al ĉielo

Published at 10:35 / 3 comments / 214 visits
This post is public

November 26, 2008

Tombonokto

En la adreso tombonokto.vuodatus.net troviĝas iaspeca provo pri romaneto. Se iu hazarde pretas konatiĝi al ĝi, estus ja bele havi iajn eblajn lingvajn korektproponojn. Oni povas post ĉiu ĉapitro komenti. La loko, kie la ĉefroluloj aventuras, estas nia iama somerdometo. La roluloj estas vivantaj/vivintaj personoj, sed la rakonto estas plena kaj nura fantazio.

Published at 16:40 / 5 comments / 438 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...